La nova redakta skipo

Karaj gelegantoj,

Post la subita pasintjara forpaso de Paul Gubbins la redaktistaro estis en ioma krizo. Gubbins ja redaktis pli ol la duonon de MONATO, nome la rubrikojn Politiko kaj Moderna vivo, kaj krome li kiel ĉefredaktoro kontrolis ĉiujn manuskriptojn. Paŭl Peeraerts tuj transprenis ĉiujn taskojn, sed estis ja klare, ke tio povas esti nur dumtempa situacio. La tasko de redakcia sekretario (kontroli la fluon de ĉiuj tekstoj inter redaktoroj, reviziantoj, grafikisto kaj presisto) estas jam sufiĉe temporaba kaj ne ebligas krome enhave ĉion kontroli.

Feliĉe en la unuaj tagoj anoncis sin Anna Löwenstein kiel redaktoro, sed ekde la komenco ŝi diris, ke ŝi nur provizore povas transpreni por savi MONATOn el la ĥaoso post tiu subita foriro de la ĉionfaranto Gubbins.

Ekde januaro Alexander Shlafer transprenis la redaktadon de la rubriko Politiko. Alexander ne estas novulo inter ni, ĉar li estis revizianto de nia revuo ekde la komencaj jaroj. Kiuj ne bone konas lin, povas relegi lian biografieton, kiu aperis en MONATO en 2003 okaze de la 25-jara ekzisto de MONATO: www.esperanto.be/fel/2003/007974.html.

La rubrikon Moderna vivo transprenis Norberto Díaz Guevara. Norberto estas novulo en MONATO, sed certe ne en Esperanto. Li jam verkis en Le Monde diplomatique en Esperanto, kaj la plimulto de la artikoloj, kiujn vi legis en la marta numero, estas redaktitaj de li.

Ĉar Alexander Shlafer „promociiĝis” de revizianto al redaktoro, la revuo bezonis plian revizianton. Inter pluraj kandidatoj estis elektita Manolo Parra, kiu parolas Esperanton ekde la jaro 1986 kaj estas leganto de MONATO ekde 2006.

Stefan Maul, la honora ĉefredaktoro, petis, ke Paŭl Peeraerts krome ekprenu la rolon de gvida redaktoro, por asisti la redaktorojn kaj por konservi la unuecan karakteron de la magazino.

Al ĉiuj, sendube nome de ĉiuj legantoj, fruktodonan kunlaboron!

pp

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07