Restaŭri dentojn per praĉeloj

Britaj esploristoj identigis medikamenton, kiu ebligas regeneri la dentojn el la eno al la ekstero, malpliigante la neceson uzi artefaritajn enplantaĵojn.

Antaŭe oni utiligis tiun kuracilon dum klinikaj provoj, kiuj rilatis al la malsano de Alzheimer. Nun tamen ŝajnas, ke ĝi ja plibonigas la naturan dentan kapablon sin sanigi. Ĝi funkcias aktivigante praĉelojn ene de la dentpulpa centro. Ĉi tio okazigas, ene de la damaĝita areo, regeneron de la malmola dentino, kiu estigas grandan parton de ĉiu dento.

Dentino

Laŭ la sciencisto Paul Sharpe, ĉefaŭtoro de la esploro, la simpleco de ĉi tiu noviga metodo igas la koncernan medikamenton ideala kiel denta produkto, per kiu oni povas nature kuraci egajn kavojn, donante protektadon al la denta pulpo kaj kaŭzante samtempe la restaŭradon de la dentino. „Aldone la sukcesa utiligo de tiu kuracilo, kiun oni estis jam testinta dum klinikaj provoj koncerne la malsanon de Alzheimer, montras la realisman eblon, ke oni ĝin akiros kaj rapide plenumos tiuspecan traktadon ene de klinikoj”, precizigis Sharp, kiu interalie laboras ĉe la prestiĝa King's College (KCL) de Londono.

Praĉeloj

„Dum la traktado de profundaj kariaj lezoj estas ekspluatata nova biologia vidpunkto por restaŭri la dentojn: oni stimulas la naturan formadon de la dentino, kiu riparas damaĝojn per la mobilizado de praĉeloj kuŝantaj en la dentopulpo. Oni uzas kolagenajn bio-malkomponeblajn spongojn, klinike aprobitajn, por apliki dozojn de la medikamento Tideglusib. Tio helpas kaj akcelas la procezon, per kiu nature formiĝas dentino, ĝis plena restaŭrado de dento trafita de kario. La dentino anstataŭas la degraditan spongon, okazigante plenan kaj efikan naturan riparadon”, klarigas la respondeculoj de la enketo en la revuo Scientific Reports.

Ronĝuloj

Dum la testa periodo oni provis tiun metodon en ronĝuloj, atingante favorajn rezultojn. La aŭtoroj konkludis, ke Tideglusib estas kapabla krei dentan emajlon kaj naturforme plenigi la truojn kaj la kavojn. Ili opinias, ke la priskribita procedo povus anstataŭi multe da aliaj tradiciaj metodoj por kuraci dentojn.

Abscesoj

La Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) kalkulas, ke kvin miliardoj da homoj tutmonde spertas dentajn kariojn. „La doloroj, la dentaj abscesoj, la plurspecaj problemoj dum la maĉado, la falo de dentoj kaj la ekzistado de dentoj damaĝitaj aŭ senkoloriĝintaj havas gravajn sekvojn en la ĉiutagaj vivo kaj bonfarto de homoj”, substrekis Erik Petersen, kunordiganto de internacia programo pri la sano de buŝo kaj dentoj.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07