Viŝegrada Grupo: duspecaj nutraĵoj

Duspeca kvalito de nutraĵoj estis la ĉeftemo de eksterordinara pintkunveno de la Viŝegrada Grupo (V4), kiu okazis komence de marto en la pola ĉefurbo Varsovio pro iniciato de la slovaka ĉefministro, Robert Fico.

Por la membroŝtatoj de V4 estas neakcepteble, ke en Eŭropa Unio (EU) estas vendataj – sub la sama marko kaj en la sama pak-kovraĵo – nutraĵoj de nesamaj kvalitoj, precipe sur la teritorio de membroŝtatoj de V4 (Ĉeĥio, Hungario, Pollando kaj Slovakio). Pro tio la ĉefministroj de V4 alvokis Eŭropan Komisionon alpreni novan leĝaron, kiu malhelpos trompi konsumantojn. La ĉefministroj samtempe petas la Komisionon rapide respondi al la alvoko de Eŭropa Parlamento, kiu jam en 2013 postulis fini komercan praktikon de duspecaj kvalitoj de nutraĵoj.

Multnaciaj entreprenoj

Aliflanke, multnaciaj entreprenoj kaj firmaoj asertas, ke nesama kvalito de nutraĵoj estas nur rezulto de „malsamaj regionaj gustoj” de konsumantoj en diversaj landoj. Tamen apenaŭ eblas kredi, ke en la landoj de meza kaj orienta Eŭropo (merkato kun proksimume 55 milionoj da konsumantoj) nutraĵoj enhavantaj pli da ĥemiaj anstataŭaĵoj kaj artefaritaj dolĉigiloj gustas pli bone.

Kritikis

La hungara ĉefministro Viktor Orbán [orban] dum gazetara konferenco diris, ke Hungario petos garantion de Eŭropa Komisiono, ke ĝi ne estos loko, kie oni vendas nur nutraĵforĵetaĵojn. La ĉeĥa ĉefministro komparis la varsovian pintkunvenon al malagrabla vekhorloĝo por Bruselo. Laŭ la slovaka ĉefministro Robert Fico, duspeca kvalito de nutraĵoj estas politika problemo, kiun EU devas senprokraste solvi. La tri ĉefministrojn apogis ankaŭ la pola ĉefministrino Beata Szydło [ŝidŭo], kiu severe kondamnis nuntempajn malhonestajn komercajn praktikojn.

Fine, estis interkonsentite, ke la membroŝtatoj de V4 kreos komunan laborgrupon de fakuloj, kiuj kontrolados la kvaliton de vendataj nutraĵoj de multnaciaj entreprenoj. La pintkunveno de ĉefministroj de V4 sendis klaran signalon al Bruselo, ke unueca interna merkato de EU devas havi samajn nutraĵojn por ĉiuj konsumantoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07