Ĉu kapitalismo povos pluvivi?

Ĉe la sojlo de la jaro 2017 malklaraj faktoroj pri la perspektivo de la monda ekonomio maltrankviligas la homojn. La briteliro, Trump-politiko, ĉina ekonomio ... povos ekflamigi novan ekonomian ĥaoson. Tamen, nun ne temas pri cikla fluktuado de konjunkturo, sed pri iu historia, struktura krizo de la kapitalismo. Alivorte, temas pri demando, ĉu kapitalismo havas pluan daŭripovon?

Tutmonde malaltaj interezoj

Iuj ekonomikistoj rigardas la 70ajn jarojn de la 20a jarcento kiel la komencon de granda struktura ŝanĝo, eĉ nomante ĝin „intereza revolucio”. En 1974 la rendimento de ŝtataj dekjaraj obligacioj en Britio kaj Japanio kulminis je 14,2 % kaj 11,7 % respektive. Tiu de usonaj dekjaraj obligacioj atingis la kulminon je 13,9 % en 1981. Post tiam interezoj de la evoluintaj kapitalismaj landoj daŭre faladis. Ĉe la fino de 2016 rendimentoj en Britio, Japanio, Germanio kaj Usono estis 1,240 %, 0,045 %, 0,177 %, 2,446 % respektive.

Kion tiu fenomeno de tutmonde malaltaj interezoj signifas? Makroekonomike, intereza rendimento estas sama kiel profitkvoto. Do, longdaŭra malalta interezo ĉirkaŭ aŭ sub 2 % signifas, ke industria kapitalo, same kiel mona kapitalo, ne povis trovi lukran ŝancon por investi.

Evoluintaj landoj centre, aliaj rande

La perdo de ŝancoj aŭ lokoj, kie kapitalo de la evoluintaj landoj estas ekspluatata kaj plimultiĝas, devenas de la fakto, ke malaperis geografiaj spacoj aŭ „randoj”, kiuj fakte estis kolonioj kaj „la tria mondo”. Historie la evoluintaj landoj surbaze de la distingo inter „centro” kaj „rando” provizis sin per malmultekostaj materialoj, manĝaĵoj kaj energiresursoj el la randoj, kaj vendis produktaĵojn al la randoj. La abunda profito enfluinta estis distribuita ankaŭ al la laboristoj, kiuj formis stabilan mezan tavolon de la socio kaj kolonon apogantan demokration en multaj landoj. Tiu meza tavolo kun sufiĉa enspezo subtenis la altan kreskon de la ekonomioj.

Oni povas simboligi per la usona malvenko de la vjetnama milito en 1975 kaj la du petrolokrizoj en 1973 kaj 1979 la malaperon de la premisoj de la ekzisto de la rando. Finiĝis la epoko de malmultekosta energio pro la sendependiĝo de kolonioj kaj la reakiro de suvereneca povo sur energiprodukto fare de resursoriĉaj landoj.

Alfrontante la malaperon de la rando, la evoluintaj landoj, konscie aŭ nekonscie, provis krei novan randon en kaj ekster siaj landlimoj. Ekzemple, Usono ekde la komenco de 1970aj jaroj kreis virtualan financan spacon, kie financaj institucioj kaj investantoj absorbas monon el la mondo uzante elektronikan teknologion. Rezulte la profito de la financistaro en 2002 okupis 30,9 % de la profito de la tuta industrio en Usono, dum en 1984 estis nur 9,8 %. Usonaj financaj institucioj ankaŭ kreis subprime-merkaton, alispecan randon, kie ili ekspluatis altriskajn personojn kun malgranda enspezo donante al ili dom-hipotekajn kreditojn, kio kaŭzis tutmondan financan krizon en 2007-2008.

Ne nur mondskale

En Eŭropa Unio nova rando ŝajne estas orientaj kaj sudaj landoj kiel Grekio kaj Kipro, dum Germanio kaj Francio kun firma ekonomia hegemonio situas en la centro. Krome en multaj EU-landoj troviĝas enlandaj randoj, konsistantaj ĉefe el enmigrantaj laboristoj. En Japanio, kiu havas nek eksteran randon, nek enmigrantojn, estas preskaŭ same: la distingo inter la centro kaj la rando estas divido inter regulaj dungitoj kaj neregulaj, portempaj dungitoj, kiuj nun konsistigas ĉirkaŭ 40 elcentojn el la tuta laboristaro.

Nun evidentiĝas, ke en ĉiuj evoluintaj landoj estiĝis kaj senĉese grandiĝas novaj centroj kaj novaj randoj, kio montras novan dividon aŭ krevon inter havantoj kaj nehavantoj, venkintoj kaj venkitoj. En evoluantaj landoj kaj eks-socialismaj landoj la situacio estas simila: en la unuaj la strukturo de la centro-rando estas de la komenco instalita kaj ligita al tiu strukturo de evoluintaj landoj. En la lastaj, ŝtataj kapitaloj estis rabitaj kaj uzataj por konstrui tian strukturon.

Fiaj sekvoj de la tutmondiĝo

La tutmondiĝo, nome libera moviĝo de homoj, varoj kaj kapitaloj, estas unuflanke provo anstataŭigi la malaperantajn centro-randajn rilatojn per la novaj rilatoj, kaj aliflanke provo glate funkciigi kaj teni sistemon de „aĉeti malaltpreze kaj vendi altpreze” por ĉefe multnaciaj entreprenoj. Tiamaniere tiuj entreprenoj kaj la financistaro kolektas kaj akumulas profiton en- kaj ekster-lande. La sekvo de la tutmondiĝo estas, ke nura unuelcenta tavolo de riĉuloj akaparas 48 % de la monda riĉaĵo. En evoluintaj landoj la mezaj tavoloj disiĝas en du: la plimulto de la laboristoj faladas en la suban tavolon. En evoluantaj landoj la mezaj tavoloj apenaŭ komencas formiĝi. Ĉiuokaze, malapero de solidaj mezaj klasoj, kiuj subtenas solidan konsumadon kaj demokration kondukos ekonomike al manko de postulado kaj socie kaj politike al maltrankvilo kaj malstabileco de la socio. Verŝajne moderna kapitalismo mem subfosas la bazon, sur kiu ĝi staras.

Jam estiĝis protestoj kaj movadoj kontraŭ tutmondiĝo kaj avara konduto de kapitaloj. Ĉu kapitalismo povos revizii sian direkton kaj pluvivi? Kion politikistoj, ekonomikistoj kaj registaroj faru? Evidente, la plej grava politiko por savi kapitalismon estas redisdivido de enspezoj inter havantoj kaj nehavantoj. Sed nuntempe ili ŝajne agadas male: la registaroj helpas havantojn laŭ ŝtatsocialismo, sed forlasas nehavantojn laŭ novliberalismo.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07