Mamurzo

Eble lia ĝusta nomo estis io alia, tamen la ĉirkaŭuloj nomis lin Mamurzo. Li estis maljuna viro, tre riĉa kaj hegemonia. Li havis dek unu filojn. Neniun filinon. Aro da onidiroj priis lin. Ke li mortigis sian edzinon, ke li lasis neniun filinon viva, ke li havas sekretajn rilatojn kun alimondanoj, ktp, ktp.

La laŭciferaj nomoj de la filoj estis aparte atentovekaj: Unalio, Dualio, Trialio, Kvaralio, Kvinalio, Sesalio, Sepalio, Okalio, Naŭalio, Dekalio, Lastalio. Pro kialo, kiun scias neniu, li finis je la dek-unua filo sian generadon.

Kiam Mamurzo aŭdis la paŝojn de la morto, iun tagon li alvokis la dek unu filojn kaj senhezite diris al ili, ke unu el ili estas bastardo! Ke la aliaj devas mortigi lin! La ununura kondiĉo estis, ke la murdo devus okazi for de la patraj okuloj.

La okuloj de ĉiuj filoj ekflamis pro venĝemo. Ili ja jam aŭdintis onidirojn pri Unalio. Li naskiĝis dum tempo kiam Mamurzo ankoraŭ neis, ke li edzinigis Alieon. Alieo estis filino de la vilaĝestro de la najbara vilaĝo. Mamurzo kaj Alieo ne amis unu la alian. Tamen ili finfine geedziĝis pro aliaj kialoj ol la amo!

La dek filoj tuj mortigis Unalion. Antaŭ la okuloj de la patro! La unua transpaŝo de la patra leĝo! Tamen la maljunulo povis fari nenion!

Li nur lamentis: Stultuloj, vi eraris! Kaj li tuj endormiĝis.

La naŭ pli aĝaj fratoj mortigis la plej junan, Lastalion. Ĉar laŭ ili, la patro tiam estis tiom maljuna, ke li absolute ne povis enplanti idon. Lastalio nepre estis bastardo!

Sed ili eraris, ĉar kiam ili revenis al la patro por raporti sian konkeron, la kompatinda maljunulo ĝemis kaj montrofingre aludis al Dualio kaj Dekalio kaj malbenis ilin.

Ambaŭ tuj estis mortigitaj! La ceteraj fratoj argumentis ke, se tiuj du ne estis bastardoj, kial do la patro aludis nur pri ili? Sed ili eraris. Ĉar la patro ankoraŭ ne ŝajnis kontenta.

La restantaj fratoj falis en dubon. Ĉu vere unu el ili estas bastardo? Ĝis kiam ili devas mortigi unu la alian? Ĉu vere la puno de la bastardeco estas morto?

Dum la diskutoj, la sep fratoj ekkomprenis, ke la patro havas planon formortigi ĉiujn filojn. Sed kial? Ili decidis ebriigi la patron kaj subtile pridemandi lin.

La familia kuracisto konsilis al la maljunulo drinki sufiĉe; la maljunulo faris tion kaj denuncis ĉion: li estis psike malsana, li alterne konfuzis en sia kapo sian edzinon kun sia patrino, siajn filojn kun la nekonataj gastoj de sia patrino ...

La sep filoj senkompate mortigis la patron kaj fondis tre riĉan, daŭran, potencan, moralan, honorplenan sepdinastion.

Tiu dinastio ankoraŭ regas nian vilaĝon kaj niaj vilaĝanoj fieras obei tiajn bonegajn ekzemplajn modelojn.

Said BALUĈI kaj Marianne PIERQUIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Said Baluĉi kaj Marianne Pierquin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07