Katoj estas tiom inteligentaj kiom hundoj

Japanaj sciencistoj asertas, ke la katoj estas verŝajne tiom inteligentaj kiom la hundoj, pro tio, ke ambaŭ atingas similajn rezultojn dum apartaj testoj pri memoro. La esploro, kadre de kiu estis uzataj 49 tiaj dombestoj, pruvis, ke la katoj ne forgesas kelkajn agrablajn spertojn rilate al specifaj okazaĵoj – ekzemple kio estas ilia preferata manĝaĵo –, same kiel la hundoj faras. Oni nomas tiun tipon de memoro epizoda memoro.

La japana psikologo Saho Takagi, laboranta en la universitato de Kioto, klarigis, ke la katoj, ĝuste kiel la hundoj, povas memori unuopajn pasintajn spertojn, kio povas implici, ke ili havas epizodan memoron interalie similan al tiu de la homoj.

Konscio

„Tiun memorkapablon oni povas rilatigi kun la introspekta funkcio de la menso: el la esploro ja rezultas la ekzisto de iu tipo de konscio ĉe la katoj mem”, certigis la azia fakulo. „Interese estas, ke ili povas efektive ĝui la memoron pri estintecaj spertoj, kiel faras la homoj”, li aldonis. La japana skipo testis ĉe 49 katoj ilian kapablon ne forgesi, ekzemple, en kiu inter pluraj ujoj ili antaŭe manĝis. La esploristoj malkovris, ke felisoj povas reteni informojn, ekzemple kiu el la ujoj enhavis nutraĵon kaj kie tiuj ujoj sin trovis antaŭ 15 minutoj. Ankaŭ tio ĉi sugestas, ke katoj efektive havas epizodan memoron.

Grimacoj

La sciencistoj komprenigas, ke la katoj ja povas memori aferojn dum multe pli da tempo ol tiu de la ne longdaŭra testa periodo. Ili asertas, ke tiuj dombestoj povas egali la hundojn ĉe kelkaj mensaj testoj, kiuj inkluzivas la respondon al specifaj homaj grimacoj, vizaĝaj esprimoj kaj emocioj.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 12, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07