Alternativaj veturiloj plimultiĝas

La transporta fako plu estas karakterizata de la precipa uzado de veturiloj, kiuj estas vivtenataj per fosiliaj brulaĵoj: ĉi tiuj ja ebligas altajn povojn, sed aliflanke estas ankaŭ treege poluaj. Ŝajnas tamen, ke nun io ŝanĝiĝas, danke al kreskantaj konscio kaj kompreno de la homoj, ke ĉi tiaj brulaĵoj estas rimedo dumtempa kaj limigita. Iutage ili nepre finiĝos, kaj cetere oni ne forgesu, ke ili devenas, en multaj okazoj, de landoj kun forta politika malstabileco.

„La progresigo de transportaj teknologioj kapablaj garantii elteneblan moveblon estas pli kaj pli rimarkinda el socio-ekonomika kaj scienca vidpunktoj”, klarigas Ottorino Veneri, esploristo el la Instituto pri Motoroj de la itala CNR (Nacia Esplora Centro). La hibridaj (termikaj/elektraj) veturiloj jam hodiaŭ konsistigas relative kredindan alternativon je la tradiciaj. Fakte la poluaj eligoj kaj la konsumoj de brulaĵo, asociataj kun la kombinita agado de la du propulsiloj, estas pli altaj nur ol tiuj de veturiloj kun motoro ekskluzive termika.

Akumulatoroj

En la nuna periodo, se oni observas la ciferojn de la itala aŭto-merkato, konstateblas, ke tiu de la hibridaj aŭtoj estas tamen fako ankoraŭ ne aparte populara. En 2015 estis venditaj nur 25 000 tiaj aŭtoj, sed, se oni analizas la vendojn okazintajn en la pasintaj jaroj, noteblas, ke iliaj merkataj kvotoj montras daŭran kreskon: oni ekzemple pasis de 0,14 % en 2007 al 1,6 % en 2015. Kial tamen estas tiom malrapida la komerca disvolvo de la hibridaj kaj de la 100 % elektraj veturiloj? La ĉefa kaŭzo estas la ankoraŭ nekontentiga povo de la akumulatoroj, kiuj estas la energia rezervujo de la veturiloj. Poste oni konsideru la longan tempodaŭron bezonatan por ilia reŝargado kaj ĝenerale la altan koston de tiaj aparatoj. La lastatempa ekapero de litiaj akumulatoroj ekigis novan generacion de hibridaj kaj elektraj veturiloj, kun kostoj kaj povoj ĉiam pli kompareblaj kun tiuj de la tradiciaj veturiloj.

Perspektivoj

La alternativaj veturiloj plejparte antaŭvidas la eblon reŝargi la akumulatoron eĉ pere de la elektra hejma reto aŭ de iuj apartaj reŝargostacioj: tio ĉi garantias altajn nivelojn de aŭtonomio por elektraj veturiloj kaj samtempan malaltiĝon de la proviz-kostoj. Post la analizo de la diversaj ebloj pri estonta disvastigo de hibridaj veturiloj, oni atentigas, ke ilia merkata kvoto iompostiome kreskos (probable je 15 %) ĝis la jaro 2030. La kapilara pliiĝo de taŭgaj reŝargaj ejoj, kiuj ebligos reprovizi veturilojn rapide kaj efike, influos la decidon de la aĉetantoj de tiaj aŭtoj, kuntrenante – laŭ la plej optimismaj analizantoj – la atingon ĉe hibridaj veturiloj, de 40-procenta kvoto en 2030: ĉi tio malfermos sendube realismajn perspektivojn pri efektiva populariĝo de veturiloj kun 100 % elektra propulsado; ĉio ĉi en iu sufiĉe proksima estonteco.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07