Monda produktado havos malaltan kreskon dum 2016

Laŭ kvaronjara raporto de la Organizaĵo de UN por Industria Disvolvado (UNIDO), publikigita en septembro 2016, la kresko de la monda industria produktado restos malalta. Financa malcerteco ankoraŭ minacas Eŭropon kaj la rektaj eksterlandaj investaĵoj ne atingis la antaŭkrizan nivelon de 2007.

Laŭ UNIDO la monda industria produktado kreskos je 2,8 % dum 2016 (en la evoluintaj industrilandoj je 1,3 % kaj en la evolulandoj je 4,7 %). Fine de 2016 la kresko en Ĉinio, la plej granda industrilanda ekonomio, probable malgrandiĝos de la pasintjaraj 7,1 % ĝis 6,5 %. Oni atendas malaltan kreskon en Japanio, Eŭropo kaj Usono.

La monda industria produktado kreskis je 2,2 % dum la dua kvaronjaro de 2016 kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro. Grandan parton de la kresko realigis la evolulandoj kaj novaperantaj evoluantaj industrilandoj, kie la industria produktado kreskis je 4,9 %. En la evoluintaj industrilandoj la kresko estis minimuma (0,2 %).

Malcerteco en Eŭropo

En Eŭropo la malcerteco post la en junio per referendumo decidita eliro de Britio el EU influis la kreskon de la ekonomio dum la dua kvaronjaro de 2016, kiu estis unuafoje post 2013 malpli ol 1 %. La malpliiĝo de la kresko okazis ankaŭ en Rusio kaj Usono, kie la industria produktado kreskis respektive je 1 % kaj 0,3 %. En Japanio ĝi reduktiĝis je 1,8 %.

La latin-amerikaj landoj malgrandigis la industrian produktadon je 3,2 % dum la dua kvaronjaro rezulte de daŭranta malpliiĝo de la produktado en la regiono. La industria produktado reduktiĝis en Brazilo je 6,7 % kaj en Argentino je 4,2 %.

La aziaj landoj grandparte konservis altajn procentaĵojn de kresko. La industria produktado kreskis en Indonezio je 5,6 %, en Malajzio je 3,9 % kaj en Vjetnamio je 13,5 %. Tamen en Barato la donitaĵoj indikas neatenditan reduktiĝon je 0,7 %.

Laŭ taksoj surbaze de limigitaj donitaĵoj la industria produktado en Afriko kreskis je 2,5 %. Sud-Afriko, la plej granda industrilanda ekonomio en la kontinento, havis grave pliigitan kreskon je 3,3 % dum la dua kvaronjaro. Pli altan kreskon oni atingis en Kameruno kaj Senegalo respektive je 8,3 % kaj 7,6 %.

La UNIDO-raporto prezentas ankaŭ taksojn pri la kresko de la unuopaj sektoroj. La produktado de tabako malpliiĝis dum la dua sinsekva kvaronjaro je 2,6 %. La evolulandoj konservis altan kreskon en la produktado de teksaĵoj, kemiaj produktoj kaj metalaj ellaboraĵoj. La kresko en la evoluintaj industrilandoj estis pli alta en la farmacia industrio kaj en la produktado de aŭtoj.

Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07