Kie la tero altiĝas

Inter Svedio kaj Finnlando, ĉe la plej mallarĝa streko de Botnia Golfo (parto de Balta Maro), troviĝas regiono nomata Kvarken: tie spuroj de la lasta glacia epoko estas ankoraŭ videblaj kaj influas la medion. La fundo de la maro leviĝas je ĉirkaŭ 8 milimetroj jare, kio kreas vidon ĉiam ŝanĝiĝantan. La teraltiĝo, kiu daŭras jam de dekmiloj da jaroj, aliigas la marbordon kreante novajn insulojn, ŝerojn, lagetojn kaj marĉetojn.

Marmapoj

En la insularo la tera areo kreskas je unu kvadrata kilometro ĉiujare. Tial la havenoj fariĝas neuzeblaj kaj, sekve de tio, pasintjaraj marmapoj ne tre fidindas. Golfetoj iĝas lagunoj, lagunoj iĝas lagetoj, lagetoj iĝas marĉetoj. Maristoj kaj navigantoj bezonas lokajn pilotojn. Por indiki la fenomenojn kaŭzitajn de la teraltiĝo, la marborda loĝantaro havas terminojn, kiuj devenas precipe de la sveda lingvo. Oni taksas, ke post du mil jaroj ĉe la regiono Kvarken estiĝos tera ponto, kiu interligos Svedion kaj Finnlandon.

Salenhavo

Norde de la tera ponto kuŝos granda sensala lago, el kiu fluos rivero al la (malgrandiĝinta) Botnia Golfo. La salenhavo de la maro tie estas jam malalta, ĉar pluraj riveroj portas sensalan akvon en Botnian Golfon. Ju pli norden oni velas, des malpli sala la maro estas (ĉe Kvarken la grado de saleco estas ĉirkaŭ 0,4 elcentoj).

Rifoj

Sur la sveda bordo de Botnia Golfo, nomata la „Alta Marbordo” (svede Höga Kusten), la tero jam altiĝis je 286 metroj ene de dek mil jaroj, kio estas rekordo koncerne al teraltiĝo. Tie nun staras krutaj montoj, dum ĉe la finna bordo elmariĝis 5600 malaltaj ŝtonozaj insuloj. La ŝeroj kaj la rifoj ne kalkuleblas. La tuta geologia historio de la regiono komenciĝis antaŭ du miliardoj da jaroj. Unesko elektis ĉi tiun regionon kiel mondan heredaĵon komunan al Svedio kaj Finnlando.

Morenoj

Dum la lasta glacia epoko formiĝis terglaciego, tri kilometrojn dika, malrapide kreskanta de la nordo suden. Ĝi subenpremis la teron je unu kilometro. Kiam ĝi komencis malrapide degeli kaj retiriĝi norden, Balta Maro ĉe Kvarken profundis 300 metrojn, dum nun ĝi profundas nur kelkdekojn da metroj, iuloke nur malmultajn metrojn. La dikega glaciokovrilo ellasis el si gruzon kaj grandajn pecojn da roko. Ĉe lokoj, kie la degelanta terglaciego kuŝis pli longe, formiĝis sur la marfundo paralelaj moreno-amasoj, kvazaŭ lavtabulego, kiun la teraltiĝo nun elmarigas. Ili estas nomataj „morenoj De Geer”. Ĝuste pro tio, Kvarken fariĝis unika mondheredaĵo. La grandajn rokopecojn eliĝintajn el la glaciego oni nomas eratikaj blokoj. Ili ĉiam kaptas la atenton de tiuj, kiuj troviĝas sur kampoj, en arbaro kaj ĉe la bordoj de la sufiĉe plataj insuloj. La loĝantaro pri ili elpensis multajn legendojn kaj fabelojn.

Vivmanieroj

Post la glacia epoko, en Kvarken restis specoj de plantoj kaj bestoj, kiuj troveblas en neniu alia loko. Nun ili reflektas la procezon de glaciiĝo, degelo, kaj la ŝanĝiĝantajn akvonivelojn. Kreiĝis ankaŭ marbordaj homaj vivmanieroj: historio, kulturo kaj lingvo, danke al kiuj la loĝantaro nun logas scivolemulojn kaj vojaĝantojn.

Raita PYHÄLÄ
korespondanto de MONATO en Finnlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Raita Pyhälä el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07