Milito kaj paco allogas turistojn

Unu el la plej ŝatataj ekskursoj por britaj turistoj en la litova ĉefurbo Vilno celas lokojn, kie oni filmis scenojn por BBC-serio bazita sur la romano Milito kaj paco de la rusa verkisto Lev Tolstoj.

La televida furorserio estis farita en Litovio, Latvio kaj Rusio. Pro la sukceso de la serio litovoj tuj preparis specialan itineron tra Vilno. Ili estigis tri ekskursojn por ŝatantoj de la serio – piede, bicikle kaj aŭte.

La turistoj vizitas dek du filmolokojn: la Rusan Straton (Rusų gatvė), la kastelon de Gediminas, la preĝejon de la franciskanoj, la universitaton, la Straton de Bernardanoj (Bernardinų gatvė) kaj multajn aliajn.

Napoleono

La simbolo de la litova ĉefurbo – la kastelo de Gediminas – aperas jam en la unua parto de la serio. Notindas, ke dum la epoko de Napoleono samloke staris nur kastel-ruinoj. En la filmo la kastelo servas kiel fortikaĵo en la Alpoj, kie generalo Kutuzov kaj princo Andrej Bolkonskij diskutas la eblon, ke la rusa armeo venkos Napoleonon.

La franciskana monaĥejo estas unu el la plej grandaj en la litova ĉefurbo. Survoje al Moskvo Napoleono uzis ĝin kiel grajn-deponejon. En la filmserio ĝi servas kiel rezidejo de Bolkonskij.

Rusų gatvė (Rusa Strato) aperas en la kvara parto kiel moskva strato. Nepris ĝin kovri per „neĝo”, ĉar la eventoj en la romano okazis vintre. Aperas ankaŭ aliaj malnovaj stratoj en Vilno, ekzemple Dominikonų gatvė (Dominikana Strato). Ankaŭ ĝi fariĝis moskva strato kaj videblas kun ĉevaloj kaj kaleŝoj.

Ekzekutejo

La korto de la benediktana monaĥejo estas same „translokita” al Moskvo. En la sesa parto ĝi fariĝas la ekzekutejo de rusaj militkaptitoj mortpafitaj de francaj soldatoj.

Pli kaj pli gravas film-turismo en Litovio. Jurgita Kazlauskienė, la estrino de la litova turisma departemento, diris, ke tia turismo estas ja nova, sed multaj filmkompanioj komencas tie labori.

Ĉefrolis en la serio Paul Dano, Lily James kaj James Norton. Furoris Milito kaj paco en Britio, kaj ĝi estos dissendata de televid-stacioj en multaj landoj.

LAST
kunlaboranto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07