Kial Le Pen povas venki?

Komence de la jaro aperis artikoleto en ĉi tiuj paĝoj (MONATO 2017/01, p. 8) proponanta hipotezon por klarigi nuntempajn politikajn fenomenojn, inkluzive de la neatendita elekto de Donald Trump kiel usona prezidanto. Mallonge, la ideo estas, ke homoj suferantaj en la kadro de sistema krizo sentas la bezonon de signifa ŝanĝo, almenaŭ en la okcidenta mondo. Kial do oni elektis Trump? Ĉar post la malapero de Bernie Sanders, li estis la ununura kandidato, kiu (laŭ siaj promesoj) alportos la deziratan ŝanĝon al la usonaj civitanoj.

La leciono, kiun oni devus lerni el tiu kazo, klaras: Se oni ne sukcesas konstrui progresemajn politikajn alternativojn, naciismaj kandidatoj (ne tro for de faŝismaj modeloj) daŭre atingos la povon en pli da landoj. Tiele, paŝon post paŝo la mondo alproksimiĝos al danĝera situacio, kiu zorgige memorigas al ni tiun de la 1930aj jaroj – ankaŭ tiam, almenaŭ parte, kiel konsekvenco de ekonomia kaj financa krizo.

Ĉu ekzistas espero?

Bonŝance, la lastaj jaroj alportis ankaŭ favorajn ekzemplojn, kiuj montras, ke fronte al aŭtoritatemaj politikistoj eblas antaŭenigi toleremajn fortojn. Tio okazis en Aŭstrio, kiam Alexander Van der Bellen, la kandidato de la Verda Partio, iĝis prezidanto de la lando je la fino de la ĉi-jara januaro. Sen tiu solida alternativo, la ĉefa eblo por atingi ŝanĝon estus pere de la ekstremdekstruloj de la Libereca Partio de Aŭstrio.

En Francio, preskaŭ ĉiu enketo vidas la Nacian Fronton kiel la plej voĉdonatan partion en la unua fazo de la printempa voĉdonado. Tamen, en la dua elektofazo ili certigas, ke tradicia kandidato (Fillon aŭ Macron, tiu ĉi lasta ŝajniganta esti io nova) superos Marine Le Pen. Simile al la analizo dum la usona elektada kampanjo, la plej granda parto de la (franca) socio ne havus deziron de signifa ŝanĝo, do fine ili elektos konservemulon.

Ĉu la analizo ne eraras?

La problemo estas, ke en Usono tiu analizo eraris. Multaj usonaj civitanoj reale volis iun malsaman ol la kutimaj politikistoj, kaj ili ne havis elekton alian ol Trump. Ĉu estos iu simila al Bernie Sanders en Francio? Fakte jes. Temas pri Benoît Hamon, kiu bazas sian politikan programon sur sociaj kaj ekologiaj proponoj. Tamen, same kiel Sanders, li havas subtenon nek de sia politika partio, nek de la plejparto de la amaskomunikiloj.

Ĉu oni certas, ke en Francio la nuna analizo ne eraras?

Javier ALCALDE
Barcelono/Florenco

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Javier Alcalde el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07