La vokocentroj forlasos Albanion

Vokocentroj estas oficejoj, kie oni traktas telefonvokojn de klientoj aŭ aliaj personoj. Oficistoj en vokocentroj vendas varojn kaj servojn, kaj asistas klientojn post la vendo. Ofte tiuj centroj estas lokitaj en landoj kun malaltaj salajroj, kie troveblas sufiĉe da personoj, kiuj flue parolas la lingvon de la hejmlando de la kontraktanta kompanio, ekzemple en Barato por anglalingvaj landoj kaj en Albanio por Italio.

Ŝoka por albanoj estis la novaĵo pri nova itala leĝo, laŭ kiu kompanioj italaj, havantaj vokocentrojn ekster la landoj de Eŭropa Unio, devas tuj ĉesigi sian agadon tie. En Albanio ili dungis 25 000 virinojn, ĉefe junajn, je salajro de ĉirkaŭ 200 eŭroj monate. Se ili daŭrigos la laboron en Albanio post marto 2017, ili monpuniĝos je 50 000 eŭroj tage. Tio devigas la italajn kompaniojn tuj transloki siajn investaĵojn en iun landon de EU, ekzemple Bulgarion aŭ Rumanion. Ili preferas ne reveni Italion pro la altaj impostoj kaj salajroj.

La albana registaro petis, ke la itala registaro almenaŭ prokrastu la aplikon de la leĝo, sed verŝajne tio ne eblas. Albanio estas kandidato-membro de EU kaj Italio delonge subtenas Albanion en ĝia vojo al EU kaj okupas la unuan lokon inter la fremdaj investantoj.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07