Rejuniga deĵorado en la kosmo

„La rezulto de esploro farita de NASA (National Aeronautics and Space Administration/Tutlanda Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio), montras, ke iuj ŝanĝoj okazis ene de la korpo de la usona astronaŭto Scott Kelly post lia preskaŭ unujara restado en la kosmo. Tiuj ŝanĝoj montras lian rejuniĝon”, raportis antaŭ nelonge la brita ĵurnalo The Independent.

Scott Kelly deĵoris en la Internacia Kosmostacio 340 tagojn en 2015 kaj 2016. Post lia reveno surteren sciencistoj kaptis la okazon por pristudi la internajn procezojn de la homa organismo, kiu vivis dum longa tempo en tiaj kondiĉoj. La rezultoj ja surprizis la fakulojn: reveninte hejmen, Scott havis telomerojn 1 pli longajn ol tiuj de lia ĝemelo Mark, kiu restis sur la tero la tutan tempon.

Trejniĝo

Telomeroj nature reduktiĝas, dum homoj maljuniĝas. Tamen dum la tuta periodo en la kosmo, tiuj de Scott Kelly montris neatenditan pliiĝon. Nur post lia reveno al la firma grundo tiuj kromosomaj ekstremaĵoj komencis denove malpliiĝi. La esplorintaj sciencistoj tamen ankoraŭ ne tute certas pri la fakto, ĉu la rejuniĝo de Scott efektive rilatas al lia restado en la kosmo. La ŝajna strangaĵo povus esti ligita kun la kreskinta trejniĝo kaj la malaltiĝinta kvanto de kalorioj prenitaj de Scott Kelly dum la ekstertera labor-periodo.

1. La ekstremaĵoj de kromosomoj, kiuj respondecas pri la rebonigo de DNA.
Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 10, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07