Banka krizo daŭras

En 2008 grandskalaj ŝtataj intervenoj preventis kolapson de la monda banka sistemo (MONATO, 2008/12, p. 15). La financa sektoro rapide stabiliĝis kaj venis pli striktaj kontroloj, sed ne ĉiuj problemoj estas solvitaj. Kontraŭe, teknikaj kaj ekonomiaj ŝanĝoj alportis novajn problemojn kaj multaj misfaroj nur jarojn poste iĝis konataj.

Dum la jaroj antaŭ 2008 ĉiuj bankoj volis rapide kreskegi kaj okazis kunfandiĝoj kaj transprenoj por kiuj elspeziĝis gigantaj sumoj. Tuj post la krizo, la restantaj „sanaj” bankoj, ofte pro premo kaj kun garantioj de sia landa registaro, transprenis endanĝerigitajn kolegojn. En ambaŭ okazoj la transakcioj okazis rapidege, sen multe da pripensado. La administra integriĝo de la nove kreitaj bankogrupoj daŭras ĝis nun. Iom post iom aperas financaj misfaroj, kiuj dum la unuaj jaroj restis kaŝitaj.

Alia problemo estas la preskaŭ nula rento, per kiu la Eŭropa Centra Banko klopodas direkti la „dormantajn” ŝparaĵojn al investoj en la ekonomio. Tio komplete malstabiligis la tradiciajn kosto- kaj profito-strukturojn de la bankoj. Fakte, la ŝparaĵoj ne vere estas bezonataj. Grandaj kaj sanaj kompanioj disponas pri sufiĉe da kapitalo por mem pagi siajn investojn. Pruntedonoj al malpli sanaj kaj nove fonditaj entreprenoj kaŭzas tro da riskoj. Bankoj estas devigataj deponi sian troan monon ĉe centraj bankoj, ofte je rento sub la nulo.

La kutimaj invest-ebloj, per kiuj klientoj deponis monsumon ĉe banko dum fiksita periodo kaj estis certaj pri regula rentopago kaj repago de la monsumo je limdato, iom post iom malaperas. Nun al la klientoj estas proponataj fondusoj, mastrumataj de banka filio en iu ekzotika lando, kun promeso de iu plusvaloro post kelkaj jaroj. Centprocenta garantio iĝas raraĵo; la kliento ofte estu kontenta kun 80- aŭ 90-procenta kapitalgarantio kaj varianta rento.

Fine estas la (jam delonge ekzistantaj, sed daŭre progresantaj) aŭtomatigo kaj tendenco por transdoni taskojn al subkontraktantoj, kiuj endanĝerigas la laborpostenojn de la bankoficistoj. La tradiciaj bankaj servoj malaperas; la klientoj vole aŭ nevole faras siajn bankajn transakciojn per sia hejma komputilo, sen interveno de bankisto. Lokaj filioj estas fermitaj kaj restas nur bankoj en centraj lokoj, kie specialistoj konsilas pri la komplikaj bankaj produktoj.

Jen tri ekzemploj el tri eŭropuniaj landoj pri bankoj kiuj, memvole aŭ devige, restrukturas sin.

ING, belga filio de nederlanda grupo

La belga ING estas postsekvanto de BBL (plena nomo en la franca lingvo Banque Bruxelles Lambert), unu el la plej grandaj belgaj bankoj. Post serio da fuzioj en la 1990aj jaroj (MONATO, 1998/1, p. 16), BBL ne sukcesis trovi enlandan partneron kaj finfine estis transprenita de la nederlanda ING. ING (Internationale Nederlanden Groep, proksimume „Internacia Nederlanda Grupo”), tiam estis rapide ekspansianta financa grupo kreita en 1991. La belga ING restis sufiĉe sendependa kaj, kontraste al la nederlanda grupo, apenaŭ estis trafita de la krizo de 2008. Ĝi havas 8100 dungitojn kaj iom pli ol 700 lokajn filiojn, el kiuj triono estas mastrumataj de sendependuloj. ING ankaŭ posedas Record Bank, kiu havas 550 filiojn, ĉiuj ekspluatataj de sendependaj agentoj.

