La nederlanda: ĉu nana akademia lingvo?

La angla lingvo senĉese almarŝas al la nederlandaj universitatoj: fakte, nuntempe oni komplete instruas anglalingve pli ol duonon de la haveblaj studkursoj. La nederlandlingvaj programoj? Ili pli kaj pli maloftas, precipe koncerne magistrajn studojn. Ĉu temas pri nehaltigebla evoluo? Ĉu la nederlanda baldaŭ iĝos nana lingvo en la universitataj rondoj? Ĉu „Master of Arts” sonas pli mojose ol la nacilingvaj vortoj por „licenciulo” aŭ „magistro”?

Gazeto

Esploro efektivigita de la nederlanda gazeto Volkskrant (Popola Gazeto) kaj aperinta en la pasinta aŭgusto evidentigis, ke, en la universitata jaro 2016/2017, 60 elcentoj de la 1632 studprogramoj proponataj de la entute 14 nederlandaj universitatoj estos plene instruataj anglalingve. Oni cetere supreniras al pli ol 70 % en la okazo de la magistraj programoj, dum preskaŭ 20 % el la bakalaŭraj studentoj ĉi-jare studas anglalingve. Tri nederlandaj universitatoj eĉ proponas nur anglalingvajn magistrajn programojn. Sekve de tio en tiuj ĉi medioj la angla jam fariĝis praktike la ĉefa lingvo.

Angliĝo

Multaj amas-studoj, kiel tiuj pri ekonomio kaj juro, ja plu estas proponataj nederlandlingve. Sed, ekzemple, la Universitato Radboud de la nederlanda urbo Nimego komencis proponi ekde septembro 2016 la (ne malpli amasan) studon de psikologio – opcie – en la angla. En la lastaj jaroj la universitatoj starigis novajn 100 % anglalingvajn programojn kaj samtempe angligis kelke da iamaj nederlandlingvaj programoj. Krom la universitatoj, ankaŭ la altlernejoj ŝajnas ĝenerale angliĝi. Oni pensu, ke 15 elcentoj de iliaj studkursoj estis anglalingvaj en 2013. Plej verŝajne tiu kvanto intertempe plialtiĝis.

Studkotizoj

Per la propono de anglalingvaj programoj ĉiu universitato esperas plibonigi la propran sciencprestiĝan kaj konkurencan pozicion en la internacia universitata „areno”. Krome la anglalingvaj programoj altiras eksterlandajn studentojn, kiuj pagas pli altajn studkotizojn ol iliaj lokaj kunuloj. Aldone, la enfluo de alilandaj studentoj kompensas la malkreskon de la enlandaj, kiu okazis en la lastaj jaroj (precipe ĉe la landlimaj regionoj). Jen la vera kialo de la angligo de la institutoj. La universitatoj kaj la altlernejoj tamen asertas, pere de siaj organizaĵoj VSNU (Asocio de Kunlaborantaj Nederlandaj Universitatoj) kaj Unuiĝo de Altlernejoj, ke anglalingvaj instruado kaj studado estas necesa kondiĉo por (kiel eble plej bone) prepari la studentojn al internaciaj/sciencaj karieroj.

„Karbo-angla”

Pluraj studentoj, samkiel profesoroj, tamen kontraŭas la almarŝon de la angla al la nederlandaj universitatoj. La studentoj plendas pri la malfacile komprenebla „nederlanda karbo-angla” utiligata de multaj instruistoj. Grupo de ĉefurbaj universitatanoj publikigis fine de 2014 manifeston, en kiu ili plendas pri la disvastiĝanta uzo de la angla, petante la konservadon de la nederlanda kiel universitata lingvo. Certe ilia postulo ne estas la kompleta forigo de la angla, ĉar la universitatoj ja bezonas elstarajn eksterlandajn profesorojn kaj instruistojn. Agnoskante, ke la angla estas rimarkinda scienca lingvo, ili simple substrekis la gravecon de la konservado de la nederlanda kiel ĉefa kaj diskuta lingvo ĉe la institutoj.

Ne nur komunikilo

La Interurba Studenta Organizaĵo, siavice, forte kritikas la nunan angligan tendencon kaj notas, ke financaj stimuloj ŝajnas esti pli allogaj por la universitatoj ol bona diskuto pri la aldona valoro de anglalingvaj programoj. Ĵurnalisto de la gazeto Volkskrant konsideras la kreskantan uzon de la angla ĉe la instruaj institucioj kiel stultan kaj senatentan, sed samtempe nehaltigeblan. Li timas, ke la inspiro, la pasio kaj la scienca subtileco perdiĝos, se la angla regos ĉe la diversaj institutoj. La ĵurnalisto skribas, ke multaj nederlandanoj ŝajnas ne konscii, ke lingvo estas ne nur komunikilo, sed ankaŭ portanto de kulturo kaj de identeco.

Kondiĉoj

La nederlanda ministrino pri klerigado, kulturo kaj scienco Jet Bussemaker [jet bisemaker] agnoskis, ke altnivela anglalingva instruado povas esti utila por la studentoj, sed samtempe postulis, ke la nederlanda restu la precipa lingvo en ĉiu nederlanda universitato. Ŝi fiksis du kondiĉojn rilate al anglalingva instruado: unue, ke la instruistoj utiligu bonkvalitan anglan lingvon; kaj due, ke la anglalingvaj programoj ne estu uzataj por komercaj celoj.

Karikaturo

Kiam la verkanto estis docento ĉe la universitato de Enschede [ensĥedé], oni postulis, ke li prelegu en la angla. Li rifuzis, ĉar li ne volis esti implikita en karikatura situacio, prelegante en la angla ĉe aŭditorio plena de nederlandlingvaj aŭskultantoj.

Jean-Jacques WINTRAECKEN
korespondanto de MONATO en Nederlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jean-Jacques Wintraecken el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07