Don Roberto, politikisto kaj aventuristo

Kiam mi loĝis en Argentino, iu amiko pruntedonis al mi la libron Don Roberto. Kvankam tiu titolo estas hispana kaj la aŭtoro Aimé Félix Tschiffely estas argentinano de svisa deveno, la verko estas biografio de viro, kiu naskiĝis ne en Argentino, sed en Londono en 1852.

Rajdanto kaj skermanto

La objekto de la biografio estas Roberto Bontine Cunninghame Graham, filo de skota bienulo kaj nepo de hispana nobelino, Doña Catalina Paulina Alejandro de Jiménez. Lia unua lingvo estis la kastilia. Li estis samtempe duonhispana kavaliro kaj duonskota bienulo. Li praktikis la kutimajn interesojn de la nobelaro, estante tre kompetenta rajdanto kaj majstra skermanto.

Kaptita

Kiam Roberto estis tre juna, li vojaĝis al Argentino, kie li laboris kiel gaŭĉo (vakero) en la bieno de parenco. En la argentina enlanda milito, li estis forkaptita de ribeluloj, kiuj devigis lin batali en ilia armeo.

Post la ribelo Roberto povis reveni al la bieno, kie li spertis multajn aventurojn inter krudaj gaŭĉoj kaj indiĝenoj. Li vojaĝis en Paragvajon kaj Urugvajon, antaŭ ol reiri al la familia bieno en Gartmore (gaele Gartmòr) en Skotlando. Tamen li ne longe restis tie. Li faris pliajn vojaĝojn, vizitante Nov-Skotlandon en Kanado, kaj revizitante Sud-Amerikon. Poste li iris al Parizo, kie li partoprenis konkurson de skermado.

Tuja amo

Laŭ konato de Tschiffely, Roberto iutage rajdis en Parizo kaj lia ĉevalo preskaŭ faligis junan sinjorinon. Li deseliĝis por pardonpeti kaj senpense parolis en la hispana. La juna virino respondis en la sama lingvo. Tschiffely asertas, ke tiu renkontiĝo estis la bazo de tuja interamindumado. La junulino, Gabrielle de la Balmondière, estis dek-ok-jaraĝa, naskiĝis en Ĉilio kiel filino de franca patro kaj hispana patrino. Supozeble je la aĝo de dek du ŝi estis metita de onklino en francan konventon, kie ŝi estis malfeliĉa. Roberto persvadis ŝin forkuri kun li al Britio kaj ili geedziĝis en londona registrejo.

Ĉu Caroline aŭ Gabrielle?

Informo ricevita de ano de la familio tamen tute kontraŭdiras la asertojn de Tschiffely pri la origino de la edzino de Roberto. Laŭ tiu parenco, kvankam ŝi estis pli bone konata kiel Gabrielle Chidiock de Balmondière (la nomo, kiu aperas sur la geedziĝa atestilo), ŝi fakte estis Caroline Stansfield Horsefall, filino de angla kuracisto. Kiel ajn, Caroline/Gabrielle iĝis konata artisto, poeto kaj aferistino, kiu preskaŭ sukcesis savi la bienon en Gartmore, kiam Roberto heredis de la patro ŝuldojn de proksimume 100 000 pundoj.

Politika liberulo

Laŭ Tschiffely, post sia geedziĝo Roberto kaj Gabrielle kune vojaĝis al Nord- kaj Sud-Ameriko antaŭ ol reveni al Britio. Tie Roberto konatiĝis kun Keir Hardie, respektata maldekstrula politikisto, kun kiu Roberto simpatiis kaj intime amikiĝis. Malgraŭ lia aristokrata origino, la politikaj opinioj de Roberto estis plenkonvinke socialistaj, kaj li profunde sentis solidarecon kun la enmarĝenigitaj kaj ekspluatataj membroj de la socio.

