Revolucia verkisto

Antaŭ 200 jaroj naskiĝis Jozef Miloslav Hurban, unu el la plej notindaj figuroj de la slovaka nacia historio. Dum kelkaj jardekoj Hurban okupis gvidan pozicion en la slovaka nacia kulturo kiel poeto, verkisto, politikisto, ĵurnalisto, publicisto, redaktoro, eldonisto kaj lingvosciencisto. Laŭ iuj li estis rimarkinda revoluciulo, kiu gvidis la nacirevivigan movadon; laŭ aliaj li estis nur poeto kaj verkisto kun revoluciaj ideoj. Kie kuŝas la vero?

Lernado

Hurban naskiĝis la 19an de marto 1817 en la slovaka vilaĝeto Beckov (ĉ. 110 km norde de la ĉefurbo Bratislavo) en familio de evangelia pastoro. Li studis teologion en Bratislavo kaj en Germanio. Post siaj studoj li komencis labori kiel evangelia vikario kaj pli malfrue kiel pastoro en la malgranda urbo Brezová pod Bradlom kaj la vilaĝo Hlboké, kie li en 1888 mortis en la aĝo de 71 jaroj kaj kie li estas entombigita.

Revolucio

Hurban rifuzis privilegiojn de la nobelaro kaj postulis suverenecon por la slovaka nacio. Al li imponis la batalo por la ŝanĝiĝo de la cirkonstancoj, por la sociala kaj nacia libereco. Li formulis la postulojn de la slovaka nacio (1847), estis aktiva en la slava kongreso en Prago (1848), organizis volontulojn kaj volontulajn grupojn por la slovaka nacia revolucio (1848-49), sed post ĝia sufokiĝo li estis persekutata de la polico. En sekvantaj jaroj li agadis precipe por la defendo de la slovaka eklezio kontraŭ hungarigado. Li eldonadis la revuon Ekleziaj leteroj (Cirkevné listy) kaj estis redaktoro de la revuo Slovakaj rigardoj (Slovenské pohľady), en kiu li klarigis precipe la politikan vivon de Slovakio.

Literaturo

Kun la famaj slovakaj verkistoj Ľudovít Štúr [ludovit ŝtur] kaj M. M. Hodža [hodĵa] li oficialigis la dialekton de la centra Slovakio kiel la literaturan slovakan lingvon (1843).

Hurban estis literature tre aktiva, kaj la nacia libereco estis la gvida motivo de liaj verkoj. Li verkis poemojn, vojaĝpriskribojn, raportaĵojn, novelojn, historian prozon. Sed la arta talento de Hurban realiĝis precipe en prozo. Famaj estas noveloj kiel La nuntempo kaj bildoj el la vivo en Tatroj, De Silvestro ĝis Epifanio, la romano Vaganta apotekisto kaj la plej ampleksa romano Gottšalk, kiu temas pri la perforta disvastigo de kristanismo inter la slavoj apud Balta Maro.

Hurban havas honoran lokon en la historio de la slovaka literaturo kaj de la nacireviviga movado. Liajn agadojn rememorigas en Slovakio monumentoj, stratnomoj kaj diversaj publikaĵoj. En 1948 la slovaka urbonomo Stará Ďala ŝanĝiĝis al Hurbanovo omaĝe al la verkisto. Ankaŭ malgranda asteroido de la asteroida zono, kiu estis malkovrita en 1983 de la slovaka astronomo Milan Antal, havas la nomon 3730 Hurban.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07