Kien iru nia mondo?

Ĉi tiun tekston mi finverkis la 8an de majo, la matenon post la elekto de Emmanuel Macron kiel prezidanto de Francio.

Antaŭ preskaŭ du monatoj okazis parlamentaj elektoj en Nederlando. La ĉefaj kandidatoj, proksimume egale fortaj laŭ la prognozoj, estis la ĉefministro Mark Rutte (VVD), tradicia liberalulo, kaj Geert Wilders (PVV), populara pro siaj ekstremaj, foje Trump-similaj ideoj. La rezulto povis esti tre grava por la estonteco de Nederlando, sed la intereso estis malgranda. Rutte perdis ok parlamentanojn, malpli ol li timis; Wilders gajnis kvin, malpli ol li esperis. Ĉar neniu partio volas esti en registaro kun Wilders, antaŭvideblas ke la partio de Rutte povos daŭrigi la nunan politikon, kiu ne trovis solvon por la malkontento de multaj nederlandanoj. La formado de la registaro ne progresas, oficiale ĉar verdula kuntraktanto pro familiaj kialoj ne povas partopreni, sed verŝajne ankaŭ ĉar oni atendis la rezulton de la francaj elektoj.

La francoj elektis novan prezidanton en du sesioj, la 23an de aprilo kaj la 7an de majo. En la unua sesio plej bonan rezulton akiris la sendependa kandidato Emmanuel Macron (24,01 %) kaj la ekstremdekstra Marine Le Pen (21,30 %) (Front National). Kun malgranda diferenco sekvis la dekstra kandidato François Fillon, kiu perdis la subtenon de parto de sia partio pro akuzoj pri koruptado, sed tamen atingis 20,01 %, kaj la ekstremmaldekstrulo Jean-Luc Mélanchon (19,58 %). En la dua sesio venkis Macron kun du triona plimulto (sed laŭ ankoraŭ neoficialaj ciferoj kvarono de la rajtigitaj francoj ne voĉdonis kaj dekono de la voĉdoniloj estis nevalidaj). Macron estas juna, eŭropema kaj sukcesas entuziasmigi. Aliflanke, lia ekonomia programo, kvankam bone ellaborita, estas novliberala tipo, kiu ne sukcesis solvi la nunajn problemojn.

Ankoraŭ venos la plifruigitaj elektoj en Britio je la 8a de junio, la elekto de nova kanceliero en Germanio en septembro, kaj aliaj. Intertempe la diversaj krizoj je ĉiuj flankoj de Mediteraneo ...

Pasintjare el demokrataj elektoj rezultis kelkaj neatenditaj decidoj: Donald Trump iĝis prezidanto de Usono kaj Britio forlasos Eŭropan Union. Ankaŭ dum la jaro 2017 en Eŭropo okazos elektoj, kies rezultoj ne estas prognozeblaj. La promesoj de la kandidatoj apenaŭ konsideras la realajn problemojn nunajn. Tamen daŭre aperas libroj, kiuj klopodas montri la sekvotan vojon.

2016: jaro de surprizoj

La rilatoj inter Britio kaj EU neniam estis bonegaj, sed apenaŭ iu antaŭvidis, ke tiom da britoj estas tiom malkontentaj, ke ili decidos forlasi ĝin. La poruloj de la briteliro tute ne preparis planojn por la eliro kaj la elektantoj ankaŭ ne rimarkis, ke tiaj planoj mankas. Nun la registaro devas plenumi la formalaĵojn por la eliro, sed neniu scias kiel tio okazu. En la lando, sed ankaŭ en EU-landoj kun multaj rilatoj kun Britio, regas malcerteco.

En Usono el la malfido je la kandidatino Clinton rezultis la elekto de Trump, pri kies kvalitoj kiel prezidanto ankaŭ en la propra partio estis multe da duboj. Ĉu Trump sukcesos efektivigi siajn planojn aŭ ĉu li iom post iom iĝos pli modera? La planojn pri pli libera komerco (TTIP), kontraŭ kiuj maldekstruloj (ĉefe en Eŭropo) dum jaroj vane protestis, Trump ĵetis en rubujon, ĉar por li pli gravas la bonfarto de la enlanda ekonomio. Ĉu nun ekos renverso de la principoj de internacia komerco, aŭ ĉu finfine nur restos anekdoto en mallonga kariero de prezidanto?

Al tiuj du ekzemploj aldoneblas aliaj: la elekto de nova kanceliero en Germanio, la diversaj krizoj ĉe ĉiuj flankoj de Mediteraneo ...

