Venkis sendependulo

Aŭstrio havas novan federacian prezidanton: la universitata profesoro Alexander Van der Bellen [aleksander fanderbelen], eksa partiestro de la Verda Partio. Li gajnis kontraŭ Norbert Hofer, kiu ludas gvidan rolon en la Libereca Partio FPÖ.

Ses kandidatoj, inter ili unu virino, Irmgard Griss, elekteblis en la unua voĉdonado la 24an de aprilo 2016: Hofer ricevis 36 % de la voĉoj, Van der Bellen 21 %. La du kandidatoj de la reganta koalicio el Socialdemokratoj SPÖ kaj Popola Partio ÖVP ricevis nur po 11 %. Tiu rezulto estis kvazaŭ vangofrapo por la regantoj.

Ĉar neniu kandidato transsaltis la 50 elcentan limon, la aŭstroj devis denove voĉdoni la 22an de majo 2016. Tiam Van der Bellen ricevis 50,3 % kaj Hofer 49,7 %.

Fuŝoj

Anoj de la Libereca Partio supozis, ke okazis neglataĵoj dum la nombrado de la voĉdoniloj. En Aŭstrio oni devas voĉdoni en sia propra komunumo, sed per tiel nomata balotkarto eblas voĉdoni ĉie en Aŭstrio. Balotkarto estas balotilo en koverto. En kelkaj balotejoj oni tro frue malfermis la kovertojn. Estas ebleco ke okazis manipulado.

Ankaŭ estis videble, ke la balotkartaj voĉoj ludis decidan rolon por la fina rezulto. Krome oni publikigis kelkajn rezultojn antaŭ la fino de la balotado je la 17a horo. Sekve la konstitucia juĝejo ordonis ripetadon de la voĉdonado por la 2a de oktobro. Sed denove okazis fuŝo: la balotkarta koverta gluaĵo ne gluis bonorde, kelkaj kovertoj malfermiĝis. Do la decida balotado ŝoviĝis al la 4a de decembro, kiam Van der Bellen ricevis 54 % kaj Hofer 46 % de la voĉoj.

Fumanta verdulo

Van der Bellen naskiĝis en 1944 en Vieno, tiam en la Germana Regno, nun la aŭstra ĉefurbo. Lia familio originas el Nederlando kaj inter 1700 kaj 1944 loĝis en Rusio, Estonio kaj en la Germana Regno. Van der Bellen deĵoris kiel universitata profesoro pri ekonomio en la tirola ĉefurbo Innsbruck kaj poste en Vieno. De 1999 ĝis 2008 li estis la ĉefo de la Verda Partio. Tamen li estas konfesanta fumanto. Li kandidatis kiel sendependulo, sed la Verda Partio subtenis lian elektadan kampanjon. Li ne estas membro de iu religia organizaĵo.

Libereca paraŝutisto

Hofer naskiĝis en 1971 en Vorau kaj vivis poste en Pinkafeld, ambaŭ en orienta Aŭstrio. Li estas unu el la aŭtoroj de la partiprogramo de la Libereca Partio FPÖ kaj aktuale la dua vicprezidanto de la aŭstra parlamento. En 2003 li havis glis-paraŝutan akcidenton kaj vundis sian spinon. Ekde tiam li bezonas promenbastonon. La katoliko transiris al la protestantismo, ĉar en tiu eklezio ankaŭ virino povas iĝi pastro. Li estas duafoja edzo kaj havas kvar infanojn.

Almenaŭ „prezidantina” kafo

La kandidatino Irmgard Griss povus esti la unua aŭstra prezidantino, sed nur 19 % de la voĉdonantoj elektis ŝin. Por konsoli sin ili povas nun trinki kafon de la marko Präsidentin (prezidantino). Per la aĉeto de tiu kafo oni subtenas la iniciaton „Rozkolora rubando”, kiu batalas kontraŭ kancero.

Walter, Renate kaj Stefan KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter, Renate kaj Stefan Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07