Ĉar en tiu tempo ne ekzistis socialisma partio en la brita politika sistemo, li kandidatiĝis en 1886 kiel liberulo por la elektodistrikto de nord-okcidenta Lanarkŝiro en Skotlando, kaj estis elektita. En la londona parlamento li konstante pledadis por la subprematoj kaj atakis „la socion en kiu unu laboras, kaj alia ĝuas la frukton de lia laboro”. Li iĝis probatalanto por ministoj, por ekspluatataj anglaj virinoj, kiuj en malsanigaj kondiĉoj manfaradis ĉenojn, kaj por ĉiuj marĝenaj homoj. Plurfoje li estis provizore eksigita el la parlamento, akuzate pri malordo.

Laborista Partio

Lasinte la Liberalan Partion, Roberto iĝis fondinto kaj la unua prezidanto de la Skota Laborista Partio kaj poste de la Nacia Partio de Skotlando. Kiam ĝia nomo estis ŝanĝita al Skota Nacia Partio (la nuna SNP), li fariĝis ĝia prezidanto.

Arestita

En novembro 1887 Roberto aliĝis al grupo de manifestaciantoj, kiuj partoprenis en Londono ĉe evento, kiu poste iĝis konata kiel „la Batalo de Placo Trafalgar”. Vilhelmo O' Brian, irlanda patrioto, estis enkarcerigita pro tumulto, kiam li kune kun aliaj irlandanoj postulis la irlandan sendependigon. Kelkaj kanajloj komencis ĵeti ŝtonojn dum la manifestacio, kaj Roberto estis vundita. Kvankam li ne respondecis por la malordo li estis arestita de la polico, kaj devis pasigi ses semajnojn en karcero.

Lia parlamenta kariero ĉesis en 1892, sed dum la ses jaroj, en kiuj li servis kiel membro, li konstante „luktis sentime por la malfortaj, la malsuperaj kaj la subpremataj” (citaĵo el la skribaĵo de Tschiffely).

Novaj aventuroj

Tediĝinte pro la hejma vivo, Roberto, Gabrielle kaj la hispana servistino Peregrina vojaĝis al Hispanio, kaj de tie li foriris sola al Norda Afriko, kie li serĉis novajn aventurojn kaj lernis la araban lingvon. Dum la dua bura milito en Sud-Afriko (1899-1902) li restis en Gartmore, kie li verkis, legis kaj rajdis.

Frua morto de la edzino

Samtempe lia edzino faris la kontistan laboron de la bieno. Kontraŭ la konsilo de kuracistoj, ŝi senĉese fumis, kio certe poste kontribuis al ŝia frua morto. En 1906 ŝi studis en Hispanio kaj survoje hejmen ŝi malsaniĝis en Hendaye. Don Roberto hastis al ŝia restadejo en Francio, sed ŝi mortis la 8an de septembro de tiu jaro, je la aĝo de 45 jaroj. La paro estis geedziĝinta dum 28 jaroj.

Roberto kaj Gabrielle ne havis infanojn. Post kiam ŝia kadavro alvenis al Skotlando, Don Roberto fosis dum ŝtormo ŝian tombon kaj enterigis ŝin apud la ruinoj de antikva priorejo sur la insulo Inchmahome en la lago Menteith en Skotlando. Sur la muro de la priorejo li instaligis bronzan ŝildon kun la surskribo: „Memore al Gabriela Cunninghame Graham de Gartmore – forpasinta en Hendaye, Francio – la 8an de septembro AD 1906 je la aĝo de 45 – Los muertos abren los ojos al los que viven” (hispana diraĵo: La mortintoj malfermas la okulojn de tiuj, kiuj vivas.)

Armeo

Kiam eksplodis la unua mondmilito, Roberto – malgraŭ la atendoj de liaj amikoj, kiuj supozis, ke li malaprobus la militon – proponis sin al la armeo por deĵori kiel simpla soldato en speciala rajdanta korpuso, sed pro sia aĝo de 62 li estis rifuzita.

