Doloriga vero en rivero

La 16an de marto Lorenzo Vendruscolo [lorenco vendrúskolo], juna studento ĉe la universitato de Padovo, estis trovita senviva en kurbiĝo de la rivero Adda.

Lia foto kaj precipe liaj mallongaj buklegaj haroj estis fariĝintaj popularaj en Italio, kie oni serĉis lin ĉiuloke dum pli ol monato post gazetaraj kaj televidaj alvokoj fare de liaj afliktitaj familianoj.

La malaperon de la 24-jarulo, kiu kreskis en la nord-orienta regiono Friulo, sciigis la familio de Lorenzo unu monaton antaŭe, post la konstato de kelktaga, nekutima kaj nepravigebla silento lia.

Retrovo kaj identigo de la korpo

La familianoj ne perdis sian esperon ĝis atingis ilin la novaĵo pri la makabra malkovro. Loka fiŝkaptisto kaj aliaj du personoj preskaŭ samtempe rimarkis kadavron flosantan kaj tuj interligis tiun fakton kun la malapero de juna viro en la areo, al kio la ĵurnaloj donis multe da spaco en la lastaj semajnoj.

La oficiala identigo, ne facila pro la jam progresinta putrado, eblis pro personaj dokumentoj trovitaj en liaj poŝoj.

La familio

Lia patro, la 55-jara Fabio Vendruscolo, estas tre konata kaj ŝatata fakulo pri klasika filologio kaj pragreka paleografio, kaj vicrektoro de la universitato de Udine. La patrino Annarosa estas radiologo.

Lorenzo, kiu jam de jarkvino studis kaj tre baldaŭ magistriĝus pri tiel nomataj sciencoj de la materio en Padovo, kie li vivis sola, postlasas du pli junajn gefratojn (Sebastiano kaj Margherita), samkiel multe da parencoj kaj amikoj. Al ili oni devos nun, surbaze de zorgaj ekzamenoj kaj analizoj, provi doni kredindan klarigon, ĉu temis pri perforta morto aŭ pri suicido.

Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO en Italio, Grekio, Kipro

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07