Malunuiĝinta Reĝlando

La Unuiĝinta Reĝlando estas la nomo de la lando, kiu enhavas Anglion, Kimrion, Skotlandon kaj Nord-Irlandon. La unuiĝo de tiuj landoj okazis antaŭ centoj da jaroj. Tamen, nun multaj ne sentas, ke la lando estas vere „unuiĝinta”.

Memkompreneble, la plej klara signo de ĉi tiu malunueco estas la briteliro (Brexit). La pasintan jaron, iomete pli ol duono de la voĉdonintoj elektis eliron de Britio el Eŭropa Unio. La alia duono de la popolo ne povis kompreni ĉi tiun elekton. Eble ĉi tiu referendumo estis la fuzeo, kiu komencis la malunuigadon, sed mi opinias, ke la kaŭzo estas pli profunda. Tial mi volas verki ne pri la briteliro mem, kaj certe ne pri ĝiaj ĝeneralaj ekonomiaj kaj politikaj rezultoj. Mi volas trakti la kaŭzojn kaj la rezultojn de la briteliro, kiuj rilatas al la homaj interrilatoj en Britio, kaj pri tio, kiel ili efikas al la „animo” de Britio.

Malamo kaj insinuado

Nun oni povas vidi, aparte en Interreto, klaran malamon inter britoj. Britoj skribas kaj parolas kontraŭ aliaj britoj, kvazaŭ ili batalus ian kulturan militon. „Vi ne komprenas ...” estas la plej ofta komenco de frazo. La ŝajnaj kialoj por la manko de kompreno estas malsamaj depende de la sento, kiun la parolanto deziras atribui al la aŭskultanto. Ekzemple, „Vi ne komprenas, ĉar vi estas riĉulo” aŭ „Vi ne komprenas, ĉar vi ne estas sufiĉe instruita”. Tamen ofte la vortoj estas multe malpli ĝentilaj.

Ĉiuj koleras pri ĉio

Subite, ĉiuj estas koleraj pri ĉio. Riĉaj homoj kiuj faris studojn koleras pri la briteliro, pri kiu ili kulpigas la malriĉulojn kiuj ne faris. Kamparaj malriĉuloj kulpigas urbanojn, kiujn ili konsideras tro instruitaj kaj nesufiĉe inteligentaj, ĉar ili kredas, ke multaj en la kamparo suferis pro la elektoj de la urbanoj, aparte ĉefurbaj. Reciproke, multaj londonanoj nun plendas pri la mono, kiu estas prenata el Londono kaj elspezata por helpi la kamparon kaj aliajn partojn de Britio. Ekzemple, nun estas petskribo, kiu postulas, ke Londono eliru el Britio kaj restu en Eŭropa Unio. Ĝi estis subskribita de pli ol 180 000 homoj. Antaŭ nur du jaroj, tio estus nekredebla.

La fama brita ĝentileco

Fakte, la referendumo malkovris multajn malkontentojn en Britio: ekzemple, inter junuloj kaj maljunuloj, inter Skotlando kaj Anglio, inter riĉuloj kaj malriĉuloj, inter urbegoj kaj kamparo. Antaŭe tiuj problemoj ne ŝajnis gravaj, sed nun ĉiu politika demando baldaŭ iĝas batalo, en kiu ambaŭ flankoj ĵetas kalumniojn unu al la alia. Certe, la fama brita ĝentileco ne plu ekzistas pri politikaj aferoj!

Ĉu ĉi tiu situacio ŝanĝiĝos? Mi ne scias. Mi timas, ke malamego inter la landanoj de la tiel nomata Unuiĝinta Reĝlando ne ĉesos baldaŭ.

Christopher LEWIS
Britio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Christopher Lewis el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07