Malvolonte la armeo akceptis lin kiel kolonelon respondecan por la aĉetado de ĉevaloj. Ke li rifuzis porti militan uniformon tamen agacis liajn superulojn. La tasko, kiu implicis vojaĝon al Argentino por akiri ĉevalojn, kiuj eventuale estos buĉitaj en batalo, naŭzis lin, sed li akceptis ĝin kiel devon.

Skota sendependeco

Post la milito Roberto ne plu aktivis en la politiko en Anglio, sed daŭre interesiĝis pri la sendependigo de Skotlando. Jen kelkaj citaĵoj:

„Nur en malgrandaj ŝtatoj vere floras la libereco.”

„Sur la dismembriĝo de ĉiuj grandaj imperioj kuŝas la sola ŝanco de feliĉo por la mondo ĝenerale.”

„La scienco ne havas patrolandon, sed en la sferoj de la artoj, la literaturo, la pentrado kaj la muziko, la nacieco estas precipe grava.”

Admiro de la argentinanoj

En 1935 la sano de Roberto komencis malboniĝi, sed li decidis fari lastan vojaĝon al Argentino, kvankam li sciis, ke li ne longe pluvivos. La 20an de marto 1936 li pace mortis en Bonaero, en la aĝo de preskaŭ 84 jaroj. Li estis honorigita ne nur de siaj amikoj en Anglio kaj Skotlando, sed ankaŭ de tiuj en Argentino. Kiam oni estis hermetike fermanta la metalan keston enhavantan lian ĉerkon, iu argentina sinjoro alproksimiĝis al la ĉerko kaj gratis per sia poŝtranĉilo la sekvantajn vortojn en la hispana sur la metalo: „Don Roberto – korinklino kaj admiro de la argentinanoj.”

Omaĝe al tiu granda viro okazis longa procesio tra la stratoj de Bonaero. La ĉerkveturilo estis sekvata de la du fidelaj maljunaj ĉevaloj de Don Roberto, nome Mancha kaj Gato, kondukataj de du gaŭĉoj. La ĉerko, kovrita per la flagoj de Britio kaj Argentino, estis enŝipigita sur Almeda Star, transportita al Gartmore, kaj enterigita apud lia edzino, sur la eta insulo en la lago Menteith, Skotlando, dum sakŝalmisto ludis tradician lamenton.

Respekto kaj estimo

Cunninghame Graham estis eksterordinare impona figuro, kun eleganta barbo kaj nobla vizaĝo, kaj lia edzino estis bela virino. Ambaŭ estis objektoj de pentraĵoj, desegnaĵoj kaj skulptaĵoj de konataj artistoj. La skulptisto Jacob Epstein skulptis la kapon de Roberto, kaj Jacomb Hood kaj Whistler faris portreton kun la titolo „Gabrielle de la Balmondière”. La paro gajnis la respekton kaj estimon de ĉiuj kiuj konis ilin.

Vizio parte realigita

Sed kio pri la politika partio (SNP) fondita kaj prezidita de Roberto Cunninghame Graham? Ĝi ekzistis, sed dum longa tempo ĝi ne ĝuis fortan apogon en Skotlando. Tio draste ŝanĝiĝis en 1997 kiam post referendumo la sesio de la Skota Parlamento 1, laste fermita la 25an de marto 1707, estis solene remalfermita, kaj la vizio kaj celo de Cunninghame Graham estis tiele parte realigitaj.

1. Kvankam en la jaro 1714 la du regnoj (Skotlando kaj Anglio) estis kunfanditaj por formi la Unuiĝintajn Regnojn de Britio, Skotlando neniam ĉesis esti aparta nacio, kun sia propra leĝaro, instrusistemo, bankoj eligantaj siajn proprajn bankbiletojn, lingvoj (la skota kaj la skotgaela) kaj ekonomio. Pri tiuj rajtoj, ĝis hodiaŭ, la skotoj neniam rezignis.
Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO por Irlando kaj Skotlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 12, p. 23.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07