Bildstrioj por subteni minoritatajn lingvojn

En marto en la urbo Joŝkar-Ola (Maria Respubliko, Rusa Federacio) la finna ambasado en Moskvo organizis seminarion pri la verkado de bildstrioj en la maria lingvo. Temas pri idiomo el la finno-perma lingvaro, parolata en la volga federacia distrikto kaj en Kazaĥio. Gvidis la aranĝon la finna desegnistino Sanna Hukkanen kaj la rusa tradukistino Anna Voronkova. MONATO intervjuis ilin, por pli bone kompreni la iniciaton.

MONATO: Kiumaniere vi eklaboris en la mondo de la bildrakontoj? Kiam vi interesiĝis pri minoritataj lingvoj?

Hukkanen: Ekde mia infanaĝo mi volis fariĝi artisto. Kiam mi adoleskis, mi estis engaĝita en diversaj kampanjoj pri homaj rajtoj, kaj samtempe mi legadis finnajn nekonformismajn bildstriojn. Danke al komiksoj mi povis kombini mian pasion pri arto kun la verkado de historioj, kiuj povus helpi la socion evolui. En 2014 mi vizitis la organizaĵon de aktivuloj pri la karela lingvo en Petrozavodsk kaj „enamiĝis” al tiu idiomo, kiun homoj parolas en Finnlando kaj kelkaj lokoj de Rusio (Karelio, ekzemple, sed ankaŭ la novgoroda, la murmanska, la leningrada kaj la tverja provincoj). Mi estis jam organizinta laborkunvenojn pri komiksoj kun neregistaraj organizaĵoj kaj malplimultoj, do mi pensis, ke tio estus bona ilo ankaŭ por aktivuloj pri iu minoritata lingvo. Ekde tiam ni organizis seminariojn en pluraj lokoj.

Voronkova: Komiksojn, ĝenerale, mi komencis legi en Finnlando. Mi estas el Rusio kaj iam studis sensukcese la finnan en la universitato de Moskvo. Mi do akceptis la inviton de amikino feriumi en Finnlando. Ŝi estis tre gastigema, sed ne havis multan tempon por mi kaj tial konsilis al mi viziti la lokajn bibliotekojn. Mi tion faris kaj ĝuste per komiksoj mi trovis la emon malfermi la vortaron kaj lerni finfine la finnan: tie mi fakte trovis multajn utilajn frazojn kaj dialogojn. Mi aĝis tiam 17 aŭ 18 jarojn. Inter miaj amikoj en Moskvo, ok jarojn poste, estis iu junulo, kiu legadis la bild-romanon Maus 1 en la finna. Mi ne povis kompreni, kiel eblas, ke viro tiel inteligenta, kia li estas, amas komiksojn. Ĉi tiel mi ekinteresiĝis tiurilate. Poste mi tradukis finnajn bildstriojn en la rusan por ekspozicio kadre de la festivalo KomMissia (kommissia.ru). Nun mi respondecas pri la eksterlandaj programoj de tiu festivalo.

En novembro 2015 Sanna invitis min kiel tradukistinon al sia propra seminario en Petrozavodsk. Tie mi komprenis, ke estas hontinde por mi sciparoli nur la finnan (bone lernitan de mi intertempe), kaj mi ekhavis intereson pri la finn-ugraj lingvoj parolataj en Rusio (la karela, la maria kaj la mordva lingvoj interalie). La komiksojn en la finn-ugraj lingvoj, kiuj estis kreitaj dum niaj seminarioj, ni montros dum la festivalo KomMissia kaj poste en Finnlando.

MONATO: Ĉu vi povas rakonti kelkajn interesajn anekdotojn, por ke ni komprenu pli bone la situacion kaj la pensmanieron de la partoprenantoj?

Voronkova: En Rusio iuj generacioj kreskis sen komiksoj. Kelkaj malfidemaj homoj demandas: „Kion vi instruas al infanoj?”. Fakte estas fojfoje ankaŭ pluraj infanoj, krom plenkreskuloj. Kaj oni ofte suspektas, ke malantaŭ tiaj aranĝoj estas politiko. Iu inter tiuj suspektemaj personoj opinias, ke la desegnaĵoj estas propagandcelaj. Sed en la lastaj 15 jaroj ja estas ŝanĝiĝo. Niaj seminarioj celas precipe la plenkreskulojn, la instruistojn, por ke ili ekkonu novan ilon por instrui al la infanoj la lokajn minoritatajn lingvojn. En Liĥoslavl tamen estis ne adoltoj, sed nur infanoj 10- ĝis 12-jaraĝaj, kun 2-3 instruistoj. Mi demandis ilin, kiuj en sia hejmo komunikas en gepatra lingvo alia ol la rusa. Du infanoj levis la manojn: „Mi! Mi!”. Ili respondis, ke ili estas respektive denaskuloj de la turkmena kaj de la uzbeka. Malgraŭ tio, ke neniu tiuloke sciis la tverjan/karelan (kvankam la seminario rilatis la verkadon de komiksoj ĝuste en tiu idiomo), estas bone, ke ekzistas novaj denaskaj lingvoj en ĉi tiu areo, ĉar tio pliigas la lingvan diversecon.

En la urbo Khanty-Mansiysk oni invitis nin al renkontiĝo de obsko-ugraj popoloj. Ĉiuj ĵurnalistoj ĉasis Sanna-n, ĉar ŝi estis la sola fremdulino kaj verŝajne tie eĉ la plej brila reprezentantino de la obsko-ugraj popoloj. Oni daŭre volis, ke ni eliru en la koridoron pro iu intervjuo, ĉar ŝajne ne ĉiuj interesiĝis pri la interesaj aferoj, kiujn la „veraj” obsko-ugroj diris ene.

La posta mateno estis tiu de nia seminario pri komiksoj, sed ni ne povis eniri la universitaton: ĝi ŝajnis tute fermita. Ni longe promenis ĉirkaŭ la malplenaj konstruaĵoj, ĝis ni trovis unu malfermitan pordon. Ni renkontis, en neĝoplena koridoro, grupon de infanoj, kiuj, same kiel ni, estis ĵus enirintaj la konstruaĵon. Temis pri geknaboj el la etnografia tendaro Kazim, kiuj estis veturintaj milon da kilometroj por atingi la forumon per la plej malmultekosta veturilo.

Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio
1. Maus (muso) estas bild-romano de la usona karikaturisto Art Spiegelman pri la spertoj de sia patro kiel pola judo kaj supervivinto de la nazia hombuĉado. Li prezentas la judojn kiel musojn; la germanojn kaj la polojn kiel katojn kaj porkojn.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07