Realismaj ideoj

La programoj de la kandidatoj ofte estas ripeto de la antaŭaj programoj sensukcesaj: pli da ekonomia kresko havigos pli da laborlokoj kaj do pli da bonfarto. Kelkaj simple neas, ke estas iuj ekologiaj problemoj; plejparto asertas atenti pri la medio, sed ne klarigas kiel kombineblas la postuloj de kreskanta ekonomio kun tiuj de la endanĝerigita naturo. La sciencistoj, kiuj laŭdire (preskaŭ) ĉiuj estas konvinkitaj ke sen drastaj ŝanĝoj klimata katastrofo baldaŭas, silentas, kvankam ili devus ĉiamaniere interveni en la diskutoj. La studlaboro kaj multaj libroj pri tiuj temoj dronas en la amaso da novaĵoj kaj apenaŭ atingas interesatojn. El tiu amaso atingis nin tri pasintjare eldonitaj libroj, diversoriginaj kaj kun malsama celpubliko.

Klubo de Romo

La Klubo de Romo, fondita en 1968, estas organizaĵo kiu interŝanĝas ideojn pri diversaj ĝeneralaj internaciaj aferoj. En 1972 ĝi eldonis sian raporton La limoj de kreskado pri la limigitaj stokoj de resursoj. La raporto estis rapide tradukita en multajn lingvojn kaj kaŭzis grandan diskuton pri nia estonteco. La problemoj skizitaj en 1972 nun grandparte estas konsiderataj kiel realaj, sed mankas interkonsento pri la urĝeco de ilia solvo. La Klubo de tempo al tempo eldonas plian raporton, sed ĝi ne plu sukcesas atingi grandan publikon.

En septembro 2016 aperis nova raporto, samtempe en du lingvoj, sed kun sufiĉe malsimila titolo. En la angla lingvo ĝi nomiĝas: Reinventing Prosperity. Managing Economic Growth to Reduce Unemployment, Inequality, and Climate Change (Reinventi prosperon. Mastrumi ekonomian kreskon por redukti senlaborecon, malegalecon kaj klimatŝanĝon) (ISBN 978-1771642514). En la germana ĝi iĝis: Ein Prozent ist genug - Mit wenig Wachstum soziale Ungleichheit, Arbeitslosigkeit und Klimawandel bekämpfen (Unu procento sufiĉas. Per malgranda kresko kontraŭbatali socian malegalecon, senlaborecon kaj klimatŝanĝon) (ISBN 978-3-86581-810-2).

La aŭtoroj estas la skotdevena Graeme Maxton, ĝenerala sekretario de la Klubo, kaj la norvego Jørgen Randers (1945), jam kunaŭtoro de la raporto de 1972. La prezento de la libro estis malmulte atentata de la gazetaro (samtempis elektokampanjo en Usono) kaj almenaŭ kelkaj ĵurnalistoj grandtitole menciis nur unu (ja provokan) eron el la antaŭlasta de la dek tri proponoj lanĉitaj en la libro: favori malpli grandajn familiojn. La aŭtoroj sugestas doni „premion” de 80 000 usonaj dolaroj al virino, kiu havas malpli ol du infanojn ĉe sia 50-jariĝo; laŭ ili tiu sumo (proksimume dujara salajro en riĉaj landoj) respondas al la ŝparo pro malpli da lernejoj kaj sanservoj por infanoj.

Ĉu oni konas la realan mondon?

La ideo pri tia premio estas stranga. En la landoj, kiuj kapablas pagi ĝin, ĝenerale jam estas malpli ol du infanoj kaj financa stimulo ne estas bezonata. Krome estas konate, ke tutmonde familioj iĝas malpli grandaj se estas bonfarto kaj stabileco en la lando; la mono do pli efike uzeblas alimaniere.

Ankaŭ aliloke en la libro la leganto miras. Laŭ la aŭtoroj la ekonomia kresko de la pasintaj jardekoj ne sukcesis forigi senlaborecon kaj liberalismo konsiderinde pligrandigis la malegalecon. Aŭtomatigo kaj robotoj ankoraŭ pligrandigos la problemojn. Ili citas el eseo (el 1930) de la brita ekonomikisto John Maynard Keynes (1883-1946), kiu prognozis, ke liaj nepoj bezonos labori nur dek kvin horojn semajne por havi decan enspezon. Lia revo ne realiĝis; ankaŭ en riĉaj landoj multaj homoj laboras pli ol 40 horojn semajne kaj apenaŭ povas vivteni sin. Ĝi realigeblus, se la salajroj same rapide kreskus kiel la malneta enlanda produkto, sed ne estas tiel: salajroj emas malkreski kaj eĉ en la riĉa Germanio la minimuma hora salajro (varias, nun ĉirkaŭ 8,50 eŭroj) antaŭ kelkaj jaroj nur pene estis akceptita.

