Sakŝalmoj migrantaj

Jam kelke da monatoj migras tra slovakaj urboj migranta ekspozicio Dek faktoj pri la sakfajfilo, kiu prezentas al la publiko la sakfajfilon kaj ĝian historian mesaĝon. 1

Kion vidas la vizitantoj? Pli ol 100 diversajn ekspoziciaĵojn pri la sakfajfilo mem, por plenkreskuloj kaj junularo. Inter la interesaj ekspoziciaĵoj estas sakfajfilo el la jaro 1750 kaj diversaj tipoj de ŝalmoj.

Sakfajfilo estas antikva popola blovinstrumento. La slovaka sakfajfilo (aŭ sakfluto) estas tipe slava speco de sakŝalmo, slovake nomata gajdy 2. En la slovaka teritorio enhejmiĝis orient-eŭropa tipo de sakŝalmo: la trivoĉa sakfajfilo (kun duobla melodia ŝalmo kaj kun simpla akompana ŝalmo), kiu en la jaro 2015 estis enskribita en la liston de nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Unesko. Ludanto de sakfajfilo premas la ledan aerrezervujon kaj pere de ŝalmoj (t.e. tuboj, kiuj produktas muzikan sonon) aŭdigas tre specifan melodion.

La sakŝalmo uzata hodiaŭ, sed ankaŭ en la pasinteco, en Skotlando, Francio, Hispanio, Italio, Sicilio ktp iom diferencas de la slava tipo de sakfajfilo, kaj ĝia sono estas pli akra kaj forta.

Oni supozas, ke la sakŝalmo ekaperis jam antaŭ nia erao ĉe la antikvaj civilizoj de Malgranda Azio (ekzemple Mezopotamio kaj Babilonio). En la romia tempo ĝi estis disvastigata de paŝtistoj, almozpetantoj, komercistoj, sed ĉefe pro arabaj kaj turkaj invadoj tra partoj de Eŭropo. Laŭ historiistoj, sakŝalmon malklare menciis la helena verkisto Aristofano el Ateno (ĉirkaŭ 446-380 a.K.) en siaj komedioj. Sed la unuan skribitan rimarkon oni trovas ĉe la romia historiisto Suetonio (latine Suetonius, ĉirkaŭ 70-130 p.K.), kiu priskribis sin kiel utricularium, t.e. sakflutisto.

Nemultaj aliaj muzikinstrumentoj havas tiel riĉan historion kiel sakŝalmo. Tiun ĉi blovinstrumenton uzadis ne nur paŝtistoj kaj montaranoj en malproksimaj montaraj regionoj, sed ankaŭ iluziistoj, almozuloj, malriĉuloj, artistoj. Ĝia sono aŭdiĝis ankaŭ en reĝaj kaj imperiestraj kortegoj, ĉe solenaj ceremonioj de sinjoraro aŭ de simpla vilaĝa popolo, en temploj kaj preĝejoj, en duarangaj gastejoj kaj trinkejoj. Ankaŭ iuj armeoj historie uzadis dum kelkaj jarcentoj la muzikon de sakŝalmoj kiel armilon por detrui la malamikon.

La sakfajfilo estis en fora pasinteco nedisigebla parto de malnovaj kamparaj kaj paŝtistaj kulturoj. Hodiaŭ slovakaj civitanoj denove malkovras la belecon kaj sonon de tiu ĉi humila blovinstrumento. En Slovakio estis fondita Gildo de Slovakaj Sakfajfilludantoj (1992), kiu propagandas kaj disvolvas la tradicion de produktado de sakfajfiloj, kaj Sakfajfilista orkestro (2009). Multaj homoj en Slovakio havas la vorton gajdy kiel elementon de sia nomo, ekzemple familiaj nomoj Gajdoš [gajdoŝ], Gejdoš [gejdoŝ], Gajdošík [gájdoŝik], Gajdušek [gájduŝek] ktp.

1. Ekspozicio de sakfajfiloj en la slovaka nacia muzeo (daŭro de la ekspozicio: novembro 2016 – marto 2017) en la urbo Martin (ĉirkaŭ 230 km norde de Bratislavo).
2. Romae gajdi, kroate gajde, bulgare gajda (гайда), makedone gajda (гајда), serbe gajde (гајде), turke gayda, hungare duda, ĉeĥe kaj pole dudy, slovene dude.
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07