Klonado de bestoj: ĉu prava deziro aŭ frenezo?

Antaŭ nelonge en Nederlando granda debato kaj multaj demandoj ekestis pri klonita hundo, unuafoje naskiĝinta en Azio kaj poste importita en la nord-eŭropan reĝolandon. Ĉu la klonado de bestoj estas dezirinda afero aŭ ne? Ĉu temas male pri frenezo?

Televida serio pri la klonado de bestoj fare de la loka kanalo BNN, elsendita la pasintan novembron kaj ja titolata „Klonado: ĉu deziro aŭ frenezo?”, provokis en Nederlando grandan publikan debaton rilate al la koncerna temo. La kulminon de la elsendoj estigis la reala klonado de hundo. La plenumantoj de ĉi tiu programo serĉis homojn, kiuj pretis kloni sian hundon. El deko da volontuloj estis elektita paro el Roterdamo – Pup kaj Hans – kune kun sia 12-jara – do ne aparte juna – blanka buldogo Joep [jup]. Laŭ la valida regularo estas malpermesite kloni bestojn en EU. Tamen la nederlanda leĝaro ebligas importi klonitajn, same kiel neklonitajn, bestojn el eksterlando. La klonado de Joep okazis en Suda Koreio kaj estis efektivigita de la entrepreno Sooam Biotech Research Foundation, specialigita pri la esplora kaj komerca klonado de bestoj. La operacio entute kostis proksimume 50 000 eŭrojn.

Fridkamero

La gentekniko aplikata de la supre menciita entrepreno estas konata kiel transplantado de somata ĉelnukleo (angle: Somatic Cell Nucleus Transfer) kaj temas pri relative simpla procedo. Tiucele necesas vivantaj ĉeloj akiritaj el vivanta aŭ eĉ el mortinta besto, kondiĉe ke ĉi-lasta mortis ene de la lastaj kvin tagoj kaj ke tuj post sia forpaso ĝi estis envolvita en malsekaj bantukoj kaj stokita en glaciŝranko aŭ fridkamero. La teamo de la nederlanda kanalo sendis al la sud-korea entrepreno malgrandan pecon el la haŭta histo de Joep, kiun bestokuracisto estis ekstraktinta pere de biopsio. Intertempe ĉe Sooam Biotech oni selektis du taŭgajn hundinojn: unu kiel donanton de ovoĉeloj por la klonada procedo; kaj la alian kiel surogatan patrinon de la estonta klono. Tiu lasta estis brunkolora ŝaf-hundino. Por la spektantoj de la elsendo ja estis stranga ideo, ke ĉi tia hundino naskos blankan buldogon.

Ĉeldivido

Post kiam la biopsiaĵo alvenis al la entrepreno, kelkaj ovoĉeloj estis ekstraktitaj el la ovoĉel-donanta hundino. Poste en la laboratorio oni forigis el ĉi tiuj ovoĉeloj, pere de mikro-iloj, la ĉelnukleojn kun la genetika materialo de la hundino, tiel lasante „malplenajn” ovoĉelojn. Samtempe kelkaj bonaj kaj sanaj ĉeloj estis ekstraktitaj el hista peco de la klonenda hundo. Sekve la ekstraktitaj ĉeloj de Joep estis injektitaj en la „malplenajn” ovoĉelojn. Poste la tiel preparitaj ovoĉeloj estis maturigitaj dum kelkaj horoj en vitro, tiel ke la ĉelnukleoj de Joep, enhavantaj ĝian genetikan materialon (DNA), konglomeriĝis kun la ovoĉeloj kaj pro ĉeldivido formiĝis fruaj embrioj. Laste du embrietoj estis enmetitaj en la uteron de la surogata patrino.

Cezartranĉo

Post kelkaj semajnoj evidentiĝis, ke la surogata patrino estas graveda je du hundidoj. Por limigi la riskojn, estis decidite naskigi la hundojn pere de cezartranĉo. La mastroj de Joep estis invititaj ĉeesti la planitan naskon de la hundoj. Ili jam antaŭĝojis pro la tuj baldaŭa okazaĵo. Sed Joep ne estis bonŝanca. Lastatempe li ne fartis bone kaj, nur tri tagojn antaŭ la vojaĝo de siaj mastroj al Koreio, li mortis kaŭze de cerba hemoragio. La nask-operacio en Suda Koreio, du monatojn post la klona procedo, iris glate kaj du identaj ĝemelaj hundoj naskiĝis. Pro lokaj reguloj la naskitaj hundidoj devis resti sep monatojn surloke. Ili restis dum la unua periodo ĉe sia surogata patrino, kiu nutris kaj prizorgis ilin. Intertempe ili ricevis la necesajn kaj preskribitajn vakcinojn.

Klaŭno

Bedaŭrinde, post du semajnoj, unu el la hundidoj pereis pro la komplikaĵoj de infekta pneŭmonio. La postvivanta hundido male bonfartis kaj senprobleme kreskis. Post sep monatoj la juna hundo, kune kun akompananto el la azia entrepreno, flugis al Nederlando. Post ilia alveno al Amsterdamo la hundo estis portita en la kvarantenan zonon de la ĉefurba flughaveno por kontroli ĉiujn paperojn, kaj por ke oni medicine ekzamenu kaj lasu ĝin eniri en la landon. Post tio ĉi kunlaboranto de la elsenda teamo portis la hundon en la tiel nomatan „best-hotelon” de la karga centro de la flughaveno kaj kunigis ĝin kun la novaj mastroj. La ĵus alvenintan hundon oni nomis Pipo la Klono aŭ, pli mallonge, Pipo. La nomo enhavas vortludon kaj aludas al Pipo la Klaŭno, protagonisto de populara nederlanda televida serio por infanoj. Pup kaj Hans estis tre feliĉaj pri la sukcesa klonado kaj diris, ke la karaktero kaj la konduto de Pipo treege konformas kun tiuj de Joep. Sed tiu aserto estas pridubinda, ĉar la klonita hundo ne estas identa al la „originala” hundo, estante nure genetika kopio de tiu. Ne eblas kopii la karakteron de animalo, ĉar heredaj ecoj determinas nur malgrandan parton de ies karaktero. La plej granda parto de la karaktero estas formata el la spertoj, kiuj sekvas la naskiĝon (ĉefe en la unuaj semajnoj).

