Politika krizo

Dum la lastaj 26 jaroj de la politika transformado, Albanio estis trafita de kelkaj krizoj. La unua okazis printempe 1991, post la unuaj plurismaj ĝeneralaj elektoj, kiujn venkis la eksaj komunistoj. Sekvis amasa popola protestado, ĝenerala striko de laboristoj kaj ŝtataj dungitoj. La demokratoj bojkotis la parlamentajn sesiojn. Tio solviĝis per starigo de „teknokrata registaro”, kiu aranĝis la eksterordinarajn ĝeneralajn elektojn printempe de 1992, venkitajn de la demokratoj.

La dua krizo okazis printempe 1997, kiam pro la amasa monperdo pro la tiel nomataj „Poncaj piramidoj” 1 la popolo ekribelis kaj kolapsigis la ŝtaton. La prezidanto petis helpon de EU, kiu venigis 6500 soldatojn por sekurigi la eksterordinarajn ĝeneralajn elektojn somere de 1997, en kiuj venkis la socialistoj. Plurfoje okazis, pro malkonsento, ke socialista aŭ demokrata parlamenta grupo bojkotis la parlamenton dum longaj monatoj, ĝis oni akiris konsenton danke al interveno de internaciuloj.

Januare 2011 socialistoj, sub la gvido de la hodiaŭa ĉefministro Edi Rama, perforte protestis antaŭ la ĉefministrejo, kio kaŭzis ankaŭ la vivoperdon de kvar protestantoj. Antaŭ tiu protesto, la parlamenta socialista grupo eĉ malsatstrikis dum tri semajnoj en la tendego starigita antaŭ la ĉefministrejo.

La nova protesto

Simile okazas nuntempe: la demokratoj, gvidataj de Lulzim Basha, ariĝis kelkcentmile sur la granda bulvardo antaŭ la ĉefministrejo por pace protesti. Poste ili starigis tendegon, en kiu ili decidis resti ĝis la regantaj socialistoj konsentu pri „teknokrata registaro”, kiu aranĝu la regulajn ĝeneralajn elektojn de junio 2017. Kial? Laŭ ili, la lando estas transformiĝinta en etan Kolombion pro kultivado de kanabo, de nordo al sudo. La registaro ne arestis la albanajn Eskobar-ojn, kvankam Interpolo estas delonge serĉanta ilin. Ĝi arestas nur ordinarajn kultivistojn inter dekmiloj da ili.

Miliardoj da dolaroj enspezitaj per la drogo estos parte uzitaj de socialistoj por manipuli la elektojn kaj certigi sian venkon. En la parlamenton eniris pluraj deputitoj, ĉefe socialistoj, kiuj antaŭe estis plenumintaj krimon en- aŭ ekster-lande kaj estis kondamnitaj. Pliaj inter la centoj da krimuloj liberigitaj de la juĝejoj pro premo de la registaro, plej probable, estos uzitaj por tiu celo.

Kio do okazos?

Pasis du semajnoj kaj en la tendego oni daŭre paroladas, protestas kaj denuncas la registaron. Ĉu la socialistoj cedos? Ĉu la ĝisnuna paca protesto transformiĝos al perforta? Ni vidu.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio
1. Poncaj piramidoj: piramida trompoŝtelo, nomata laŭ Carlo Ponzi, en kiu la rentoj de la unuaj investantoj estas pagataj rekte el la mono donata de novaj investantoj. (red.)

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07