Trono, troo da laboro

Laŭ la konstitucio de Japanio la imperiestro estas la simbolo de la regno Japanio kaj de la unueco de la japana popolo. Lastatempe evidentiĝis, ke la nuna imperiestro, Akihito, estas ankaŭ la simbolo de troa laboro. La 8an de aŭgusto Akihito televide alparolis la popolon kaj aludis pri sia deziro abdiki pro sia maljuneco.

Plena tagordo

Kvankam la imperiestro, nun 82-jaraĝa, jam antaŭe spertis operaciojn de la kor-arterio kaj pro prostata kancero, li ĉiutage diligente plenumas sian taskon. La tasko de imperiestro inkluzivas agojn pri regnaj aferoj difinitaj de la konstitucio, kaj aliajn oficialajn agojn. Okazoj plenumi regnajn aferojn kiel ĉeestado en ŝtataj ceremonioj aŭ subskribi oficialajn dokumentojn sufiĉe abundas. Plie oni deziras la imperiestran ĉeeston por aŭtoritatigi eventojn kiel nacia sporta festivalo aŭ plantado de arboj ktp.

Akihito kaj lia edzino Mitiko, 81-jaraĝa, vizitas kaj kuraĝigas viktimojn kaj suferantojn de naturaj katastrofoj kiel tertremoj aŭ cunamoj. Ili ankaŭ laŭ sia iniciato vizitis batalkampojn aŭ insulojn en Pacifiko por konsoli la animojn de la soldatoj pereintaj tie dum la dua mondmilito.

Nekompleta leĝo

Tiuj agadoj kompreneble fariĝis pli kaj pli pezaj ŝarĝoj por la maljunaj geimperiestroj, sed la nekompleta leĝo pri la imperiestra familio, al kiu mankas reguloj pri abdiko aŭ eksiĝo de imperiestro, ne helpas. La registaro, sciante la situacion, neglekte faris nenion. La imperiestra sistemo estas tikla problemo, kaj la leĝo havas polemikan difinon, ke la imperiestra trono estas heredata de viro el virflanka devenlinio. Se oni provus ŝanĝi la leĝon rilate al imperiestra abdiko, tio nepre elvokus ardan disputadon inkluzive la eblon de virina trono. Tial la registaro deziras lasi ĝin laŭeble netuŝata.

Registara embaraso

La ĉi-foja parolo de la imperiestro, kiu nerekte petis ŝanĝon de la leĝo, embarasis la registaron. Pro tio la registaro de Abe Ŝinzo, evitante vastan revizion de la leĝo pro la ĉi-supra kialo, intencas fari portempan leĝon aplikeblan nur por la nuna imperiestro.

La popolo, kiu mem bone scias, kia estas troa laboro kaj laciĝo, simpatias al la imperiestro Akihito, kaj esperas, ke li sufiĉe ripozos post baldaŭa abdiko.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07