Praĉela medicino disvastiĝas

Fine de la unua semestro de 2016, dekmilo da pacientoj estis kuracita en Kubo entute per la tiel nomata praĉela medicino. La plej oftaj fakoj, en kiuj oni utiligis praĉelojn, estis la ortopedia, la traŭmatologia kaj la angiologia.

Tiun ĉi impresan donitaĵon sciigis la doktoro pri sciencoj Porfirio Hernández Ramírez, kunordiganto de aparta laborgrupo ĉe la kuba ministrejo pri publika sano, enkadre de la unua Interamerika Interŝanĝo pri Praĉeloj kaj de la kvara Internacia Simpozio pri Regenera Medicino: al ĉi-lasta, okazanta en la ĉefurba Palaco de la Konvencioj, kunvenis ĉirkaŭ 180 kubaj kaj usonaj fakuloj.

Reestablado

Estis substrekite, ke Kubo nuntempe estas unu el la unuaj landoj en la mondo kun plej grandaj uzo kaj disvolviĝo de la regenera medicino: tiu lasta aplikiĝas jam en la 15 kubaj provincoj, samkiel en la speciala municipo Insulo de la Junularo. Ĝia celo? Anstataŭigi aŭ regeneri ĉelojn, histojn aŭ organojn por helpi la reestabladon de perditaj funkcioj. Unu el ĝiaj kolonoj estas ĝuste la praĉel-terapio.

Universitatanoj

Inter la usonaj specialistoj, kiuj ĉeestis la aranĝon, estis doktoroj Anthony Atala, direktoro de la fako pri regenera medicino ĉe la universitato de Wake Forest (en Norda Karolino), kaj Robert Nerem, el la Instituto de Teknologio de Georgio, kune kun aliaj esploristoj kaj universitatanoj.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07