Aŭ referendumo, aŭ referendumo

La pasintan 29an de septembro la Parlamento de Katalunio aprobis mocion pri deklaro de konfido al la regiona prezidanto, Carles Puigdemont [karles puĉdemón], por kulminigi agadplanon cele al la sendependiĝo de la lando. Puigdemont anoncis la kialojn por peti la konfidon de la Parlamento, tiel ke la registaro, kiun li prezidas, ekorganizu referendumon, kiu „redonos al Katalunio la politikan povon de suverena ŝtato”.

„Aŭ referendumo, aŭ referendumo”, diris Puigdemont, emfazante, ke voĉdonado estos la sola eblo. „Ni senĉese klopodos pri interkonsento [kun la hispana registaro], sed fine de la parlamenta periodo ni estos pretaj por ascendi la lastan ŝtupon antaŭ proklami la sendependencon”, li klarigis.

Senkonektigaj leĝoj

Tiurilate Puigdemont anoncis, ke li klopodos interkonsenti la organizon de referendumo kun la hispanaj aŭtoritatoj, sed okaze ke ili denove rifuzos, tiam li starigos la tiel nomatajn „senkonektigajn leĝojn”, por ke en la venonta julio eblu kunvoki referendumon en septembro 2017. Tiuj „senkonektigaj leĝoj” devas enkonduki katalunan leĝaron pri sociala protekto, oficejon pri financoj kaj propran juran sistemon.

Hispana politika paralizo

La anonco de la kataluna prezidanto okazis, kiam Hispanio troviĝis en plena politika paralizo, kun provizora registaro de antaŭ naŭ monatoj, vide al eventuala tria sinsekva ĝenerala voĉdonado, pro nekapablo de la deputitaro elekti registaron.

Pere de tiu mocio pri deklaro de konfido, Puigdemont reakiris la subtenon de la maldekstra senpedendiĝema partio, perditan komence de la somero pro ideologia malkonsento rilate al buĝeto.

La regionan Parlamenton de Katalunio konsistigas 135 deputitoj, el kiuj 72 estas por la sendependiĝo de la lando: 62 de la koalicio Junts pel Sí (Kune por la Jeso) kaj 10 de la maldekstra CUP (Kunordigo pri Popola Unueco); 52 deputitoj estas hispaniistoj (25 de dekstra partio nomata Civitanoj, 16 socialistoj kaj 11 de la Popola Partio). La ceteraj 11 deputitoj de la maldekstra koalicio Katalunio Jes Eblas estas favoraj al referendumo, se ĝi estas akceptata de la hispana registaro.

Oni ne aldonu komon

Puigdemont vizitis Madridon por klarigi al la ŝtata hispana parlamento la decidon de la kataluna parlamento. Tamen la provizora vicĉefministro de Hispanio, Soraya Sáenz de Santamaría, diris, ke la sinteno de la hispana registaro tute ne moviĝis. „Oni ne aldonu komon, nek kondiĉojn, al la ŝtata suvereneco”, ŝi diris. Tiurilate, Sáenz de Santamaría asertis, ke la unueco de Hispanio dependas de ĉiuj hispanoj, kaj konsekvence, ke pri eventuala sendependiĝo de Katalunio devus voĉdoni ĉiuj hispanoj: „Nur la 47 milionoj da hispanoj rajtas intertrakti pri sia propra lando.”

Referendumo en septembro 2017

Post la parlamenta sesio Puigdemont raportis pli detale pri la referendumo en radia intervjuo. Laŭ la kataluna prezidanto, la daton oni ne fiksis, sed li klarigis, ke plej probable ĝi okazos la 17an aŭ la 24an de septembro. Eblus prokrasti, se okazus interkonsento kun la hispana registaro.

La demando de la referendumo devas esti klara kaj respondota jese aŭ nee pri la sendependiĝo de Katalunio. La rezulto devas esti plenumenda kaj „ĝia konsekvenco devas esti la proklamo de la sendependenco”, li diris.

Laŭ Puigdemont la partopreno de la civitanoj leĝigos la voĉdonadon. En la okazo de malkonsento de Hispanio la balotado okazos kadre de nova kataluna leĝaro. Tiurilate li rememorigis, ke la Venecia Komisiono ĉe la Konsilio de Eŭropo (La Eŭropa Komisiono por la Demokratio per Juro) rifuzas difini minimuman partoprenadon por evitigi bojkotojn. „Sed se, ekzemple, nur 25 % de la rajtigitaj voĉdonantoj partoprenas kaj ĉiuj voĉdonas ‚jes’, la rezulto ne povas esti valida”, li nuancis. La kataluna prezidanto ne klarigis ian minimunan partoprenadon, sed li memorigis, ke en la referendumo pri la brita eliro – laŭ li – partoprenis nur 37 % de la eblaj voĉdonantoj.

La voĉdonado de 2014

La 9an de novembro 2014 okazis jam balotado pri la sendependiĝo de Katalunio. En tiu okazo temis ne pri plenumiga referendumo, sed pri konsulta voĉdonado, kiu plenumiĝis sukcesplene malgraŭ la malpermeso de Hispanio. Nun la hispana justico ekigis proceson kontraŭ la tiama prezidanto de Katalunio, Artur Mas, kaj la tiamaj regionaj ministroj Francesc Homs kaj Irene Rigau. Ili estas akuzitaj pri „malobeo, malversacio kaj prisilentado”, ĉar ili helpis al la organizado de tiu voĉdonado.

La 19an de septembro Francesc Homs estis juĝita. Tiam li defendis la validecon de tiu voĉdonado, kaj li asertis, ke li denove farus tion. „Tio, kion ni faris, sekvis la demokratian mandaton de la Parlamento de Katalunio. Ni faciligis la civitanan partoprenon kaj la praktikadon de la libera esprimado”, li diris al la juĝisto.

Aldone li akuzis la ŝtatajn instituciojn pri arbitra sekvado de la diktaĵo de la Popola Partio. Tiurilate li asertis, ke Hispanio „ne agis kiel demokratia ŝtato”.

Ferriol MACIP
korespondanto de MONATO en Katalunio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ferriol Macip el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07