Irlando kaj Britio: ĉu baldaŭ katastrofo?

La 3an de marto okazis lokaj elektoj en Nord-Irlando, kies rezultoj estis tute surprizaj por ĉiuj kaj profunde konsternaj por Demokrata Uniista Partio (DUP), kiu ĝis tiam estis majoritata.

DUP

DUP estis fondita de pastoro Ian Paisley [ian pejzli], kaj estas apogata precipe de la porbritaj fundamentismaj protestantoj. Ĝis la elektoj, la partia ĉef(in)o kaj ĉefministro de Nord-Irlando estis Arlene [arlin] Foster, malamikino de la irlanda lingvo kaj kontraŭstaranto de la unuiĝo de la irlanda insulo. Kvankam ĝenerale ŝi montris sin kapabla politikisto, ŝi estis implikita en malsukcesa iniciato por stimuli la industrian kaj komercan uzadon de lignaj buletoj per malavaraj subvencioj. Tiu supozeble bona ideo por protekti la medion estis senhonte ekspluatata kaj misuzata de la uzantoj kaj kaŭzis al la ŝtato perdon de 400 milionoj da britaj pundoj. Foster, eble iom maljuste, estis kulpigita pri la fiasko.

Elekto-rezultoj

Jen la rezultoj de la elektoj: DUP: 28 deputitoj; Sinn Féin [ŝin fejn] (respublikana partio): 27; UUP (Unuiĝinta Uniista Partio: 10; SDLP (Social-Demokrata Laborista Partio): 12; Alianca Partio: 8; kaj la ceteraj partioj (verduloj ktp): 5.

La diferenco inter DUP kaj SF estas nur unu seĝo. Tiu sukceso de la respublikanoj estas senprecedenca, kaj pro la fakto, ke ankaŭ SDLP estas favora al la reunuiĝo de la irlanda insulo, oni kalkulas, ke la kombino de tiuj partioj povus fine konduki al unuiĝinta Irlando.

Kio kaŭzis la surprizon?

Pluraj kialoj kontribuis al la politikaj ŝanĝoj. Unue, Nord-Irlando (kiel ankaŭ Skotlando) klare voĉdonis kontraŭ la foriro de Britio el Eŭropa Unio, dum la Irlanda Respubliko (kie ne okazis referendumo) restas membroŝtato de EU. Neniu en Nord-Irlando aŭ en la Respubliko volas restarigon de la antaŭa rigida landlimo inter la du teritorioj. Due, pro la fiasko pri la ligna brulaĵo la voĉdonantoj ne plu fidis la DUP-ĉefministrinon.

Post la elektoj

Post la elektoj oni dubis, ĉu eblos formi kontentigan lokan registaron en Nord-Irlando. Tiuokaze la teritorion regus la brita registaro en Londono, kaj la aŭtonomio de Nord-Irlando ĉesus. Ĉar Britio ne plu estos membro de EU, ankaŭ Nord-Irlando estos devigita forlasi Eŭropan Union, kontraŭ kio voĉdonis la plimulto de la nord-irlandanoj. Ĉar ankaŭ Skotlando voĉdonis per granda majoritato kontraŭ la tiel nomata briteliro, la majoritata SNP (Skota Nacia Partio) intencas provi okazigi novan referendumon pri sendependeco de Skotlando.

Intertempe, en Anglio estas kvazaŭ ĥaosa situacio, en kiu parto de la regantaj konservativuloj apogas eliron, dum parto kontraŭstaras, kaj la opozicia laborista partio estas serioze disigita inter maldekstruloj kaj pli centremaj membroj. Dume, en la Irlanda Respubliko oni timas eblajn malfavorajn efikojn de la brita eliro pro tio, ke Britio estas la ĉefa merkato por irlandaj produktoj. Plie, la respubliko deziras konservi facilan aliron al la nord-irlanda merkato.

Sekve, Irlando kaj Britio troviĝas en situacio, kiu ankoraŭ ne estas tute katastrofa, sed estas tre malcerta kaj iom timiga por ĉiuj en tiu okcident-eŭropa insularo.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07