Fulmrapida maratono

La maratono estas sendube la plej populara longdistanca kurkonkurso en la malpeza atletiko. Ĝia nomo devenas de la urbeto Maratono en Grekio (helene: Marathon), kie, en la jaro 490 a.K., la atenanoj venkis en batalo kontraŭ la persoj. Laŭ iu legendo heroldo tiam kuris portante al Ateno la mesaĝon pri la venko en Maratono. Li kovris distancon de ĉirkaŭ 40 kilometroj kaj, tuj post sia alveno, terenfalegis kaj mortis. Ekde 1896, kiam la unuaj Olimpiaj Ludoj de la moderna erao denove okazis en Ateno, maratono estas neellasebla fako en la programo de la ludoj. Tiujare, la greko Spiridon Louis gajnis la unuan olimpian maratonon en 2 horoj, 58 minutoj kaj 50 sekundoj.

Olimpia stadiono

Dum la Olimpiaj Ludoj de 1908 en Londono la Internacia Amatora Atletika Federacio fiksis la regulojn de la maratono, kiuj validas ĝis nun. Oni decidis interalie, ke la distanco de la tiama maratono, kiu komenciĝis ĉe la kastelo Windsor kaj finiĝis en la olimpia stadiono (entute 42 195 metroj), estu la oficiala longeco de la kurado. Alia grava regulo tiuokaze decidita estis, ke la maratona kurvojo devas finiĝi en la sama loko, kie ĝi komenciĝas, por nuligi eventualajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn kaŭzatajn de vento kaj (mal)supreniroj laŭ la kurvojo. La maratono de 1908 estis gajnita de la usonano Jonny Hayes en 02:55:18 kaj, kiam la reguloj kaj la distanco estis oficiale fiksitaj, tiu fariĝis la unua oficiala monda rekordo.

Furora tempo

La lasta monda rekordo estis atingita de la kenjano Dennis Kimetto la 28an de septembro 2014 en Berlino. Li kompletigis la laŭlegendan distancon en la furora tempo de 02:02:57. Kompare kun la unua rekordo de la jaro 1908, temas pri plibonigo je ĉirkaŭ 52 minutoj en la tempodaŭro de 106 jaroj. La granda demando, kiu nun okupas ĉiujn maratonŝatantojn, estas: ĉu eblas plenumi maratonon en malpli ol du horoj? Preskaŭ ĉiuj opinias, ke la demando ne estu „ĉu”, sed „kiam”. Unuavide la afero estos tre malfacila: la hodiaŭa rekordo ja devus esti superita je 2 % kaj ĉiu kilometro devus esti elkurita je 4,2 sekundoj pli rapide. Tio signifas, ke nepras kuri je la mezuma rapideco de 21,1 kilometroj hore, kio estas ege malsimpla. Por meti tion iomete en perspektivon: la verkanto estas veterana atleto, kiu lastatempe plenumis la duonmaratonon en 1:43:24; tio estas, je la averaĝa rapido de 12,2 kilometroj hore, iom pli ol duono de la rapido bezonata por kompletigi maratonon en malpli ol 2 horoj.

Eksponenta funkcio

Ĉiuj mondaj rekordoj (de la unua en 1908 ĝis la lasta en 2014) estas resumitaj en la aldonita tabelo. La rekordaj tempoj kaj la jaroj, en kiuj ili estis atingitaj, estas grafike prezentitaj en la figuro. La solida linio montras la kalkulitan tendencon de la rekordaj tempoj tra la jaroj. Ĝi reprezentas eksponentan funkcion. Praktike tio signifas, ke la progreso de la rekordoj iĝos pli kaj pli malrapida kun la pasado de la jaroj. La funkcio, laŭ kiu la linio iras, prognozas, ke tempo sub du horoj (1:59:59) unuafoje povus esti atingita ĉirkaŭ la jaro 2051. La malprecizeco de la prognozo estas proksimume +/- 12 jaroj. Do, se la rekordoj evoluas samkiel dum la pasintaj jaroj, iu rekorda tempo sub la limo de du horoj estus plej optimisme atingebla ĉirkaŭ la jaro 2039. Pli frua atingo eblus nur, se la antaŭaj kondiĉoj kaj la deirpunktoj por la atingo de tiu rekordo ŝanĝiĝus.

Rekorda provo

Jen precize kion celas iniciato nomata Sub2. Temas pri ambicia, multdisciplina kaj noviga maratonkura projekto, en kiu ĝis nun 23 entreprenoj, universitatoj kaj sportaj organizaĵoj kunlaboras. La celo estas kurigi maratonon, helpe de scienca programo, en malpli ol du horoj ene de la venonta jarkvino. La scienca programo baziĝas sur internacia esploro fare de sciencistoj, atletoj kaj industriaj partneroj. Oni ekspluatas la lastajn komprenojn el ŝlosilaj kampoj, kiel ĉelbiologio, genetiko, nutrado, biomekaniko, trejnado, meteologio, psikologio ktp. Cetere, la projekto celas la kreadon de unika heredaĵo de sendopa sporto, fokusiĝanta al pintaj kuradaj atingaĵoj. Taŭgaj atletoj estos identigataj, trejnataj kaj preparataj por longdistancaj vetkuradoj kaj, fine, por la rekorda provo.