Jam delonge estas evidente, ke la belgaj bankoj havas tro da dungitoj por la restantaj taskoj. Ĉio, kio povus esti aŭtomatigita, farita de klientoj aŭ transdonita al eksteraj firmaoj jam estas. La lasta granda simpligo estis la enkonduko de la unueca tuteŭropa bankkontonumero (IBAN). Kvankam iuj klientoj grumblas pro la longegaj kontonumeroj, ili nun povas preskaŭ senkoste kaj fulmrapide fari internaciajn pagojn. Bedaŭrinde, la bankoficistoj, kiuj antaŭe okupiĝis pri tio, ne plu estas bezonataj. Dum la pasintaj jaroj ĉie la dungitaro ŝrumpis kaj filioj estis fermitaj, sed tio okazis etskale kaj silente.

La 3an de oktobro 2016 ING anoncis grandskalan restrukturadon. En la tuta grupo dum la venontaj kvin jaroj malaperos 7000 de la 52 000 laborpostenoj. Plej trafita estos Belgio, kun perdo de 3500 postenoj. Partoj de la centra administrado (informadiko, valutokomerco ...) translokiĝos al la nederlanda ĉefsidejo. La retoj de ING Belgio kaj Record Bank kuniĝos; restos ĉirkaŭ 650 filioj, ĉefe mastrumataj de sendependaj agentoj. La reala kvanto de perditaj laborlokoj estos pli granda, ĉar la troaj agentoj kaj iliaj dungitoj ne estas en la ING-ciferoj.

Argenta, mezgranda belga banko, tuj reagis anoncante ke ĝi havas centojn da disponeblaj laborlokoj. Pri la realo de tiu aserto estas duboj kaj eĉ pli pri la kvalito de tiuj laborlokoj. Verŝajne plejparte estas novaj filio-estroj, kiuj anstataŭu malfeliĉulojn, kiuj ne sukcesis atingi la financajn rezultojn postulatajn en sia kontrakto kun Argenta. Ĝenerale, la situacio de la sendependaj filio-estroj ĉe la plimulto de la bankoj estas tute nesekura kaj facile troveblas kialo por nuligi kontrakton.

Deutsche Bank, pereanta grandbanko

Deutsche Bank (Germana Banko), fondita en 1870 en Berlino, nun kun la ĉefsidejo en Frankfurto, iam estis la simbolo de la germanaj stabileco kaj akurateco. Ĝi posedis akciojn de ĉiuj gravaj germanaj entreprenoj. Laŭ iuj ĝi estis Germanio, ŝtato en la ŝtato, sen kiu aŭ kontraŭ kiu nenio eblis.

Komence de la 1990aj jaroj, post la reunuiĝo de Germanio kaj en epoko de novliberalismo kaj tutmondiĝo, kelkaj estroj de la banko decidis internaciiĝi kaj konkeri elstaran pozicion en la ĉeflokoj de la mondaj financoj: la londona City kaj la novjorka Wall Street. Unuflanke estis la deziro pli bone servi al la eksterlandaj kompanioj, kiuj establis sin en Germanio, aliflanke allogis la ege grandaj profitoj kaj salajroj de Londono kaj Novjorko. Problemo estis, ke nek en la banko, nek en Germanio, troveblis kompetentaj personoj por realigi tion.

Tial Deutsche Bank en 1995 dungis Edson Mitchell, altrangulon de la usona banko Merrill Lynch kaj kvindekon de liaj plej fidelaj kolegoj. Ilia laborloko estis la londona investbanko Morgan Grenfell, kiun Deutsche Bank jam en 1989 transprenis en pli frua provo por internacie ekspansii. Post 1989 la transpreno ne estis sukcesa kaj ankaŭ Mitchell bezonis plurajn jarojn – kaj gigantajn monsumojn el Germanio – por povi egalnivele negoci kun la londonaj kaj novjorkaj bankistoj. Kulmino estis la transpreno de la usona investbanko Bankers Trust en 1999. Finfine Deutsche Bank estis inter la plej grandaj bankoj de la mondo.

Estis timo pri katastrofo kiam Mitchell, 47-jara, fine de la jaro 2000 mortis pro aviadilakcidento, sed liaj kolegoj, gvidate de la baratdevena brito Anshu Jain, sukcese transprenis la aferojn kaj en la posta jardeko transformis la grupon Deutsche Bank en unu el la ĉefaj makleristoj de „derivaĵoj”, kompleksaj financaj produktoj, kies grandegaj profitoj allogis, sed pri kies riskoj apenaŭ iu konsciis.

