Teritoria intertraktado inter Putin kaj Abe

Lastatempe Vladimir Putin de Rusio kaj Abe Ŝinzo de Japanio ekokupiĝis pri intertraktado por solvi la disputon pri la aparteno de kvar insuloj. Ili volas interkonsenti pri pactraktato inter la du ŝtatoj.

Kial nun kaj kion ili intencas fari? Fakte en 1951 la aliancaj ŝtatoj kaj Japanio subskribis la sanfranciskan pactraktaton por formale fini la duan mondmiliton en orienta Azio. En la traktato Japanio rezignis pri la posedado de Saĥaleno kaj Kuriloj, kiujn Sovetio okupis dum la milito. Tiam Sovetio ne subskribis la sanfranciskan pactraktaton, sed en 1956 Japanio kaj Sovetio restarigis diplomatiajn rilatojn, deklarante, ke ambaŭ ŝtatoj daŭre intertraktos por konkludi pactraktaton, post kies subskribo Sovetio redonos al Japanio du insulojn, nome Habomai kaj Ŝikotan.

Ĉu du insuloj aŭ kvar?

Post tiam ili havis plurajn intertraktadojn, sed vane, ĉar Japanio postulis redonon de kvar insuloj (Habomai, Ŝikotan, kaj Kunaŝiri kaj Etorohu) kiuj, laŭ Japanio, ne apartenas al Kuriloj. Sovetio (kaj poste Rusio) insistis, ke la lastaj du insuloj estas parto de Kuriloj kaj redonos nur la du unuajn.

En la memoriga 60a jaro post la komuna deklaro kaj Putin kaj Abe firme decidis intertrakti kaj solvi la pendantan teritorian disputon. Ili kredas, ke ili povos solvi la problemon kaj evoluigi la rilatojn, kiuj kondukos la du landojn al ekonomia kunvivado kaj prospero.

Sankcio kontraŭ Rusio

Putin kaj Abe havas persone tre amikan rilaton, kaj okazis jam 11 kunsidoj inter ili post la enoficiĝo de Abe en decembro 2012. Kontraste la eŭropaj landoj kaj Usono ne havas amikajn rilatojn kun Rusio pro la konfliktoj en Ukrainio kaj Meza kaj Proksima Oriento. Japanio, estante aliancano kun Usono kaj montrante societemon, partoprenis en la sankcio kontraŭ Rusio pro la anekso de Krimeo, sed ne volas akrigi sian rilaton kun Rusio.

Naciismaj baroj

Putin kaj Abe volas rapide kaj kuraĝe solvi la teritorian disputon, antaŭenigi grandskalan ekonomian kunlaboron, ekzemple ekspluatadon de energi-fontoj, la konstruon de haveno kaj flughaveno en la marborda parto de Siberio kaj aliajn projektojn.

Ŝajne la plej granda baraĵo kontraŭ ilia intertraktado estos arda naciismo en ambaŭ landoj, kiu ne permesos iun ajn cedon en la teritoria disputo. Ni vidu kiel ili konvinkos siajn naciistojn, kiuj grandparte estas iliaj subtenantoj.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07