Kolekti romiajn monerojn: fascina ŝatokupo

Dum kvin jarcentoj la regiono de la nuna Aŭstrio estis parto de la Romia Imperio. Ĉirkaŭ la jaro 16 antaŭ Kristo la tiama reĝlando Noricum [nórikum] aliĝis al la Romia Imperio. Dum la kvina jarcento la romia loĝantaro iom post iom retiriĝis kaj ĝermanaj triboj anstataŭis ĝin. Ne mirinde, oni hodiaŭ ofte trovas romiajn monerojn, ĉu hazarde, ĉu dum scienca elfosado fare de arkeologoj.

Kelkaj romiaj imperiestroj regis nur kelkajn monatojn. Gardistoj aŭ legianoj murdis ilin. Tamen ankaŭ tiuj ŝtatestroj kaj ilia edzino kaj infanoj aperas sur moneroj, kiuj estis ne nur pagiloj, sed ankaŭ propagandiloj kaj informiloj. Laŭ la moneroj imperiestro plej ofte nomiĝis Cezaro aŭ Aŭgusto. Post la morto li iĝis dio aŭ oni kondamnis lin kaj ĉie nuligis lian nomon.

Ĉirkaŭ la jaro 100 post Kristo la imperiestro Trajano konstruigis ŝoseon de Benevento al Brindisi (hodiaŭ en Italio). Sur la arĝenta monero denaro aperas la surskribo Via Traiana (Trajana strato) kaj sidanta virino, kiu simbolas tiun ŝoseon. Ŝi tenas radon kaj branĉon. Sur la alia flanko de la monero oni vidas la imperiestron Trajano. Se aperas ankaŭ romiaj ciferoj, ekzemple VIII por nia 8, oni povas ekzakte ekscii, en kiu jaro oni pregis la moneron. Ankaŭ aliajn okulfrapajn konstruaĵojn oni vidas sur la moneroj: templojn, pontojn, teatrojn.

Milionoj da moneroj

Antaŭ 2000 jaroj ne ekzistis pregomaŝinoj. Oni pregis permane. Unu persono metis metaldisketon el oro, arĝento aŭ alia materialo sur matricon, en kiu estis gravurita la portreto de la imperiestro. Dua persono tenis la matricon per tenajlo kaj tria per martelbato pregis la moneron (vidu la foton). Sur la supra flanko de la monero videblas ofte diino kun iu objekto enmane, aŭ la imperiestro parolanta antaŭ soldatoj, aŭ iu konstruaĵo. Skipoj laboris senĉese kaj produktis milionojn da moneroj dum unu jaro. Tial la prezo de bone konservita romia monero estas ofte nur 30 aŭ 50 eŭroj. Per unu pregilo oni pregis inter 1000 kaj 10 000 monerojn. Poste oni devis produkti novan pregilon. Ekzistas almenaŭ 100 000 diversaj tipoj. Pro la mana laboro ĉiu monero havas sian individuan aspekton.

Inflacio kaj trompo

Sub la regado de Trajano la Romia Imperio havis sian rekorde grandan teritorion. Ekde la 2a jarcento post Kristo romianoj ne plu povis ekspluati aliajn popolojn. Baldaŭ mankis oro kaj arĝento. La oraj moneroj daŭre estis el preskaŭ pura oro, sed la denaroj enhavis ĉiam malpli da arĝento. Sekvis inflacio. En la 3a jarcento la romia regno produktis kuprajn monerojn kun ekstere maldika tavolo el arĝento por trompi la popolon. Se oni ofte tuŝis kaj tenis la moneron enmane, la arĝento malaperis.

En Vieno eblas facile aĉeti romiajn monerojn. Ekzemple en decembro 2016 okazis la foiro Numiphil, kie 80 firmaoj ofertis poŝtmarkojn kaj monerojn. Ankaŭ la renoma aŭkciejo Dorotheum okazigas ĉiujare du aŭkciojn de moneroj. Kulmino de la aŭkcio en novembro 2016 estis monero kun la portreto de la imperiestro Julio Cezaro (murdita en la jaro 44 antaŭ Kristo). Ĝi kostis 22 000 eŭrojn.

Walter kaj Renate KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 11, p. 26.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter kaj Renate Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07