Kankra rekordo

Dum la tradicia aŭtuna maratono en la litova regiona parko apud la rivero Nemano estis fiksita stranga rekordo. La 31-jaraĝa Sandra Valančauskaitė [valancaŭskajte] el Klaipėda, nomata fera virino, decidis konkeri la maksimuman distancon de la maratono (55 kilometrojn) marŝante kankre, t.e. frontante malantaŭen. Tiun distancon ŝi marŝis dum preskaŭ 12 horoj. Kian impreson ŝi ricevis, marŝante longan distancon en tiel stranga maniero?

„Iom alian. Komence oni sentas enuon, malkomforton, funkcias aliaj muskoloj, kaj la ekvilibrosenso avertas, ke okazas io nekutima. Dum la paŭzo oni sentas kapturniĝon. Doloras ne la kalkanoj kiel dum la ordinara marŝado, sed la fingroj kaj la antaŭa parto de la piedoj. Ajna eta monteto ŝajnas kiel grandega monto kaj ŝtoneto kiel ŝtonego. Tamen post sufiĉe granda distanco ĉio fariĝas ordinara kaj tolerebla. Atinginte la celon oni komprenas, ke la pacienco, persisto, fortrezervo kaj potenco, sume la propra memfido, estas neelĉerpeblaj”, rakontis Sandra.

La atingo de Sandra estis registrita en la libro de rekordoj de Litovio. Samstila atingo ne troviĝas en la libro de mondaj rekordoj. Tamen en Interreto eblas trovi informojn, ke en 1989 la usonano Anthony Thornton tiumaniere atingis eĉ 153,5 kilometrojn.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de LAST el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07