Genetika profilo

Por tiu estas bezonata malvarmeta vetero (de 5 ĝis 10 celsiaj gradoj) kun tre malmulte da vento kaj meza aerpremo. La kurvojo devas esti plata kun nemultaj voj-kurboj. Oni bezonas la ĉeeston de elstare trejnitaj kaj optimume kunlaborantaj „leporoj” (kuristoj, kiuj „trenas” la rekordulon kurante antaŭ li kaj ŝirmas kontraŭ la vento kaj la aera rezisto) laŭ la tuta kurvojo. Laŭ niaj nunaj scioj, la rekordulo estos viro kun favora genetika profilo (tian profilon oni ankoraŭ devas eltrovi) kaj malgranda korpo. Li devas havi elstaran kuran ekonomion kaj devas esti sperta pri grandaj altitudoj kaj rimarkinda fizika aktiveco. Tre verŝajne tiu venos de orienta Afriko.

Komputilaj modeloj

La projekto estas dividita en plurajn, pli-malpli klare priskribitajn, esplorkampojn. La esplorkampo „Datum-mastrumado kaj bio-informadiko”, ekzemple, celas la estigon de efikaj komputilaj modeloj por la kolektado, purigado, integrado kaj stokado de ĉelbiologiaj kaj genetikaj datumoj el estintaj kaj estontaj esploroj. En la nutra kampo oni intencas disvolvi individuigitajn nutrajn strategiojn, kiuj estas optimumigitaj por ĉiutaga konsumo, inkluzive de la detala konsumo antaŭ kaj post la trejnado kaj vetkurado. La nutraĵoj konsistos el precizaj kvantoj de karbonhidratoj, proteinoj, vitaminoj, mineraloj kaj aliaj mikronutraĵoj.

Cetere, estos determinataj la optimuma divido de la nutraĵoj inter likvoj kaj solidaĵoj kaj la optimuma tempo de ilia enbuŝigo. Koncerne biomekanikon, la projekto celas la monitoradon kaj modeladon de la mekanismoj de la kurmaniero kaj de la reakciaj fortoj de la grundo: ĉio ĉi por maksimumigi la kuran rapidecon.

Muskola laceco

Oni cetere celas plenumi esploron pri la influo de la maksimuma aerobia kapacito (la maksimuma ĉiuminuta kvanto de oksigeno, kiun atleto kapablas bruligi), pri la korpa dimensio kaj pri termoregulado, kura ekonomio kaj konsumado de energio. Rilate al trejnado oni celas disvolvi kaj efektivigi individuigitajn preparadon kaj konkursan strategion. Aliflanke estos difinitaj inteligentaj trejnad-metodoj, kiuj uzos modernajn rimedojn, kiel satelitaj navigadaj sistemoj, apud aliaj metodoj por akcelmezurado kaj por monitorado de la korritmo. Ĉar la temperaturo estas unu el la ĉefaj antaŭkondiĉoj por bona kurado, oni intencas analizi la temperaturrilatajn kondiĉojn en antaŭaj maratonvojoj per datumoj devenantaj de satelitoj kaj de teraj stacioj.

Fine, oni celas la havigon en reala tempo, dum vetkuradoj, de informoj pri la temperaturaj kondiĉoj laŭ la maratonvojo per nova, disvolvigenda, aplikaĵo. Koncerne psikobiologion, oni esploros la rilaton inter la fizikaj respondoj, kiam oni kuras maratonon je alta rapideco, kaj la rezultantajn psikajn respondojn, kiel la mensa streĉiteco. La esplorotaj fizikaj respondoj estas interalie la korbatfrekvenco kaj ĝia variado, la spirfrekvenco kaj la sanga koncentriteco de laktata acido (ĝenerale uzata kiel indikilo de muskola laceco).

Dopado

Unu el la plej gravaj celoj de la projekto estas la antaŭenigo de „pura” altkvalita maratonkurado sena je dopado. Pro tio, la atletoj estos edukataj tiurilate, kaj regulaj kontroloj pri dopado estos efektivigataj per analizo de la sango kaj urino. La kontroloj estos plenumataj laŭ la regularo de la Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj (IAAF) kaj konsistos el kutimaj landaj kontroloj kaj aldonaj ekzamenoj fare de la prizorgantoj de la projekto mem. La specimenoj estos ankaŭ stokataj por estonta kontrolado.

Konkurenco

Sed sin movas konkurenco. Antaŭ nelonge evidentiĝis, ke estiĝis ankaŭ aliaj projektoj. La entreprenoj Adidas kaj Nike komencis antaŭ ĉirkaŭ 2 jaroj, en plena silento, siajn proprajn similajn projektojn. La projekto de Nike, nome Breaking2, kies buĝeto estas taksata je ĉirkaŭ 30 milionoj de dolaroj, estis oficiale anoncita fine de 2016. Ĝiaj celoj ŝajnas esti iom pli konkretaj ol tiuj de „Sub2”. Tri mondfamaj atletoj estis dungitaj por la rekorda provo: la kenjana olimpia ĉampiono Eliud Kipchoge [kipĉoge], Lelisa Desisa el Etiopio kaj Zersenay [zersenaj] Tadese el Eritreo. La teamo provos plenumi la distancon en malpli ol du horoj jam en majo 2017. La loko de la provo estas ankoraŭ sekreta. Eble ĝi situos en iu seka sala ebeno sub mara nivelo. Oni atendas, ke la kompanio intencos unue plenumi la distancon laŭ rekta kurvojo (kies komenco kaj fino, male ol en la oficiala regularo, ne koincidos), do sen oficiala rekordo, kaj ke nur poste oni klopodos atingigi oficialan rekordon ĉe laŭregula kurvojo. Oni atendas, ke la unuan provon faros Eliud Kipchoge.

Pliaj informoj troveblas ĉe http://www.sub2hrs.com/ (angle), https://eo.wikipedia.org/wiki/Maratono (en Esperanto) kaj http://news.nike.com/news/2-hour-marathon (angle).

Jean-Jacques WINTRAECKEN
korespondanto de MONATO en Nederlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jean-Jacques Wintraecken el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07