Bardejov: kulturhistoria perlo de Slovakio

La urbo Bardejov situas en la nord-orienta parto de Slovakio je ĉirkaŭ 450 km de la ĉefurbo Bratislavo. La urbo spegulas la riĉan historion de la slovaka nacio pere de multaj monumentoj. Proksime al Bardejov troviĝas fama banloko.

Historio

La unua skriba mencio pri Bardejov datumas de la jaro 1241. Tiutempe ĝi estis parto de grava komerca vojkruciĝo. Lige kun tio la urbo ricevis diversajn privilegiojn kaj en 1376 la rangon de libera reĝa urbo. Komence de la 16a jarcento ĝi havis gimnazion, muzikan lernejon, teatron ktp. La urbon plurfoje detruis incendioj (1686, 1744, 1878) kaj bataloj. Ĝi suferis ankaŭ peston.

En la urbo oni povas admiri unu el la plej bone konservitaj urbaj fortikaĵoj. Ĝi kaj la komplekso de judaj konstruaĵoj estas enskribitaj en la Listo de la Mondaj Kulturheredaĵoj de Unesko (2000). Grava ero de la ĉefplaco estas la gotikstila preĝejo Baziliko de Sankta Egidio, konstruita en la 14a jarcento. Plia vidinda konstruaĵo sur tiu placo estas la urbodomo en gotika stilo el la komenco de la 16a jarcento. Ĝi estas ĉirkaŭita de mezepokaj domoj, statuo de ekzekutisto, parto de iamaj judaj banejoj kaj sinagogo el la fino de la 18a jarcento.

Bardejov proponas dum la tuta jaro riĉajn kulturajn aktivaĵojn, inter kiuj menciindas la ludoj de kavaliro Roland (slovake Rolandové dni), internacia festivalo de orgena muziko, tradicia foiro ktp.

Banloko Bardejovské Kúpele

La banloko Bardejovské Kúpele estas parto de la urbo. Ĝi situas je 5 km for de la urbocentro kaj estas unu el la plej popularaj kuraclokoj en Slovakio. Ĝia minerala akvo enhavas rarajn mineralsalojn kaj feron. Per ĝi oni kuracas malsanojn de la digesta sistemo kaj sanga cirkulado, metabolajn, endokrinajn, onkologiajn kaj aliajn malsanojn. En la banloko restadis multaj famaj personoj kiel Marie-Louise, la dua edzino de la imperiestro Napoleono, la rusa caro Aleksandro la Unua kaj la imperiestrino Elizabeto de Aŭstrio-Hungario.

En la turismaj oficejoj de la urbo kaj banloko haveblas fremdlingvaj broŝuroj. Oni povas akiri informojn ankaŭ rete ĉe www.bardejov.sk kaj www.bardejovske-kupele.sk.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07