La unua el la dek tri proponoj estas redukto de la labordaŭro. La kalkuloj estas bazitaj sur la usona labormerkato kaj el ili rezultas teoria redukto de 40 al 34 horoj semajne, en realo tamen per plialtigo de la jara nombro de feriotagoj. Tio devus krei laborlokojn por la nunaj senlaboruloj. Eŭropanoj certe ne komprenos: en Francio (kaj aliaj landoj) jam delonge ekzistas la 35-hora laborsemajno kaj granda senlaboreco restas.

La dua propono estas la altigo de la pensio-aĝo de 65 al 70 jaroj. Se konsideri la pli longan vivdaŭron, la ideo estas subteninda, sed tio nuligas la efikon de la redukto de la semajna labordaŭro. Krome, la aŭtoroj supozas, ke ĉiuj havas longdaŭran, plentempan laborkontrakton, sed tiaj kontraktoj ofte anstataŭiĝas per mallongdaŭraj, nesekuraj kontraktoj, fojfoje eĉ nul-horaj (kio signifas, ke dungito ĉiam estu preta por eklabori, sed neniam scias kiam kaj kiom longe). Tio estas nur kelkaj ekzemploj de simpligitaj kaj nekoheraj rezonadoj, kiuj malfaciligas la komprenon kaj instigas al flankenmeto de principe valora libro.

Inter la ceteraj proponoj estas altaj impostoj je heredaĵoj, stimulo de aliĝo al laborista sindikato, pli alta pago al senlaboruloj, kaj senkondiĉa baza enspezo (ne por ĉiuj kiel en iuj aliaj proponoj, sed nur por tiuj, kiuj bezonas).

La samaj ideoj

Norbert Nicoll (1981, el Eupen en la germanlingva parto de Belgio) aperigis samteman, sed pli facile legeblan libron Adieu Wachstum – Das Ende einer Erfolgsgeschichte (Adiaŭo al ekonomia kresko – Fino de sukceshistorio) (ISBN 978-3-8288-3736-2). Li instruas daŭripovan disvolviĝon en la germana universitato Duisburg-Essen kaj estas membro de la (origine franca) asocio Attac, kiu kritikas la fiaĵojn de la financa mondo.

Ĉi tiu libro estas reverko kaj daŭrigo de Hat die Zukunft eine Wirtschaft? (Ĉu la estonteco havas ekonomion?) (ISBN 978-3-8977-1512-7) el 2011. Nicoll verkas precipe kiel homo persone trafita de la monda problemaro, malpli kiel sciencisto. Li klopodas trovi rilatojn inter la okazaĵoj kaj ekzemple demandas sin, ĉu la interna milito en Sirio estas iel ligita al la malsukcesinta rikolto kaj la altaj nutraĵprezoj en 2011.

Detale ellaborita agadplano ne estas en la libro, sed ja estas ripetitaj la delonge konataj postuloj: reguligo de la financaj merkatoj, impostado de la internaciaj entreprenoj kiuj nun apenaŭ ion pagas, redivido de laboro kaj enspezoj, ŝparema uzo de resursoj ... La fina celo estu bona vivo anstataŭ senfina ekonomia kresko.

Libro pri akvo

La 103a Japana Esperanto-Kongreso okazis en oktobro 2016 en la urbo Oumihaĉiman, gubernio Ŝiga, apud Lago Biŭa, la plej granda lago de Japanio. Tiu lago provizas per akvo la urbegojn Kioto kaj Osako kaj ĝi estis unu el la temoj de la kongreso. Kiel memorlibro de la kongreso estis tradukita esperanten libro de Takao Yamaguchi kun la titolo De Dinamika Lago Biŭa al la Mondo (ISBN: 978-4-88887-095-5).

Komence de la libro estas skizo de la geologia evoluo de la lago dum la pasintaj kvar milionoj da jaroj, ĝis ĝi atingis sian nunan formon. Sekvas priskribo de la laboroj, kiuj okazis dum la lastaj jardekoj por forigi la poluon, rekrei la naturan medion ĉirkaŭ la lago kaj igi la akvon de la lago denove kaj longdaŭre uzebla por homa konsumo. Poste la aŭtoro priskribas la problemon de la limigitaj akvoresursoj en la mondo kaj sugestas kiel la japanaj sperto kaj teknologio povas helpi. Kiel ilustraĵo estas priskribitaj kelkaj projektoj en Ĉinio.

Roland ROTSAERT
korespondanto de MONATO en Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-04-13