Plej diversaj komentoj pri tertremo

La 5an de aprilo 2017, je la 15:43 UTC, sufiĉe forta tertremo (4,5 laŭ la skalo de Richter) skuis la grekan urbon Patraso (novgreke: „Patra”), provokante timon, maltrankvilon kaj en kelkaj okazoj veran panikon tra la loĝantaro.

La intenso de la tertremo ne estis tre alta kompare kun aliaj tertremoj, kiuj okazis en Grekio eĉ en la lastaj monatoj. Tamen ĉi-foje la epicentro estis treege proksime de la ĉemara peloponeza urbo (kun 164 000 loĝantoj la tria municipo de la lando laŭ grandeco) kaj la sismo ne estis aparte profunda (nur 14 kilometrojn). Tio igis multajn homojn senti tre bone la tertremon kaj kompreneble ektimi, kvankam temas pri sisma areo, kiu teorie devus esti alkutimiĝinta al tiaj okazaĵoj. Sed ŝajnas, ke la percepto de la tertremo en tiu printempa posttagmezo tute ne estis egala ĉiuloke.

Manĝaĵoŝrankoj

La efikoj de la sismo estis fakte priskribitaj tre malsammaniere de kvartalo al kvartalo, eĉ de domo al domo, kaj estas interese klopodi kompari la diversajn spertojn de la loĝantoj. „Mi estis en mia laboratorio, kiam mi subite aŭdis la fenestrojn kaj la vitraĵojn tremi. Tuj poste tre forta vertikala bato abrupte frapis la teron. La ondo estis ege forta, sed bonŝance tre mallonga. Iel ajn, duafoje mi tiom timis en mia vivo pro okazanta tertremo. Multaj homoj cetere eliris el siaj universitataj oficejoj, sed preskaŭ ĉiuj ŝajnis al mi kvietaj”, sciigis iu el Patraso al la retejo http://www.emsc-csem.org/.

„Mi neniam antaŭe sentis tian tertremon”, konfirmis pli mallonge alia persono, verŝajne juna aŭ devenanta de alia malpli sisma urbo. „Mi tiumomente promenis sur vojo kaj ne bone komprenis la forton de la tertremo, sed, kiam mi eniris mian hejmon, mi vidis, ke en mia kuirejo malfermiĝis la manĝaĵoŝrankoj”, notis alia utiliganto de la retpaĝaro. „Ĝi estis forta. La muĝego estis tre intensa”, „Granda kaj subita. La plej forta post 2008”, „Falis pluraj objektoj, sed ne okazis gravaj damaĝoj”, „Ĝi estis kaj ondoskua kaj suprenskua, akompanata de surda bruego. Miaopinie certe pli forta ol nur 4,5 aŭ 4,6 laŭ la skalo de Richter”, „Unu el la plej timigaj el la lastaj jaroj. Mi ja kredis, ke la domo falegos” estis kelkaj el la komentoj fare de la plej panikitaj homoj. Bestoj tamen reagis, ŝajne, pli malvarmsange: „Mi estis sur la balkono, pretigante mian hundon por la kutima promenado. Kaj tiam komenciĝis la tertremo. Mi ekkuris enen, brakumante mian hundon. Miaj kruroj tremegis, sed la hundo estis tute senpasia kaj senekscita”. Sed kelkaj uzantoj el la ĉirkaŭaĵoj de Patraso skribis: „Temis pri malgrandega, mallongega tremo. Nenio vere rimarkinda”. Estas malfacile kredi, ke en la sama urbo opinioj pri la sama natura evento povas esti tiel diferencaj. Sed ne malofte tio okazas, ĉar la tertremaj ondoj ne disvastiĝas ĉiuloken sammaniere. Aldone dependas de la konstruaĵo, kie oni troviĝas tiumomente: ĉu nova, ĉu alta, ĉu konstruita laŭ kontraŭsismaj kriterioj ktp.

Piedpilkisto

Iel ajn, eĉ timo pri aldona, eble detrua, tertremo konstateblas en ies komento: „Temas pri unu el la plej malbonaj tertremoj, kiujn mi sentis en mia vivo. Tre brua, tre forta, kun nekredebla rultondro ... Kaj kiu scias, kio nin atendas nun?”. „La epicentro estis certe ene de la urbo Patraso, ĉar la vertikala ondo estis tiu unue sentebla” estis la faka komento de alia uzanto. Eĉ duoblan tertremon aliulo kredis senti: „Jes, ĝi donis al mi la impreson, ke temas pri du disaj samtempaj skuoj”. Iom polemika komento pri la fidindeco de la retejo de EMSC estis la jena: „Ja riparu vian aparataron. Pli forta ol 5,0 sendube la skuego estis. En Patraso ni vivas: ni ja scias pri tertremoj, ni ne hieraŭ naskiĝis”. „Ĝi daŭris ĝuste 15 sekundojn”, asertis precizema persono el la apuda vilaĝo Anemomylos. Respondo aliula: „Bonŝance. Se ĝi daŭrintus pli, certe falintus la studenta gastejo, kie mi troviĝis. Feliĉe estas neniuj videblaj damaĝoj”. La tertremaj ondoj parte alvenis ankaŭ al foraj regionoj de Grekio, sed ŝajne ege pli milde. Ekzemple, el la ĉefurbo Ateno, ulo probable futbal-ŝatanta skribas: „Se ĉi tiu estas tertremo, mi do estas la piedpilkisto Leo Messi”. Oni devus klarigi al li, ke la forto de tertremo dependas de la distanco de la epicentro, liaokaze granda. Alia persono konfirmas, ke en Ateno la skuo ne estis timiga: „Tre malgranda tremo ĵus okazis en Faliro, suda Ateno”. Ne samopinias sakranta persono el la insulo Kreto, kie la homoj perceptis laŭdire „fortegan tremon, mil tondroj!”.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco” kaj ofta kunverkanto

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07