Viroj kaj virinoj perceptas malsame

Ĉiu persono „kaptas” la mondon ĉirkaŭ si propramaniere, ja malsame ol la ceteraj uloj. Tio verŝajne okazas pro kelkaj fiziologiaj kaj genetikaj varioj. Laŭ italaj fakuloj eblas, ke ĉi tiuj diferencoj inter unu homo kaj la alia havas rilaton ankaŭ al onia sekso. La tiel nomataj sensoraj sciencoj penas kompreni la fundamentojn de tiuj malsamaj perceptaĵoj, provante klarigi la manieron, kiel la diversaj stimuloj alvenantaj al oni – per gusto, flarado, vidpovo, aŭdado, tuŝo – estas poste prilaborataj de la homa cerbo, tiel ke ĝi puŝas virojn kaj virinojn al apartaj elektoj.

Chiara Medoro [kjara medoro], el la itala Instituto pri Biometrologio (Ibimet), asertas, ke, enkadre de la kompleksaj kaj logaj fenomenoj koncernantaj la esploradon pri sensoj, oni ofte alfrontis la individuajn perceptaĵojn, kiuj estas ligitaj kun onia sekso. Kadre de la projekto Invecchiamento (Maljuniĝo), la esploristoj de Ibimet konstatis, ke rilate al nutraj preferoj virinoj ja emas elekti manĝaĵojn pli sanajn (aŭ kun malpli da kalorioj). La perceptaj diferencoj, kiuj povas konduki onin al diversaj elektoj, havas genetikan kaŭzon.

Hormonaj ŝanĝoj

Interesa ekzemplo estas la kapablo distingi la amaran guston de 6n-propiltiouracilo, pli kutime nomata Prop. La uloj, kiuj submetis sin al ĉi tiu kurioza ekzameno, estis anglalingve difinitaj respektive „super-tasters” (ekstreme sensivaj pri la kombinaĵo), „medium-tasters” (mezume sensivaj) kaj „non-tasters” (ne sensivaj). Inter virinoj, aparte abundas la „super-tasters” (tio estas homoj pli sensivaj pri la amara saporo); kaj ĉi tio klarigas, laŭ la esploristoj, la inan tendencon esti altirataj de nutraĵoj riĉaj je sukero. Ŝajnas, ke ĉi tia kapablo estas influata de hormonaj ŝanĝoj, kiuj igas la virinojn pli sensivaj tiurilate ol la viroj.

Aromaj fruktoj

Ibimet nuntempe esploras ĉi tiujn kaj similajn aspektojn enkadre de projekto nomata Italian-Taste (Itala gusto), kiu implicas pli ol dudekon da lokaj universitatoj/esplorcentroj. Ĝis nun partoprenis la koncernan testadon pli ol 1200 personoj: en la venonta jartrio, oni tamen planas atingi 6000 individuojn. Laŭ studo efektivigita en Aŭstralio, la virinoj identigas pli bone (kaj tial evitas) la akran kaj la salan gustojn. El esploroj pri fruktoj, rezultis fakte, ke ili ŝatas precipe tiujn plej aromajn kaj dolĉajn; male, al ili ne tre plaĉas la gusto acida, kia estas tiu de oranĝo. La viroj? Ili siaflanke estas aparte zorgaj pri la aspektoj de maĉado.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07