Leginda kaj pensinstiga

Miakomprene, unu el la temoj, kiuj nepre renkontiĝas en la esperantologio, estas ĝia sociologia flanko. Kaj ĝuste pri tio temas ĉi-libre. Bona kaj inda esplortemo: kiun bildon havas la esperantistoj pri UEA?

La libro konsistas el tri partoj: 0, I kaj II: Enkonduko: aprobo aŭ kontesto? Esperantistaro kaj UEA; UEA en konscio de esperantistoj – laŭ la bjalistokaj esploroj; kaj Imagoj pri UEA en esplora kaj sociideologia kuntekstoj.

Enkonduko

La Enkonduko traktas ĉefe pri difinoj: kio estas esperantisto? Ĉu ĉi tie temas pri movado aŭ pri komunumo? La UEA-membroj – kiaj ili estas: aprobantaj aŭ kontestantaj; la bjalistoka esploro ktp.

La bjalistokaj esploroj, el kiuj grandparte rezultas tiu ĉi libro, estis projekto, ligita al la UK en Bjalistoko de 2009. Oni prezentis aron da demandoj al la partoprenantoj de la Universala Kongreso (oficiale estis 1860) plus pere de la reto al esperantistoj ĝenerale. Entute oni ricevis 386 respondojn, el kiuj 36 papere (p. 22).

Ĉe la difinoj komence de la libro oni prave atentigas, ke la nocio „diasporo” efektive enhavas ne nur „disĵeto de membroj de iu socia grupo inter aliaj dominantaj grupoj” (persone mi prefere dirus „disĵetiteco”), sed ankaŭ „deveno de migrado aŭ de vagada vivstilo” (p. 24). Kaj tiun lastan, ankaŭ miakomprene necesan eron de „diasporo”, ĉe la tiel nomata Esperanta Civito oni ŝajne neglektas.

La bjalistokaj esploroj

Kiel kutime ĉe prezentado de sociologiaj esploroj, oni montris en figuroj kaj tabeloj la partoprenintaron: sekso, enspezoj, subjektiva pritrakto de riĉeco, aĝo ktp. Poste sekvas partopreno en kulturo (legu: legado de esperantaj libroj) – efektive la rezulto tute pravigas sinjoron Hori Jasuo kaj lian „sumoon”: esperantistoj legas tro malmulte: 13 % eĉ ne unu libron legis dum la pasinta jaro, 18 % 4-6 librojn, nur 15 % pli ol sep librojn. Krome oni ankaŭ enketis pri legado de esperantaj gazetoj aŭ revuoj, kaj pri partoprenado en Universalaj Kongresoj. La dua demando temis pri la ĉefaj motivoj daŭre interesiĝi pri Esperanto: amikoj, idealoj ktp.

Iel mirige por mi sub la ĉapitroindiko „rilato al la lingvo” aperis malgranda enketo pri neologismoj surbaze de kvin vortoparoj: malsanulejo-hospitalo, biciklo-velocipedo, senhara-kalva, animalo-besto, malmultekosta-ĉipa. Mirigis min la konstato, ke „legantoj de La Ondo de Esperanto kaj Heroldo de Esperanto preferas neologismajn formojn pli ol nelegantoj de tiuj gazetoj” (kun rimarko modest-sona, ke „la nombro de legantoj de tiuj gazetoj estis tre malgranda, estas eble, ke influis iu alia faktoro”).

Kelkfoje, laŭ mi, la tabeloj estas ĉu neklare prezentitaj, aŭ unufoje eĉ erare: en paĝo 52 en tabelo 9 kaj la apuda klarigo oni inversigis la „jes”- kaj la „ne”-kategoriojn (decideme jes + jes :14 + 109 = ne 123 / ne + decideme ne: 16 + 98 = jes 114). Sed kiu bone kunkalkulas, tion ja mem konstati povas.