Intertempe la hejma merkato estis neglektata. La sola menciinda ago por pligrandigi la enlandan klientaron estis la parta transpreno de Postbank. La germanaj oficistoj ne komprenis, kial la eksterlandaj kolegoj ricevas multoble pli altajn salajrojn kaj premiojn. La tradiciaj internaj kontrolsistemoj ne bone funkciis kaj la londonaj kaj novjorkaj oficejoj laboris preskaŭ nekontrolite kaj agis pli riskeme ol iliaj tieaj kolegoj. La angla anstataŭis la germanan kiel internan lingvon.

La financa krizo de 2008 ŝajne apenaŭ perturbis la funkciadon de Deutsche Bank. Dum aliaj bankoj limigis aŭ ĉesigis la dubindajn transakciojn, Deutsche Bank eĉ plivigliĝis en tiuj sektoroj. Nur dum la postaj jaroj, kiam la usonaj kontrolistoj iom post iom esploris kaj komprenis kio reale okazis en la jaroj antaŭ 2008, evidentiĝis kiugrade Deutsche Bank estis implikita en la misfaroj kaj kiom da kaŝitaj riskoj ĝi trenas.

Dum la pasintaj jaroj ĝi ricevis plurajn monpunojn de usonaj kaj britaj instancoj, i.a. pro kunlaboro kun impostfraŭdo kaj manipulado de la londona interbanka rento (LIBOR). En septembro 2016 venis la novaĵo, ke usona juĝisto postulas punpagon de 14 miliardoj da dolaroj pro misfaroj en la hipoteka merkato. Forpreno de nur tiu sumo el la bilanco de la banko malebligus ĝian bonan funkciadon, sed ankoraŭ estas multaj aliaj juraj disputoj, el kiuj povas rezulti perdegoj.

La risko, ke la iam tute solida Deutsche Bank baldaŭ malaperos pro likvidado aŭ bankroto, estas reala, sed verŝajne per helpo de la germana ŝtato kaj de aliaj bankoj troveblos pli eleganta solvo.

Monte dei Paschi di Siena

La banko Monte dei Paschi di Siena (mallongigita nomo MPSBMPS) estis fondita en 1472 de la estraro de la itala urbo Siena kiel Monte di Pietà, t.e. lombardejo, oficejo kie oni povas mallongtempe pruntepreni monon kontraŭ depono de garantiaĵo. Ĝi nun estas, depende de la kalkulmetodo, la trie aŭ kvare plej granda banko de Italio. Ekde 1999 ĝi estas kvotata en la itala akcioborso.

Origine ĝi restis loka banko; en la mezo de la 19a jarcento ĝi jam aktivis en la tuta regiono Toskanio. En 2007 ĝi aĉetis Banca Antonveneta je 9 miliardoj da eŭroj, prezo post la krizo de 2008 konsiderata kiel multe tro alta, sed antaŭe, en epoko kiam ĉiuj bankoj volis grandiĝi aĉetante aliajn bankojn, sumo normala. En 2011 la banko deprecis duonon de la aĉetprezo. Pro tio la kapitalo de la banko malkreskis, sed tio estis kompensita per ŝtata subteno.

Sekvis perdo de 3 miliardoj pro (parte kaŝitaj) derivataj produktoj kaj nerepagitaj pruntoj en 2013. En 2014 estis plia perdo de 8 miliardoj pro malbonaj pruntoj. Malgraŭ la akiro de 5 miliardoj da nova kapitalo en 2014, la kapitalbazo restas nesufiĉa. En la bilanco restas dubaj pruntoj je 28 miliardoj da eŭroj. Dum la pasintaj kvin jaroj la nombro de dungitoj kaj oficejoj jam malkreskis je kvarono, sed pli drastaj intervenoj necesos.

Logika solvo estus, ke solida banko transprenu la restaĵojn de MPS, sed tio estus la definitiva fino de multjarcenta historio.

Roland Rotsaert
Roland ROTSAERT
korespondanto de MONATO en Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07