La plej konata baroka monumento en Vilnius

La katolika Preĝejo de la Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo en la litova ĉefurbo Vilnius okupas la unuan lokon en la listo de la 16 plej vidindaj preĝejoj en la mondo, kiun publikigis la retejo churchpop.com. Kial ĝi meritas tiun atenton?

Monsinjoro Edvardas Rydzikas, pastro de la preĝejo, diris: „Turistoj, kiuj venas al Vilnius, ne preterlasas viziti nian preĝejon. Ĝi estas unu el la plej vizitataj objektoj en la urbo. Multaj televidkompanioj elsendis raportojn pri la preĝejo. Atenton de vizitantoj altiras precipe du mil modlaĵoj, la trezora kofro de la Granda Litova Duklando, boatforma lustro, timbaloj – trofeoj de militiroj.”

Modlaĵoj

La preĝejo estas la plej konata baroka monumento en Vilnius. Ĝia interna dekoracio estas unika en la tuta Eŭropo. La abundo de modlaĵoj prezentas bibliajn, mitajn kaj alegoriajn figurojn, famulojn de diversaj popoloj kaj tavoloj, fantastajn demonajn estaĵojn, ĉielkorpojn, bestojn, kreskaĵojn, militsignojn, liturgiajn kaj ĉiutagajn aĵojn. En la junto de la transepto kaj la ĥorejo staras ligna skulptaĵo de Jesuo de Antakalnis kun naturhara peruko – konsiderata mirakla. En la jaro 1700 oni alportis ĝin el Romo kaj findeponis ĝin en Vilnius. Ĉi tien en 1864 oni translokis la skulptaĵon el la Preĝejo de Trinitatanoj.

Laŭ legendo, sur tiu ĉi loko antaŭe staris pagana sanktejo de la diino Milda. En la periodo de 1431 ĝis 1500 estis konstruita ligna preĝejo. Ĝi forbrulis post 94 jaroj. Poste sur la sama loko aperis nova ligna preĝejo. Dum la milito en 1655 kontraŭ Moskvo ankaŭ ĝi estis preskaŭ ruinigita.

Novkonstruo

La nunan ŝtonan preĝejon oni komencis konstrui en 1668 laŭ projekto de la pola arkitekto Jan Zaor. La internon dekoraciis la majstroj de la itala baroko Pietro Perti kaj Giovanni Maria Galli. En 1805 estis konstruita granda altaro kun la bildo Adiaŭo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo de Pranciškus Smuglevičius. La barokstilan preĝejon oni planis en la formo de latina kruco, entenanta du turojn, kupolon kaj duonrondan absidon.

Sankta Kazimiro

Kiam Litovio trafis sub la regadon de rusa caro, la guberniestro en 1868 proponis rearanĝi la katolikan preĝejon al ortodoksa sanktejo. Tamen pro la manko de mono la rekonstruo ne okazis kaj la preĝejo restis katolika.

En la periodo 1953-1989 en la preĝejo estis la ĉerko kun la korpo de Sankta Kazimiro, protektanto de Litovio, kiun en 1989 oni translokis al la urba katedralo.

Promeso

La fondinto de la preĝejo estas Michał Kazimierz Pac, hetmano de la Granda Litova Duklando. Laŭ legendo en 1662 li trafis en danĝeron pro la ribelanta armeo. Onidire li promesis konstruigi preĝejon, se Dio savos lin. Subite venis fidela servanto, kiu per eta ŝipeto transportis lin al sekura loko. Pac plenumis sian promeson kaj iniciatis la konstruon de preĝejo. La hetmano ordonis, ke post lia morto oni enterigu lian korpon sub la preĝeja sojlo kaj enskribu sur la tomboŝtonon „Hic iacet peccator” (Ĉi tie kuŝas pekulo). Tamen fine de la 17a jarcento fulmo disfendis la tomboŝtonon. Tial oni enmasonis ĝin apud la enirejo.

Nun la placo antaŭ la preĝejo portas la nomon Papo Johano Paŭlo la Dua memore al lia vizito al Litovio.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07