Dolly

Kvankam Pipo estas en Nederlando la unua klonita hundo, la historio de klonado de bestoj estas longa. Jam ekde la jaro 1952 oni klonis por eksperimentaj celoj, kun variaj gradoj de sukceso, diversspecajn animalojn, kiel ratoj, musoj, kaproj, bovoj, porkoj, kunikloj, katoj, hundoj kaj simioj. En 1984 Steen Willadsen [stin viladsen] klonis la unuan ŝafon ĉe la Instituto pri Bestfiziologio de la Agrikultura Esplora Konsilio de Kembriĝo (Britio). La uzita ĉelnukleo estis elprenita el frua embria ĉelo. En 1996 klonita ŝafino kun la nomo Dolly naskiĝis en Skotlando kadre de eksperimento de la universitato de Edinburgo fare de Ian Wilmut [ian ŭilmat]. Dolly estis klonita el plenkreska haŭtĉelo. La apero de Dolly kaŭzis grandan disputon en Britio. En 2003 Dolly estis trafita de pneŭmonio kaj endormigita. En 1997 oni produktis la ŝafinon Polly [poli] kun homa geno enplantita en la genetikan materialon de la klonita ĉelo.

Viando

En 1990 en Nederlando naskiĝis la klonita virbovo Herman. Li estis la sola sukcesa klono el 129 embrioj enmetitaj en 21 surogatajn patrinojn. Ankaŭ li estis klonita el ĉelo enhavanta homan genon. Oni devis endormigi Herman en la jaro 2004 kaŭze de nekuracebla artrozo. En Nederlando la fama virĉevalo Jazz havas tri klonitajn idojn: Jazz1, Jazz2 kaj Jazz3. Ili estis klonitaj en Usono kaj poste importitaj en Nederlandon.

Ekster Eŭropo klonado de bestoj ofte kaj vaste okazas. Kiam oni aĉetas pecon de viando, oni ne certas, ĉu la viando originas el posteulo de klonita besto pro tio, ke ne ekzistas deviga registrado de klonitaj bestoj kaj de iliaj idoj.

Spurhundoj

Pipo ne estas la unua klonita besto fare de Sooam Biotech. La entrepreno klonas porkojn kaj bovojn por sciencaj esploroj kaj aliajn bestojn por komercaj celoj. Inter ili estas pli ol 500 hundoj por privatuloj kaj entreprenoj tra la tuta mondo. Ili ekzemple laŭdire liveris kelkajn klonitajn meĥlenajn ŝaf-hundojn al la polico kaj al la sekureca servo de la rusa Respubliko Saĥa (Jakutio), en Siberio. La hundoj estis klonitaj el ĉeloj de sud-koreaj spurhundoj, dresitaj por la serĉado de eksplodaĵoj kaj drogoj.

Mamuto

La ambicio kaj revo de Sooam Biotech estas revivigi la siberian lanharan mamuton (kiu formortis antaŭ proksimume 6000 jaroj) per peco de histo konserviĝinta subtere en la ĉiamfrosta grundo. Fakte, en la ĉiamfrosta grundo de norda Jakutio rusa esplorteamo trovis preskaŭ kompletan kaj tre bone konserviĝintan mamuton. Ĉe Sooam Biotech oni nun esperas, ke la kadavro enhavas sufiĉe da taŭgaj ĉeloj por klonadaj celoj. Oni intencas uzi aziajn elefantinojn kiel ovoĉel-donantojn kaj surogatajn patrinojn en ĉi tiu eksperimento. La entrepreno ja ne klonas, male, homajn embriojn pro etikaj kaj juraj kialoj.

Partioj

La televida elsendo pri la klonado de Joep kaŭzis multajn indignajn reagojn en Nederlando fare de politikaj partioj kaj organizaĵoj pri la bonfarto de animaloj. La dekstra Partio pri Libereco kontraŭas la klonadon de bestoj kaj opinias, ke estas strange, ke en Nederlando unuflanke ne estas permesate kloni bestojn, sed aliflanke eblas importi klonitajn animalojn el eksterlando. Ankaŭ la socialdemokrata partio D66 kaj, kompreneble, la Partio pri Bestoj malakceptemas. La nederlanda federacio de organizaĵoj pri best-aziloj opinias, ke la multekosta klonado de dombestoj estas bizara afero, ĉar la nederlandaj aziloj de bestoj estas plenaj je gastoj, kiuj, ofte dum jaroj, senrezulte atendas novan hejmon.

Retejoj

Ĉu klonado de animaloj estas plenuminda aŭ malaprobinda? Ĉu temas pri deziro aŭ frenezo? La leganto decidu por si mem. Pliaj informoj estas troveblaj ĉe bnn.nl (nederlande), en.sooam.com (angle) kaj eo.wikipedia.org/wiki/Klonado (en Esperanto).

Jean-Jacques WINTRAECKEN
korespondanto de MONATO en Nederlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jean-Jacques Wintraecken el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07