Postfasta festo

La 6an de julio islamanoj tutmonde celebras la sukerfeston. Ĝi markas la finon de Ramadano, kiam islamanoj fastas dumtage kaj rajtas manĝi nur nokte. La sukerfesto simbolas la revenon de la homoj al pureco kaj indikas, ke ili povas prokrasti la plenumon de siaj deziroj.

En Indonezio vivas pli ol 200 milionoj da islamanoj. Ili celebras la sukerfeston i.a. per apartaj manĝaĵoj. La ĉefaj konsistas el unikforma rizkuko ketupat, spica bovaĵo rendang, kareo, spica terpomaĵo kaj riznudeloj.

Preskaŭ ĉiu familio kuiras hejme la suprajn pladojn. La blanka rizkuko simbolas purecon, la staton de la homoj post fastado, kaj la viandaĵoj simbolas la plurecon de la homoj.

Fromaĝo

Indonezianoj ĝuas ankaŭ dolĉajn manĝaĵojn dum la sukerfesto. Temas pri malgrandaj kukoj kastengel faritaj el fromaĝo, ananaso nastar, nukso putri salju kaj ĉokolado. Troveblas ankaŭ pli tradiciaj kukoj, ekz. rizĉipso ranginang.

Pro granda postulo por sukerfestaj manĝaĵoj, preskaŭ ĉiujare kreskas la kostoj de viandaĵoj kaj spicaĵoj.

Dum la sukerfesto, la islamanoj post sunleviĝo havas specialan preĝon. La preĝo ofte okazas en publika spaco, do vojaĝantoj dum la sukerfesto ne estu surprizitaj, se ili surstrate trovas preĝantojn. Multaj homoj aĉetas novajn vestaĵojn por la sukerfesta preĝo.

Vilaĝo

Ĉiu indoneziano deziras festi kun sia familio. Tio havas apartan nomon: mudik, kio signifas „reveni hejmen al la vilaĝo”. La multaj mudik-antoj, vojaĝante el la urbegoj, kie ili laboras, al vilaĝoj, kie ili naskiĝis, plenŝtopas la ŝoseojn. Dum grandaj urboj, kiel Ĝakarto, relative malplenas, bruas la vilaĝoj pro aŭtoj, motorcikloj kaj homoj.

Fojfoje okazas tragedioj. Lastatempe, en la urbo Brebes, estis blokata la trafiko dum 12 horoj. Mortis pluraj homoj en siaj veturiloj pro troa uzo de klimatizado kaj pro karbondioksido en la aero. Ambulancoj, pro la densa trafiko, ne povis atingi la suferantojn.

Malgraŭ ĉio, la sukerfesto estas grava tago por la indonezianoj, kiuj kunfestas kun familianoj, kaj ankaŭ por turistoj, kiuj ĝuas la feriajn tagojn antaŭ kaj post la festo.

Syauqi Ahmad Zulfauzi STYA LACKSANA
korespondanto de MONATO en Indonezio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Syauqi Ahmad Zulfauzi Stya Lacksana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07