Tiktakas la apokalipsa horloĝo

La lastan decembron la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) rezoluciis por komenci traktadon pri konvencio pri malpermeso de nukleaj armiloj ekde marto 2017. La asembleo akceptis la rezolucion kun 113 aproboj, 35 oponoj kaj 13 sindetenoj. Do, ĉu ĉi tiu rezolucio estas esperplena paŝo por pli paca kaj sekura mondo? Eble ne, ĉar la 26an de januaro la sciencistoj antaŭenigis je 30 sekundoj la apokalipsan horloĝon, kiu montras kiom da minutoj restas ĝis la noktomezo, simbolante kiom da tempo restas ĝis la homaro povos perei pro nuklea milito aŭ tutmonda katastrofo.

La horloĝo estis kreita en 1947 kaj estas prizorgata de la estraro de la Bulteno de Atomaj Sciencistoj ĉe la Universitato de Ĉikago. La estraro inkluzivas 15 Nobel-premiitojn. Ĉi-foje la horloĝo estis ĝisdatigita al 23:57:30, la plej alta tempo ekde la jaro 1984. La plialtigo estis farita pro la malfavora sinteno de Donald Trump, novelektita usona prezidanto, pri la limigo de nukleaj armiloj, pri traktato kun Irano kaj pri la mediprotektado.

Barack Obama, usona eksprezidanto, siatempe agadis por redukti nukleajn armilojn. Parte pro tio li ricevis la Nobel-premion pri paco en 2009. Li daŭre agadis kaj interkonsentis kun Irano por limigi la disvolviĝon de nuklea teknologio. Malgraŭ la ambicia intenco de Obama, la mondopolitiko pri nuklea senarmiĝo inverse streĉiĝis pro la malsukcesa traktado inter Usono kaj Rusio pri reduktado de nukleaj armiloj kaj pro la minacantaj nukleaj kaj misilaj testoj de Norda Koreio.

Kiu respondecis?

En majo 2016 Obama vizitis la urbon Hiroŝimo, detruitan de atombombo antaŭ 71 jaroj, kaj oferis florojn ĉe la cenotafo de la viktimoj. Notindas, ke ankaŭ tiam lin akompanis oficiro kunportanta valizon kun komunikilo por aprobi nuklean atakon. Plie lia parolado ĉe la cenotafo komenciĝis en jena stranga maniero:

„Antaŭ sepdek unu jaroj, en unu bela sennuba mateno, morto falis de la ĉielo kaj la mondo estis tute ŝanĝita. Fulma lumo kaj fajra murego detruis urbon kaj pruvis, ke la homaro posedas la rimedon por detrui sin.” Evidente, konsiderante la usonan popolopinion, ke atombombaj atakoj estis necesaj por pli frue ĉesigi la militon kaj savi la vivojn de centmiloj da usonaj soldatoj, Obama ambiguigis la aginton kaj respondecon pri la atombomboj, kiuj mortigis proksimume 200 000 civitanojn en Hiroŝimo kaj Nagasako.

Ĉu malpermeso?

Oni antaŭvidas malfacilaĵojn en la venonta diskutado kaj traktado de la konvencio en UN pro tio, ke preskaŭ ĉiuj landoj, kiuj posedas nukleajn armilojn, entute kontraŭas la diskutadon de tiu ĉi temo. La rezolucion proponis landoj kiel Meksiko kaj Aŭstrio, kiuj emfazis la malhumanecon de la nukleaj armiloj. El la naŭ nukleaj posedantoj, Usono, Rusio, Britio, Francio kaj Israelo kontraŭis, dum Ĉinio, Barato kaj Pakistano sindetenis. Norda Koreio forestis.

El 35 kontraŭantaj landoj, multaj estas milite alianciaj kun Usono, kiu sendis leteron al la membroj de Nord-Atlantika Traktato-Organizaĵo (NATO), admonante ilin malaprobi la proponon. Rezulte, ĉiuj NATO-anoj krom Nederlando kontraŭis. Estas menciinde, ke kontraŭis ankaŭ Japanio, kiu estas la unusola viktimlando de la atombomboj kaj tial ĉiam pretendas esti sincera proponanto de la mondo libera je minaco de nuklea milito.

ISIKAWA Takasi
Japanio

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.