Antarkto, la multkolora kontinento

La plej malofte vizitata kontinento certe estas Antarkto. Unuflanke, ĉar nur antaŭ iom pli ol unu jarcento ĝi estis iom post iom malkovrata, aliflanke ĉar ĝi estas malfacile atingebla, malfacile loĝebla kaj malvarma. Tamen, en tiu ĉi serio de mal-epitetoj la adjektivo „malalloga” neniel troviĝu. Antarkto estas unu el la plej fascinaj, puraj kaj belaj regionoj de nia tero.

De Gerlache

Inter 1897 kaj 1899 Adrien de Gerlache, kiu naskiĝis en Hasselt (Belgio) en 1866, kune kun kelkaj samlandanoj kaj pluraj alilandaj sciencistoj (i.a. la norvego Roald Amundsen, la usonano Frederick A. Cook, la rumano Emil G. Racovița kaj la polo Henryk Arctowski) foriris ŝipe de Antverpeno kaj esploris partojn de la tero, kiuj ĝis tiam troviĝis en neniu mapo. De Gerlache trovis longan arkipelagon sude de Sud-Ameriko, konsistantan el centoj da insuloj kaj insuletoj. Li kaj lia ŝipanaro faris la unuan sciencan ekspedicion al Antarkto kaj ili estis la unuaj kiuj iam pasigis la vintron tie.

Komence de 2016 alia Adrien de Gerlache, pranepo de la unue menciita, refaris la saman ekspedicion interalie kun Dixie Dansercoer, esploristo kiu antaŭe piede transiris la tutan Antarkton. La ekspedicion povis kunfari ankaŭ nesciencistoj, interalie la verkinto de tiu ĉi artikolo kun du filinoj.

M/V Sea Spirit en Antarkto

Ushuaia

La vojaĝo nuna komenciĝis en Ushuaia, loko kiun la argentinanoj nomas la plej suda urbo de la mondo, kaj iris tra la Markolo de Drake, unu el la plej sovaĝaj maroj de la mondo, kie ne malmultaj ŝipoj pereis. Nia ŝipo Sea Spirit ne dronis, sed pluraj el la pasaĝeroj volonte rezignis pri sia lunĉo aŭ vespermanĝo pro stomakaj problemoj. Se vi facile malsaniĝas sur la ŝaŭmanta maro, tiam vojaĝo al Antarkto estas nenio por vi.

Scivolaj pingvenoj

Ankaŭ por viziti la sud-polusan kontinenton mem kaj ĝiajn insulojn oni ne timu la maron. La ŝipoj ja ne povas albordiĝi, sed restas je distanco de kelkcent metroj de la tero kaj tiujn lastajn metrojn oni transpontas en malgrandaj boatetoj, nomataj Zodiac laŭ ilia markonomo. Alveninte al la bordo oni plej ofte tuj estas bonvenigata de kelkaj pingvenoj. Laŭ la antarkta regularo la homo devas resti je sekura distanco de la tieaj bestoj. La pingvenoj tamen ne konas tiun regulon kaj pro scivolo fojfoje tute proksimiĝas.

Alia animalo, kiu ne timas la homan ĉeeston, estas la foko. Ĝi venas al la strandoj por tie ripozi en la suno aŭ, se mankas strando (98 % de Antarkto estas neĝkovrita), ili volonte kuŝas sur glacimontoj.

Fascinaj glacipejzaĝoj

Unu el la plej belaj spektakloj de la suda kontinento estas la glacimontoj. La preskaŭ senĉesa neĝado nutras la glaĉerojn, kiuj nevideble malrapide moviĝas al la maro. Atinginte la maron, kun granda obtuza tondrado rompiĝas enorma neĝbloko kaj falas en la maron, tiel kreante glacimonton. Tiuj glacimontoj povas esti tute blankaj, se ili konsistas nur el neĝo. La granda plimulto tamen konsistas el miksaĵo de neĝo kaj glacio. Same kiel la maro povas aspekti blua pro la sunlumo, ankaŭ la glaciaj partoj de la glacimonto aspektas bluaj kaj fojfoje ili montras dekojn da diversaj bluoj, verdoj kaj eĉ rozkoloraj nuancoj kaj kreas fascinan glacipejzaĝon. Nomi Antarkton la blanka kontinento do ne estas tre precize. La „multkolora kontinento” pli apudas al la vero.

Naturrezervejo

Antarkto estas unika naturrezervejo, la sola kontinento preskaŭ sen ajna poluado. Tiun situacion oni volas nepre konservi kaj pro tio ekzistas tre strikta regularo, difinita en Kioto en 1994 dum la Konsulta Kunveno pri la Antarkta Traktato. Oni ne simple povas viziti Antarkton same kiel oni vizitus Parizon aŭ Tokion. Oni bezonas apartan permeson, kaj nur tre malmultaj vojaĝagentejoj posedas licencon por gvidi interesitojn tien. Iri al Antarkto ne signifas turismon, sed unikan ekspedicion. Se vi ŝatas silenton, solecon, dormi en tendo sub milionoj da videblaj steloj, aŭdi nenion krom kraketantan neĝon, tiam eble Antarkto estas loko, kiun unu fojon en via vivo vi provu atingi.

por MONATO el Antarkto verkis
Paŭl PEERAERTS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-11-29