Du biletoj por teatro

Dinko, la maljuna pensiulo, ĉiun posttagmezon venis en la parkon, sidiĝis sur unu el la benkoj kaj rigardis la homojn, kiuj pasis preter li. Estis gejunuloj, studentoj, lernantoj, aŭ viroj, virinoj, kiuj certe laboris en la proksimaj oficejoj. Ili ĉiuj rapidis kaj tute ne rimarkis Dinkon, kiu por ili verŝajne similis al monumento, silenta kaj senmova. Monumento, kiu bezonas nenion. Vere, post la pensiiĝo Dinko bezonis nenion, nek monon, nek renkontiĝojn kun konatoj, kiuj delonge forgesis lin. Liaj tagoj jam pasis malrapide, ligitaj unu al alia kiel longa peza fera ĉeno, kaj ofte li demandis sin, ĉu hodiaŭ estas mardo aŭ merkredo.

Foje, kiam li silente sidis sur la benko en la parko, rigardante la florojn en bedo, antaŭ li ekstaris junulo kaj afable salutis lin:

– Bonan tagon, sinjoro Milev.

Dinko mire alrigardis la junulon, kiu ŝajnis al li tute nekonata. „De kie li scias mian nomon?” demandis sin Dinko.

– Vi ne rekonis min? – ekridetis la junulo.

– Ne – konfesis iom sinĝene Dinko.

– Mi estas Vesko. La knabo, al kiu vi sen bileto permesis spekti la dimanĉajn teatrajn prezentojn.

Nun Dinko rememoris, kaj antaŭ liaj okuloj aperis bildo, kiun li delonge forgesis. Antaŭ jaroj Dinko estis aktoro en la teatro. Tiam li ludis komikajn rolojn en preskaŭ ĉiuj teatraĵoj kaj same en la teatraĵoj por infanoj. Foje dimanĉe estis infana prezento. Antaŭ la enirejo de la teatro staris gepatroj kaj infanoj por eniri la salonon. Tiam estis kutimo, ke la geaktoroj bonvenigis la publikon ĉe la teatra enirejo kaj salutis la spektantojn per la vortoj: „Bonan venon kaj agrablan amuzon.” Dinko estis ĉe la pordo kaj bonvenigis la gepatrojn kaj la infanojn, kiuj rapidis eniri. Kiam preskaŭ ĉiuj eniris, Dinko rimarkis, ke antaŭ la pordo staras nigrahara knabo kun grandaj malhelaj okuloj kiel olivoj.

– Kial vi ne eniras? – demandis Dinko la knabon.

– Mi ne havas bileton.

– Ĉu viaj gepatroj ne aĉetis por vi bileton?

– Ne.

– Kial?

– Miaj gepatroj ne estas ĉi tie. Ili laboras en Hispanio.

– Kaj kiu zorgas pri vi? – alrigardis Dinko la knabon.

– Mia avino.

– Ŝi certe povis aĉeti bileton kaj veni kun vi spekti la teatraĵon.

– Ŝi diras, ke ŝi ne ŝatas spekti infanajn teatraĵojn – respondis mallaŭte la knabo.

– Kiel vi nomiĝas?

– Vesko.

– Bone, Vesko. Eniru kaj spektu la teatraĵon – diris Dinko kaj mane enkondukis la knabon en la salonon.

– Ĉu sen bileto? – demandis Vesko mire.

– Jes, sen bileto. Mi permesas al vi.

La grandaj olivaj okuloj de Vesko, kiuj jam naĝis en larmoj, ekbrilis pro ĝojo.

Post du semajnoj Vesko denove staris antaŭ la teatro kaj Dinko denove permesis al li eniri sen bileto. Tio ripetiĝis kelkfoje. Certe Vesko ege ŝatis la teatron kaj deziris spekti ĉiujn infanajn teatraĵojn.

– Vesko, vi jam estas plenkreska viro – diris Dinko. – Kian laboron vi faras?

– Mi estas aktoro, sinjoro Milev, kaj nun mi ludas en la sama teatro, en kiu vi iam ludis. Kelkfoje mi vidas vin ĉi tie, en la parko, kaj hodiaŭ mi decidis alparoli vin kaj doni al vi du biletojn, por vi kaj via edzino, por ĉi-vespera teatra prezento. Mi ĝojus, se vi venus spekti min.

– Dankon, Vesko, mi nepre venos, sed bedaŭrinde mia edzino antaŭ kelkaj jaroj forpasis, tamen mi venos kun iu amiko – diris Dinko, kaj li eksentis larmojn en siaj okuloj, similajn al la larmoj, kiujn li iam, antaŭ multaj jaroj, vidis en la grandaj olivaj okuloj de Vesko, kiam li staris sola ĉe la teatra pordo.

Julian MODEST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julian Modest el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07