Sekreta dulingvismo en Afriko

Togolando estas afrika lando kun loĝantaro de preskaŭ 7 milionoj. La oficiala ŝtata lingvo estas tie la franca. La nombron de la lokaj lingvoj oni taksas inter 30 kaj 42. Du inter ili, la evea kaj kabija (Ewe kaj Kabiye), estas rekonitaj kiel oficialaj, kaj la evea fakte estas uzata kiel nacia pontolingvo.

Ganao estas alia ŝtato, ankaŭ kuŝanta en la afrika kontinento: tie loĝas proksimume 22 milionoj da homoj. La oficiala lingvo de ĉi tiu lando estas denove eŭropdevena: la angla. La lokaj lingvoj atingas la nombron de 35-50. Inter ili oficialan statuson ricevis dek unu, dum, kiel pontolingvon, oni uzas la tvian (Twi).

MONATO intervjuis doktoron Koffi Ganyo Agbefle. Li estas esploristo en la departemento pri la franca lingvo de la Universitato de Ganao, kies sidejo estas en la urbo Legon (Accra). Ekde 2013 li respondecas pri esplorado ene de sia universitata fako kaj li estas kunordiganto de la laboratorio DELLA (Didaktiko kaj Instruado de la Lingvoj kaj de la Literaturoj en Afriko). Agbefle plenumas plurajn esplorojn en Afriko, Eŭropo kaj Kanado. Li verkis dudekon da sciencaj artikoloj, kiuj aperis en internaciaj revuoj. Liaj plej kutimaj esplortemoj estas: lingvopolitiko, instruado de la franca kiel fremda lingvo, socilingvistiko de la franca kaj de la afrikaj lingvoj, lingvaj rajtoj kaj kultura diverseco. Li afable akceptis klarigi la kompleksan kaj tute apartan lingvan situacion, kiu nuntempe karakterizas la du supre menciitajn landojn.

MONATO: Ĉu vi povas prezenti al niaj gelegantoj la nunan lingvan situacion en Togolando kaj Ganao?

Agbefle: Togolando kaj Ganao estas du plurlingvaj ŝtatoj, en kiuj oficiale superregas respektive la franca kaj la angla. Apud ĉi-lastaj, ekzistas aldone tuta serio da lokaj idiomoj, al kiuj oni rekonas la statuson de oficialaj naciaj lingvoj. Tamen la plimulto de la afrikanoj (aŭ almenaŭ de la togolandanoj kaj de la ganaanoj) volus pli bonan traktadon kaj certe prirevas pli rozan estontecon por siaj propraj naciaj lingvoj. Efektive la lingvo de la „koloniistoj” plu estas „potenca armilo”, malfacile detruebla pro tio, ke ĝi fine estas tre utila. Sed ja necesas agi, por ke la afrikaj lingvoj leviĝu al la sama statuso kiel tiu de la eŭropaj. Alivorte, la afrikaj ne devus esti „trotuaroj” por la malnovkontinentaj lingvoj, kiel en la lernejoj nuntempe.

MONATO: Kiuj estas la ĉefaj problemoj, kiujn oni spertas?

Agbefle: Kaj en Togolando kaj en Ganao ekzistas iuj oficialaj lingvopolitikoj, al kiuj bedaŭrinde mankas detaloj kaj klareco kaj kiuj precipe emas ne realiĝi. Ekzemple, laŭ la loka leĝaro, en Togolando la evea kaj la kabija (ambaŭ naciaj lingvoj) devus teorie esti instruataj en ĉiuj klasoj de la elementa lernejo, sed praktike nenio tia okazas. Krome mi pensas, ke tiuj lingvopolitikoj suferas pro la manko de regulaj ĝisdatigoj kaj de subtenaj rimedoj. La loĝantaro konsideras la lingvan situacion absurda, kaj lastatempe ni rimarkas ankaŭ, ke la homoj nun donas pli kaj pli da graveco kaj prioritato al la lokaj naciaj lingvoj kaj tial volas ilin uzi eĉ en antaŭe neimageblaj formalaj situacioj. Tiu fenomeno estas ofta en Togolando kaj estas priskribebla kiel „lingva malakceptado”: malakceptado, kompreneble, de la komunikilo siatempe trudita de la koloniistoj. Iu ekzemplo? En la bazaj kaj eĉ en la mezaj kaj altaj lernejoj okazas iuspeca „sekreta dulingvismo”, ĉar la instruistoj kaj la gelernantoj sentas la neceson de pli flua komunikado ol tiu, kiun ebligas la franca aŭ la angla. Tamen ja estas oficiale postulate, ke la instruistoj okazigu siajn kursojn anglalingve aŭ francalingve. Utiligi la naciajn lingvojn ebligus al la gelernantoj kompreni pli bone la lecionojn. Ĉu tio ĉi ne estas speco de lingva senposedigo?

Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07