Reviviga apendico

La usona kompanio PrairielT, kun sidejo en Kolorado, freŝe prezentis al la publiko novan metodon, per kiu eblos recikligi kaj plirapidigi malnovajn komputilojn, transformante ilin en maŝinojn aktualajn laŭ la nuna elektronika fazo. Kompreneblas la dankemo de multaj personoj al ĉi tiu familia entrepreno, fondita de Mark Omán post longa kariero en la firmaoj Hewlett-Packard kaj Agilent Technologies.

Laŭ la fabrikantoj de la aparato, lanĉita sur la merkaton kun la komerca nomo Xtra-PC, USB-apendico aŭtomate forviŝos malutilajn dosierojn ĉeestantajn en onia disko kaj kreos tute novan mastruman sistemon, danke al kiu eblos spekti filmojn, aŭskulti muzikon, skribi dokumentojn kaj eĉ ludi modernajn ludojn aŭ interagi kun aliaj personoj.

Sistema vundebleco

En la retejo pri cifereca teknologio Marketwire, pluraj personoj esprimis ĝojon pro la malkovro de solvo por revenigi al kontentiga ĉiutaga uzado malnovajn komputilojn, kiuj estis markitaj kiel eksmodaj. Estas tre facile instali la programaron. Ja ne nepras fakaj prikomputajaj scioj por ĝin uzi. Xtra-PC direktiĝas precipe al personoj, kiuj estis devigitaj forlasi sian malnovan kernon Vindozon XP pro komputilaj virusoj kaj sistema vundebleco.

Nova mastrumsistemo

Sinteze, Xtra-PC estas personigita versio de Linukso: Ĉi tiu estas tre konata mastrumsistemo inter la ŝatantoj de teknologio pro tio, ke ĝi estas stabila, rapida kaj ege malpli vundebla de komputil-virusoj ol Vindozo. La nova mastrumsistemo kuŝas ene de malgranda USB-aparato, kiu apenaŭ elstaras flanke de tekokomputilo. Kiam ĝi konektiĝas, ĝi igas la maŝinon starti de tiu ekstera poŝ-memorilo anstataŭ de la propra originala disko.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07