Tre favore estas taksende, laŭ mi, ke plurloke oni prenas citaĵojn el diskutoj en la reta revuo Libera Folio por montri diversajn opiniojn, ekzemple, pri Strategia ideologio, inter Andreas Künzli kaj Probal Dasgupta, paĝoj 58-62.

Tre interesa temo, sed bedaŭrinde ne kun multaj novaj ekrigardoj, estas la enketa temo pri aprezado de la diversaj programeroj de Universalaj Kongresoj. Plej aprezataj montriĝas la Libroservo, Kleriga Lundo kaj Nacia Vespero. Tuj sekvataj de Inaŭguro, Teatraĵoj kaj Koncertoj.

Pri UEA-membreco ni ekscias, ke kontrastas du tipoj: la kunpartoprenanta membro kaj la konsumanta membro.

Finas tiun unuan ĉefparton statistikaĵoj kun prezentado de favoraj kaj malfavoraj flankoj de UEA.

Persone por mi tre interesa estis la demando „Kien la laboristaro?” el la citita studaĵo el 1996 de Frank Stocker, kiu konstatas, ke de la momento, kiam fariĝis (relative) facile akiri abiturientan diplomon, plimalfaciliĝis la ekzistado de ambaŭ antaŭaj laboristaj movadoj – en Esperanto kaj naciskale (laŭ paĝo 77). Bedaŭrinde, tiun demandon ĉi-libre oni ne respondis.

Esploro kaj sociideologio

Tio ĉi estas kunmetaĵo de diversaj memstaraj eseoj aŭ studo-temoj:

Unue ni legas pri Detlev Blanke kaj lia Esperanto kaj Socialismo? Pri la movado sur la „alia flanko”, eseo pri la Esperanto-movado en la postmilita orienta Eŭropo, kaj pri recenzo pri ĝi de Walter Želazny, kiu akre atakas la prezentadon de Blanke kaj ŝajne konsideras nur la junularan Esperanto-movadon ĉirkaŭ Sovetia Esperantista Junulara Movado (SEJM) kaj Pola Studenta Esperanto-Komitato (PSEK) kiel serioze esperantajn. Tiu ĉi pritrakto finiĝas en – por mi, kiel eksterulo el tiu diskuto, iom nebulaj aludoj al Dostojevskij: Karamazov.

La eseeto Interkomunika problemo kaj ekesto de ideologia ŝanĝo klare montras, kiel evoluis la pensado pri „lingva problemo” en la Esperanto-movado ekde la tempo de Zamenhof ĝis nun.

Sekvas pluraj eseoj legindaj: Komunika aliro kaj soci- kaj kulturpretenda aliro; Esperanto – lingvaj movadoj kaj lingva imperiismo; Kvar vizioj: ĉu ruiniĝanta UEA? Tiu lasta eseo montras klarajn malakordojn inter ĉefe Grigorij Arosev, Giorgio Silfer, Trevor Steele kaj José Vergara.

Finas tiun parton II ĉapitro Direkto al nova paradigmo kaj Por nova monda lingva ordo.

Tre grava kaj riĉa estas la Bibliografio, p. 153-161 + 163-164.

La lingvaĵo

El la Fundamento estas konata la frazo: „La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo, povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon.” (FE. 27) Sed ĉi-libre, laŭ mi, oni prenis tiun permeson iom tro vaste: „la unua tempo” intertempe ja finiĝis, ĉu ne? Nur unu ekzemplo: „ligon kun verkaro de (ĉu: iu ajn / ĉu: la?) germana sociologo”. Klare, ke devas esti: de la germana sociologo (p. 26).

Ankaŭ en kelkaj aliaj eroj dumlege oni stumbletas: ekzemple, „sciencsociologia senco” (p. 25, linio 16) – ĉu ne prefere „sociologiscienca senco”?

Entute tamen nepre valora aldonaĵo al nia kreskanta soci-scienca verkaro.

Gerrit BERVELING
Zbigniew Galor, Jukka Pietiläinen: UEA en konscio de esperantistoj. Eld. KAVA-PECH, Dobřichovice, 2015. 167 paĝoj.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 10, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07