Ajna emocio rekonata per sistemo sendrata

Usonaj sciencistoj kreis aparaton, kiu estas kapabla sendrate detekti homajn emociojn, sen la neceso apliki sensorojn sur la homa korpo: tion diskonigis la Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT), kies sidejo estas en Bostono. La noviga aparato, kreita de teamo de fakuloj el la menciita universitato, estis nomita EQ-Radio.

Korbatoj

Laŭ la respondeculoj de tiu invento, la aparato povas kompreni, kun 87-procenta precizeco, ĉu homo sentas sin ekscitita, feliĉa, malgaja aŭ kolera, eĉ kiam individuo ne eksterigas malkaŝe ĉi tiujn sentojn. Por kompreni ĝian funkciadon, oni pensu pri la vifiaj signaloj elsendataj de modemo sendrata. Ĉi-okaze la aparato sendas al persono kelkajn signalojn, kiuj tuj poste resaltas reen kaj estas analizataj pere de EQ-Radio. Tiu lasta komparas la variadon kaj la frekvencon de la spirado kaj de la korbatoj per algoritmo, kiu servas por rekoni kaj identigi unuopajn sentojn kaj homan konduton.

Kinejoj

La sciencistoj substrekas, ke ĝi povus trovi aplikon en sistemoj de aŭdovida amuziĝo, ekzemple en kinejoj aŭ aliaj publikaj ejoj, kie ja estas interese ricevi detalan informon pri tio, kion la spektantoj pli aŭ malpli ŝatas. Tiel, la kreantoj de spektakloj surbaze de la kolektitaj donitaĵoj povus efektivigi estontajn produktadojn pli konformajn al la gustoj de la publiko. Aldone oni povus pensi pri hejmaj inteligentaj spacoj, kiuj adaptiĝu kaj reagu al onia humoro. Tiaj ĉi sistemoj povus fine esti utiligataj en laboraj medioj, kun la celo detekti neevidentajn okazojn de deprimo aŭ streĉo.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07