Asteroido tanĝis la teron

La rusa televida kanalo RT (Russia Today, Rusio hodiaŭ) sciigis, ke iu asteroido, kun kalkulebla diametro de 11-34 metroj, alproksimiĝis rimarkinde al la tero komence de 2017, pasante je distanco duona de tiu ekzistanta inter nia planedo kaj la luno.

La asteroido, kiu la 9an de januaro 2017 flugtuŝis la teron je la 7:47 matene (laŭ la orient-usona tempo), estis unue detektita de usonaj sciencistoj el la universitato de Arizono, laborantaj pri la projekto CSS (Catalina Sky Survey) nur du tagojn antaŭe. Tiu asteroida tipo apartenas al t.n. potenciale danĝeraj objektoj. Laŭ la fakuloj, la asteroido 2017 AG13 moviĝis kun la rapido de 16 km/s; ĉi tio malfaciligis ĝian detektadon per teleskopo.

Kosmoŝipo

La tero (kaj precipe ĝiaj loĝantoj) ŝajne ne tiel pretas, kiel oni dezirus, alfronti la ekaperon de asteroidoj, kiuj alproksimiĝas al nia planedo. Pri tio atentigis sciencisto de la usona kosma agentejo NASA, laŭ kies opinio la fabrikado de ĉas-raketo kaj de observa kosmoŝipo povus evitigi la katastrofojn, kiujn kuntrenus eventuala kolizio inter la tero kaj unu el tiuj (fojfoje neantaŭvideble) aperantaj objektoj.

Eksplodaĵo

Oni verŝajne memoras, ke meze de februaro 2013 en la sudo de Rusio meteorita eksplodo okazinta en la stratosfero skuis la uralan regionon. NASA certigis, ke la forto de tiuj koliziaj ondoj egalis la eksplodon, kiu estus provokita de 500 kilotunoj da eksplodaĵo. Meteorito larĝa 20 metrojn tiam diseriĝis, kontaktiĝante kun la tera atmosfero, super la rusa urbo Ĉelabinsk. Ĉirkaŭ 1500 personoj estis vunditaj. Iel ajn, la kolizia ondo damaĝis kelkajn konstruaĵojn en la koncerna areo.

Kunpuŝiĝo

La kosma agentejo de Usono anoncis, ke pli ol 90 elcentoj de potenciale danĝeraj objektoj kun dimensio de pli ol kilometro pasintaj proksime de la tero estis detektitaj. Laŭ la sama fonto, ĝis januaro 2017 oni detektis entute 15 451 asteroidojn pasintajn en la ĉirkaŭaĵoj de la tero: ĉirkaŭ 1766 inter ili estis klasifikitaj kiel potenciale danĝeraj objektoj (kiuj, alivorte, ne estus tute detruitaj de la kunpuŝiĝo kun la tera atmosfero, se ili estus direktitaj ĝuste al nia planedo, kaj falus surteren kaŭzante damaĝojn kaj riskojn por la homa vivo).

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07