Atento al la senhelpa grandaĝulo

La kutima sceno en hospitalo povas esti la jena: maljunulo kuŝas en lito, malvigla, malparolema, indiferenta. En angulo de la ĉambro la taskito lin prizorgi – ofte dungito – restas same malparolema kun libro en la mano.

Kuracistino laborinta en tiaj hospitaloj bone konas la etoson kaj estante unu el tiuj mi volas rakonti mian sperton.

La situacio

Ne longe post kiam mi komencis labori en tiu fako, flegistino sciigis min pri maljuna paciento delonge loĝanta tie kaj ŝi petis min viziti lin. Ne gravan malsanon li havis kaj tute ne bezonis loĝi tie. Tamen liaj gefiloj ne volis prizorgi lin en sia hejmo kaj sendis lin al la hospitalo por zorgado fare de dungito.

En la lastaj jaroj li de tempo al tempo havis ventrodoloron, sed la kuracisto ne trovis la kialon. Ĉiam post injekto de medikamento la doloro simple malaperis kaj kelkajn tagojn poste reaperis.

Atento al la psiko, doloro for!

Post detala ekzameno, mi diris al la malsanulo: „Sinjoro, medikamenton ni ne prenu nun. Ni iom observu, ĉu bone?” Kiam mi revizitis lin la ventro jam ne doloris.

Okaze de reapero de la doloro flegistino tuj venigis min al la ĉambro kaj ŝerce diris: „Babilu kun li kaj la doloro tuj malaperos. Brava vi estas! Per babilado vi ĉiam forigas la doloron!”

Tiam mi studis la aferon kaj trovis, ke liaj gefiloj preskaŭ ne vizitis lin. Neniam liaj aliaj parencoj venis. La dungito tre malofte parolis kun li. Eĉ ĉe la manĝotablo ili ne babilis. La zorganto ĉiam legis romanon, gazeton aŭ alian libron kaj la maljunulo ĉiam kuŝis sur la lito. Kvankam li bone posedis la kapablon piediri neniu instigis aŭ akompanis lin iom promeni. Nur tiam, kiam li iris al necesejo, oni povis konstati, ke li ja kapablas paŝi.

Freŝa propra sperto

Pro enhospitaligo de mia patro mi tuj veturis al mia naskiĝurbo kaj dum la flegado en la hospitalo mi renkontis du konatojn, kies parencoj de kelkaj jaroj jam estis tie: unu estis pli ol 80-jara kaj la alia aĝis ĉirkaŭ 70 jarojn. La du konatoj rakontis al mi similajn aferojn: post kelkaj jaroj loĝantaj tie, la malsanuloj fariĝis pli kaj pli malparolemaj kaj poste eĉ ne volis malfermi la okulojn.

Mi trovis, ke al la du malsanuloj same mankis la necesa kontaktado kun la ekstera mondo. Mi trovis ankaŭ, ke ofte tiujn maljunulojn, kiuj longatempe loĝas en hospitalo, komence oni kuraĝigas kaj konsolas, sed iom post iom oni zorgas ĉefe nur pri la manĝaĵo. La akompanantoj malofte parolas kun la malsana parenco. Iuj eĉ monate ne vizitas la malsanulon – eĉ se tiu estas unu el la gepatroj – kaj lasas la zorgadon al dungito.

La problemo

La vivkvalito de la tri supre menciitaj maljunaj pacientoj estas tre malalta. Ili vivas ŝajne nur en sia mondo, katenitaj en ĉambro, sur lito. En malgrandaj hospitaloj tiaj aferoj estas ne tre malmultaj, ankaŭ por maljunulo loĝanta en sia hejmo, kiu perdis la edzon aŭ edzinon kaj ne vivas kun siaj parencoj. Se la maljunulo estas malsociema kaj mankas hobio, li aŭ ŝi vivas en soleco kaj la psiko facile malsaniĝas.

Kiel solvi la problemon? Hospitalo nun ne zorgas pri tio. La parencoj plejparte ne povas aŭ ne volas agi. Je la dungitaj homoj ni nuntempe ankaŭ ne kalkulas. En Ĉinio la ordinaraj dungitaj flegistoj ne bone faras la taskon.

Eble la plej urĝa afero estas, ke ĉiuj, inkluzive la socion kaj la registaron, unuavice donu sufiĉe grandan atenton al la afero.

Meng YULI
korespondanto de MONATO en Ĉinio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Meng Yuli el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07