Aŭtomobila grandpotenco

La malgranda Slovakio iompostiome fariĝas aŭtomobila grandpotenco. La tri nunaj aŭtofabrikoj (Kia Motors Slovakia en la urbo Žilina, PSA Peugeot Citroën en Trnava kaj Volkswagen en la ĉefurbo Bratislavo) produktis en la jaro 2015 ĉirkaŭ 1 038 500 aŭtojn; en 2010 estis 561 900 kaj en 2005 nur 218 400.

Danke al tio la slovaka ekonomio kreskas je pli ol 3 procentoj jare. Kia Motors Slovakia produktas tipon popularan en Eŭropo Kia Sportage, PSA Peugeot Citroën novan modelon Citroën C3 kaj la bratislava aŭtofabriko modelon VW Touareg. Oni prognozas, ke la nun konstruata fabriko de la brita Jaguar Land Rover en la urbo Nitra ekde 2018 produktos sportutilecan tipon Discovery.

Necesas rimarki, ke la aŭtoproduktado en Slovakio estas ligita kun impostfaciligoj kaj ne alportas al la ŝtato grandajn rektajn impostenspezojn. En la slovakaj aŭtofabrikoj laboradas rekte preskaŭ 18 000 personoj kaj en la tuta aŭtoindustrio pli ol 126 000. Lastatempe la aŭtoproduktado havas mankon de kvalifikitaj laborfortoj. Pro tio la slovaka lernejsistemo volas ekprepari metiajn lernantojn, mezlernejajn studentojn kaj altlernejanojn, kiuj estos kapablaj labori en aŭtoproduktado kun novaj modernaj kaj ciferecaj teknologioj.

Julius Hauser
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07