Mokema fonmuziko

„Panjo, mi estas tiel feliĉa, ĉar mi revenas ĉe vin. Mia kanto diras al vi, ke ĉi tiu estas la plej bela tago por mi”, kantadis en 1940 la italo Beniamino Gigli [benjamino ĝili]. La muziko en la 21a jarcento, tamen, tute ne ŝajnas ŝanĝiĝonta por la mediteranea duoninsulo: fakte Italio konfirmiĝas kiel eŭropa patrujo de alkroĉitoj al la patrina jupo (laŭ loka dirmaniero).

Iom da senkompataj kaj nemiskompreneblaj donitaĵoj: en 2015 pli ol du trionoj el la lokaj „junaj adoltoj” (esprimo, kiu indikas la personojn havantajn 18-34 jarojn) ja vivis hejme kun siaj propraj gekaruloj. La surpriza procentaĵo, daŭre kreskanta kaj efektive pli alta eĉ ol tiu (jam notinda) de 2014, montras, ke Italio en tiu ĉi aparta klasifiko okupas senkonteste la unuan lokon, sekvate de Slovakio. Kontraste, la mezuma nombro de junaj plenkreskuloj ankoraŭ loĝantoj kun siaj gepatroj en EU estas 47,9 %.

Defioj

La esploro estis sciigita de Eurostat: kiam oni konsideras la kategorion estigatan de 25 ĝis 34-jaraĝuloj, la itala procentaĵo atingas 50,6 % (kontraŭ 48,4 % en 2014). Estas interese konstati, ke en la tiel nomata malnova kontinento tiu elcentaĵo estas 28,7 % (kaj en nord-eŭropa lando kiel Danio nur 3,7 %). La kialoj? Ili ne vere klaras (aŭ pluraj fermas la okulojn por ilin ne detekti). Certe parte kulpas la politiko de la registaro, kiu faras preskaŭ nenion por konkrete helpi la junularon eniri la labor-merkaton. Aldone bankoj ne allasas pruntojn al tiuj, kiuj volas studi ĉe universitatoj (kio male estas normala afero en norda Eŭropo), tiel ke fariĝas neeble por junulo pagi sian studkotizon (kiu kutime egalas ĉirkaŭ 1500 eŭrojn) kaj – ofte malebligan – lupagon en urbo malsama ol tiu, kie loĝas la gepatroj.

Temas tamen ankaŭ pri rezistanta pensmaniero: multaj gepatroj ne volas kompreni, ke la „bebo” jam plenkreskis; kaj la „bebo” timas suprenfaldi la manikojn kaj surpreni siajn respondecojn. Estas pli facile iri hejmen kaj trovi pretan vespermanĝon kaj gladitajn vestojn (ĉion ĉi senpage), utiligante la propran monon por amuzi sin kun amikoj kaj koramikoj semajnfine, ol foroferi sin iomete por alfronti laŭdeve la defiojn de adolta vivo. Tiumaniere multe da uloj malfrue geedziĝas kaj, laŭ statistikoj, malpli kaj malpli da infanoj naskiĝas. La „Boto” sume maljuniĝas, dum mokeme (kaj neniu scias, ĝis kiam) fonmuziko kun la voĉo de Beniamino Gigli ne ĉesas tutlande eĥiĝi.

Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07