Renkontiĝo kun la jida

Ekde la starigo de la Nobel-premio pri literaturo, nur du el la laŭreatoj verkis en lingvo, kiu ne estas internacie rekonata kiel ŝtata idiomo. Temas pri Frédéric Mistral, kiu utiligis la provencan (okcitanan), kaj Isaac Bashevis [izak ƒbaŝevis] Singer, kies verklingvo estis la jida (ankaŭ konata kiel judgermana aŭ Jido). Aparte interesa estas la dua aŭtoro, Isaac Bashevis Singer (1902-1991), kiu naskiĝis en Pollando kaj poste migris al Usono. Li fariĝis gvidanta aktivulo de la jidlingva literatura movado, kies membroj verkadis kaj publikigadis nur en la jida. Krom la Nobel-premion, Singer gajnis du usonajn libropremiojn, inkluzive de unu por la infanlibro Tago de plezuro: rakontoj de knabo kreskanta en Varsovio. Pli konata li estas kiel aŭtoro de noveloj.

Mi jam menciis aliloke, ke mia plej granda intereso estas tiu pri lingvoj kaj dialektoj, precipe se minoritataj, persekutataj aŭ ĝenerale ne tre konataj. Certe neniu popolo spertis pli da turmentado ol la juda, kaj la jida lingvo ne povis eskapi la sekvojn de la ekstermado de la aŝkenazoj dum la nazia holokaŭsto. Oni kalkulas, ke antaŭ la juda amasbuĉado la parolantoj de la jida estis pli ol dek milionoj. Ĝi estis la hejma – ĉiutaga – lingvo de 85 elcentoj de la judoj mortigitaj en la koncentrejoj. Grave malkreskis tial la uzado de la idiomo tutmonde.

Posteuloj

En urbegoj kiel Londono, Novjorko, Bonaero kaj Dublino, kie ekzistas (ekzistis, en la okazo de tiu lasta urbo, ĉar la nombro de la irlandaj judoj draste ŝrumpis) notindaj judaj komunumoj, kies originala lingvo estis la jida, ĉi tiuj ja adoptis la nacian lingvon de la lando, al kiu la antaŭaj generacioj almigris. Do la posteuloj de la enmigrintoj efektive perdis la jidan kiel ĉefan familian komunikilon. Ŝajnas, ke eĉ en Israelo, kies oficiala lingvo estas la hebrea, la jida ne estis aparte favorata, krom inter la tiel nomataj ĥasidoj. Kompreneble la jida estis asociita, en la menso de multaj, kun la mizeroj de la getoj kaj kun la pogromoj. Plie, ĉar la bazo de la lingvo estas la mezepoka germana (kun abundaj aldonaĵoj el la hebrea kaj, interalie, el la slavaj idiomoj), ĝia uzado emas memorigi pri la lingvo de la tiamaj persekutantoj. Tamen oni raportas, ke post plurjara ŝrumpado la nombro de la jidparolantoj hodiaŭ plialtiĝas, almenaŭ en la ĥasidaj komunumoj, tutmonde.

Koncentrejoj

Mi neniam studis la jidan, sed mi plurfoje renkontis homojn, kiuj parolis ĉi tiun interesan kaj esprimriĉan lingvon. Kiam mi loĝis en Bonaero (Argentino), mi ofte observis maljunulojn, kiuj sidis sur benkoj en la parkoj legante ĵurnalojn en la jida, rekoneblajn pro la hebreaj literoj, per kiuj ili estis presitaj. Apud nia tiea hejmo estis granda juda lernejo, kie estis instruataj, krom la deviga nacia lingvo (la hispana), ankaŭ la hebrea kaj la jida. Post nia reveno al Eŭropo, mi havis agrablan renkontiĝon kun la konata psikologo kaj verkisto Claude Piron. Li estis plurlingva, kaj ne nur famis kiel lerta tradukisto el diversaj idiomoj, sed ankaŭ havis riĉan repertuaron de kantoj en la franca, en la germana, en Esperanto – kaj en la jida –, kiujn li kantis por nia grupo. Poste amiko en Irlando pruntedonis al mi ekzempleron de libro kun la titolo La ĝojoj de la jida (aŭtoro: Leo Rosten), kiu eĉ pli interesis min pri la temo.

Lektoro

Same kiel aliaj homoj, kiuj havas limigitan sperton pri ĝi, mi longe supozis, ke la jida estas pli-malpli mortinta lingvo uzata de antaŭaj generacioj. Sed, dum mia unua vizito al Rejkjaviko israelano menciis, ke li estas universitata lektoro pri la jida en Jerusalemo. Tio ege surprizis min, ĉar mi kredis, ke en israelaj universitatoj oni studas ja la hebrean, ne la jidan. Li certigis min, ke ĉi-lasta lingvo vivas kaj viglas, kaj ke eĉ ne mankas literaturo eldonita en ĝi. (Tion ĉi oni povas konfirmi serĉante en Interreto.)

Breto

Antaŭ sia emeritiĝo, mia edzino estis instruistino de junaj infanoj, kaj ŝi ankoraŭ ŝatas legi kaj kolekti infanan literaturon. Ene de sia aro ŝi posedas ekzemplerojn, en diversaj lingvoj, de la populara libro Winnie-la-Pu (originale verkita de A.A. Milne en la angla). Sur ŝia breto staras tradukoj de la koncerna verko al Esperanto kaj al la lingvoj latina, hispana, kataluna kaj skota. Lastatempe ni malkovris, ke ekzistas ĝia versio en la jida mem (Vini-der-Pu; tradukinto: Leonard Wolf; eldonejo: Dutton Children's Books, Novjorko, 2000). Ni aĉetis kaj tiel aldonis ĝin al ŝia pliiĝanta kolekto. Do oni ne aplombe asertu, ke iu ajn supozeble „mortinta” lingvo fakte ne plu vivas!

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07